Klarälven

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klarälven
rivero
Bazaj informoj
Longeco 460 km
Fluo
Geografio
Landoj Norvegio
Regionoj Hedmark
vdr
Situo de la rivero en Svedio kaj NOrvegio

Klarälven estas rivero en Skandinavio, kiu fluas de Svedio al Norvegio kaj reen al Svedio. Sur la norvega flanko, ĝi estas nomata Trysilelva kaj fontas el la rivero Rogen. Trysilelva fluas tra Femund-lago. Ĉe flukilometro 205 (de la fonto), ĝi trafluas la limon al Svedio. Tie ĝi alfluas ĉe 478 km en Karlstad al Vänern-lago.

Klarälven estas ĉe la supra fluo sovaĝa rivereto, kiu fluas tra unika arbara, monta, monteta regiono. Ĉe la suba fluo, ĝis estas malsovaĝa rivero, ĝi fluas nur ĉe la fina parto inter dense loĝata areo.

Klarälven estis la lasta sveda rivero, sur kiu oni praktikis la arbotrunkan flosigadon (ĝis 1991). Tiam oni uzis la lignon en la papera industrio ĉe Karlstad. Por rememorigi tiun epokon, ekzistas inter la lokoj Branäs kaj Edebäck flosigaj veturoj por turistoj.

Por ebligi la flosigadon, la rivero estis reguligita, kio malhelpis migradon de la salmonedoj. En la lastaj jaroj, okazis parte renaturigo de la rivero.