Kivifrukto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kivo
Verdaj kivoj
Verdaj kivoj
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Embriofitoj Embryophyta
Klaso: Spermatopsidoj Spermatopsida
Subklaso: Asteredoj Asteridae
Ordo: Aktinidiacoj Actinidiaceae
Familio: Erikaloj Ericales
Genro: Actinidia
Specio: A. deliciosa
Actinidia deliciosa
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kivifrukto[1]kivo[2] estas manĝebla frukto de la ĉina aktinidio (Actinidia deliciosa).
Fruktoj de Actinidia chinensis nomiĝas oraj kivoj[mankas fonto].

Pro ĝi aktinidio estas multlande kulturata, sed precipe en Novzelando, kie ĝi akiris sian nomon de la tiea nacia birdo kivio; oni foje aŭdas la formon "kivi-frukto". La novzelanda frukt-eksporta kompanio Turners and Growers ek de 1959 propagandis la frukton kaj per la nom-elekto ligis ĝin al la lando. En 1974 la nomo iĝis oficiala en frukto-komerco. La planto originas en orienta Azio.

Kultivistoj produktis diversajn specojn de kivoj. La plej disvastigitaj estas ovo-formaj kaj havas longon inter 5 kaj 8 cm. Ilia ŝelo estas ore bruna kaj havas mallongajn harojn; la karno estas verda aŭ flave verda. La nigraj semetoj estas manĝeblaj. Ekzistas ankaŭ senharaj specoj, konsiderinde malpli grandaj.

Orkolora Kivo aŭ ora kivo, kun flava sarkokarpo, pli dolĉa kun malpli acida gusto, estas nova kultiva grupo produktata de la New Zealand Crown Research Institute (Novzelanda krona esplorinstituto).

Nutra valoro

100 g da freŝa produkto:

Ora
Energia valoro 54,9 kkal/226,8 kĴ
Karbonhidrato 11,3 g
Proteino 1,3 g
Graso 0,6 g
Fibro 1,4 g
Vitamino C 108,9 mg
Vitamino E 2,2 mg
Natrio 0,003 mg

Vidu ankaŭ

Referencoj

Ŝablono:Ĝermo-botaniko