Kiviuko (luno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kiviuko.
Kiviuko
Natura satelito  de Saturno (XXIV)
satelito de Saturnoneregula satelito
Oficiala nomo Saturno XXIV[1]
Aliaj nomoj S/2000 S 5 vd
Nomita laŭ Kiviuq vd
Malkovro
Malkovrintoj Brett J. Gladman[1] kaj aliaj
Dato de malkovro 7-a de aŭgusto 2000[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 11 110 000 km[2]
Discentreco 0,3288
Klinangulo 45,71° (rilate al la ekliptiko)
Periodo 449,2 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro 16 km
Rotacia periodo ?
Aksa kliniteco ?
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ?
Albedo
Geometria albedo
0,06
0,04 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 22
vdr

Kiviuko estas neregula satelito de Saturno, ano de la inuita grupo.

Ĝi estis malkovrita de teamo estrita de Brett J. Gladman[3], kaj ricevis la maldaŭran nomon S/2000 S 5.

Ecoj

Ĝia koloro, helruĝa, kaj ĝia infraruĝa spektro simila al tiuj de Siarnako kaj de Paliako plifortigas la hipotezon, laŭ kiu la lunoj de la inuita grupo originas el ununura diserigata objekto[4]

Oni supozas, ke ĝi travivas resonancon de Kozai, tio estas, ke la inklino kaj discentreco de ĝia orbito periode interŝanĝas.

Nomo

Ĝi ricevis la nomon de Kiviuko[5], heroo de la inuita mitologio, kiu multe vojaĝis kaj alfontis amasojn da malamikoj, monstroj, demonoj, sorĉistoj, kaj similaj.

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

grekepole Kiviuko, el "Księżyce planet Układu Słonecznego" grekeangle Kiviuko (angla versio) grekeangle Kiviuko el "Cassini-misio ekvinoksa" grekefrance Kiviuko kaj Iĵirako el la paĝaro de Jean-Michel grekefrance La malgrandaj Saturnaj satelitoj (el "Planète Astronomie") grekegermane La neregulaj saturnlunoj (el "Projekto Luno")

Pri la heroo Kiviuko

grekeangle La mondo de la heroo Kiviuko grekefrance Rakonto pri Kiviuko grekefrance Kiviuko kaj la hom-manĝanta virino