Klabo (armilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Klabo (ĵonglado).

Klabo estas praa batalilo; peza, dika bastono, ofte kun ŝton- aŭ metalkapo (tiam oni parolas pri madzo). Oni uzas ĝin tenante en la mano aŭ forĵetante ĝin.

Oni elektas la bastonon, ke unu fino estu pli larĝa kaj peza ol la alia.

Hodiaŭ la policanoj uzas klabon kontraŭ la protestantoj, en prizonoj. Tiuj klaboj ofte entenas plumbon.