Klaku

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La oficiala emblemo de Klaku

Klaku estis esperanta socia retejo, kiu ebligas al la uzantoj publikigi artikolojn en la paĝaro. La aliaj uzantoj povas voĉdoni por la kontribuoj aŭ alklaki ilin laŭ taksado de graveco aŭ intereso.

Klaku ekzistas danke al la libera kodo de Pligg, kiu siavice estis modifo de "Menéame", projekto kreita de la majorkano Ricardo Gali por havi socian kaj liberan paĝaron simile al Digg.

La retejo estis sub permesilo GPL.

Historio[redakti | redakti fonton]

La retejo estis lanĉita la 27-an de junio 2007 por esti informa centropunkto por la esperanta blogaro. Komence la motoro de la projekto estis povigata de Pligg, sed post diversaj problemoj (ĉefe pri spamo), la paĝaro nun funkcias per Drupalo.

La 11-an de februaro 2009 la gvidanto de Klaku, Joan Català, fermis la retpaĝaron pro tro malgranda - laŭ li - interesiĝo[1]. Post unu semajno, Klaku revenis kun Dima Ŝevĉenko, kiel nova administranto[2].

Funkcio[redakti | redakti fonton]

Por komenci, Klaku funkciis kiel platformo malfermita al ĉiuj. Malantaŭ la paĝaro neniu kontrolis aŭ cenzuris la novaĵojn. La teknikistoj zorgis pri la servilo, la aktualigo de la datumbazo, la kreado da T-ĉemizoj, ktp. sed ne tuŝis la informojn el la uzantaro. Laŭ la kreantoj de Klaku ĝi estis demokratia amaskomunikilo sen responsuloj kaj korektistoj nek ĉefoj kaj tamen tio ne estis kaoso nek detruo.

La nuntempaj komputillingvoj permesas al la matematikoj, komputilistoj kaj programistoj krei interesegajn algoritmojn (por vojaĝi ĝis Jupitero, por kontroli la veteron, por la trafik-lumoj en la grandaj urboj...) kaj ankaŭ la paĝaroj de interreto, iom post iom, enhavas interesajn algoritmojn kiuj oferas utilegajn karakteristikojn al la uzantoj.

Do, post la apero de DIGG aperis multegaj similaj projektoj (en yahoo-news en diversaj aziaj landoj, meneame.net, ktp.), kaj Klaku estas tia, sed en Esperanto.

La algoritmo de Klaku funkcias kun la tiel nomata "karmo" de la uzanto kiu kreskos aŭ malkreskos kiam la aliaj uzantoj balotos pozitive aŭ malpozitive por iu uzanto.

La karmo estas, iamaniere, la simpatio aŭ la fido kiun la komunumo da uzantoj havas al iu uzanto aŭ al ties protagonisto. Havi bonan karmon estas tre grava afero en tiu ĉi socia reto.

La algoritmo funkcias kiam la uzantoj balotas artikolojn aŭ komentojn. Estas rekomendite ne ataki al aliuloj, esti ĝentila kaj publikigi interesajn novaĵojn.

Balotoj al novaĵoj

Pozitiva baloto: uzanto ricevas 1 poenton pli.

Negativa baloto: uzanto perdas 3 poentojn.

Balotoj al komentoj

Pozitiva baloto: uzanto ricevas 1 poenton pli.

Negativa baloto: uzanto perdas 1 poenton.

Poste, uzanto povas konstati sian karmon ĉe la hejmo de sia uzantkonto, nur klakante sur sia nomo (supre, en la dekstra parto de la paĝo).

Ne nur la uzantoj havas karmon, sed ankaŭ la novaĵojn. En la komenco, Klaku montros en la popularaj novaĵoj la artikolojn kun pli da 10 poentojn... tamen, la algoritmo lernos iom post iom kaj poste, se la uzantoj balotas ĝin (pozitive aŭ negative) la novaĵo bezonos pliajn poentojn por aperi en la ĉefa parto de la popularaj novaĵoj.

Ekzemplo[redakti | redakti fonton]

Imagu ke certa uzanto havas bonan karmon. La nuna algoritmo konsideras ke kiam la artikoloj kun 10 poentoj jam aperas, subite, en la "popularaj novaĵoj" malaperante, je la sama tempo, de la "ĵusaj novaĵoj". Kiam pli ol 9 uzantoj balotas pozitive lian artikolon, lia nova novaĵo aperos en "popularaj novaĵoj".

Sed nun imagu ke la uzanto havas malbonan karmon. Do la algoritmo ne donos la saman gravecon al la novaĵo publikigita de li, kaj kiam la uzantaro balotos malpozitive lian artikolon, la algoritmo ne permesos ke la novaĵo iru en la ĉefa paĝo per 10 balotoj sed per 12 aŭ 13.

La 'graveco' ne ekzistas... Tio nur dependas de malsamaj vidpunktoj, tamen Klaku respektas la opinion de ĉiuj (ne nur de la 'plejmulto') kaj la algoritmo donos al uzanto la karmon kiun la uzantoj decidos kune kaj regule.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Reddit

Tubaro

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Aperis unu nova artikolo ĉiun duan tagon (laŭ komento[rompita ligilo] de Joan)
  2. Żebrowski, Łukasz (18-a de februaro 2009). KLAKU.net funkcias denove!. lukiz.wordpress.com.