Kiziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiziko
rolulo de helena mitologio
Verko La Argonaŭtoj
Informoj
Sekso vira
Mortokialo mortis en batalo
Mortigita de Jazono, Heraklo
Patro Aeneus
Patrino Aenete
Edzo/Edzino Kleito
vdr

Kiziko - (helene Κύζικος, latine Cyzicus) estis en la helena mitologio reĝo sur duoninsulo Kiziko (estanta Kapidagho) ĉe Proponto, estanta Marmara Maro.

Kiam Argo, ŝipo de Argonaŭtoj, forveturis por sia longa vojaĝo el la insulo Lemnos, transnavigis Trakian Maron kaj pasis la insulon Imbroson, navigis ĝis insulaj rokoj, kie vivis sovaĝaj gigantoj kun tri paroj da manoj kaj sub la monto vivis Dolionoj kun la reĝo Kiziko.

Kiam la gigantoj ekvidis ankrantan ŝipon, ĵetis kontraŭ ĝi grandegajn ŝtonojn. Starigis sin kontraŭ ili Heraklo kaj plej frue sola, poste kun ceteraj kunuloj mortigis la gigantojn per pafarkoj kaj sagoj, Dolionoj ĝojis pro mortigo de teruraj najbaroj kaj alportadis al navigantoj riĉajn donacojn kaj regalaĵon.

La reĝo marnavigistojn afable akceptis kaj invitis ilin al nupta festeno, ĉar li ĵus edziĝis kun Kleito, filino de profetanto Meropo.

Kiam poste Argonaŭtoj forvojaĝis pluen, forta tempesto kaj vento pelis ilin reen ĝis la bordo. En la nokta mallumo nek Dolionoj, nek Argonaŭtoj ekkonis sin reciproke kaj batalis kontraŭ si. Tiel okazis, ke multaj Dolionoj falis, inter ili per sago pafita de Jazono ankaŭ la reĝo Kiziko. En taglumo ĉiuj konsterniĝinte elesploradis domaĝojn kaj komune funebris dum kelkaj pliaj tagoj, kiam pro malbona vetero la ŝipo ne povis folrvojaĝi.

Oni sciigas, ke Kleito pro ĉagreno super morto de la reĝo Kiziko freneziĝis kaj pendigis sin.


Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kyzikos en la ĉeĥa Vikipedio.