Klakdanco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Klakdanco estas en la fakto ripozdanco. Tio estas la plej bona movo por tiu, kiuj ŝatas danci kaj ĝoje ripozas dum ĝi. Oni eĉ ne bezonas por ĝi danckunulon.

Historio

Radikoj de klakdanco estas verŝajne en Afriko ĉe sudanaj nigruloj, kiuj dancis dum siaj kunvenoj kaj solenoj siajn popolajn dancojn kaj ankaŭ ili tiel liberiĝis dum profundaj tembroj de tamburoj kaj fermentintaj trinkaĵoj de siaj ĉiutagaj, proporcie grandaj problemoj (satiĝi, supervivi). Ili piedklakis siajn ritmojn per nudpiedaj kalkanoj en piedfrapitan argilon. Ankoraŭ hodiaŭ ni povas vidi tiujn ĉi dancojn en diversaj filmoj pri devenaj kulturoj de indiĝenaj afrikanoj.