Klara Zamenhof
Klara ZAMENHOF, edzino de L. L. Zamenhof. Naskiĝis kiel f-ino Silbernik (En Esperanto ŝia denaska familia nomo foje estas literumata "Zilbernik") la 6-an de oktobro 1863 en Kowno, mortis la 6-an de decembro 1924 en Varsovio. Senhezite fordonis sian tutan doton por la eldono de la Unua Libro, 1887. Estis ĉiama kunlaboranto kaj helpanto de la edzo, ofte plenumis liajn administrajn kaj sekretariajn taskojn. Ankaŭ post la morto de Zamenhof aktive partoprenis la movadon. Danke al ŝia kunhelpo, fondiĝis la Esperanta-Rondo Konkordo en Varsovio. Ĉeestis ĉiujn UK ĝis la Viena 1924, kiu estis ŝia lasta renkontiĝo kun la Esperantistaro.
Bazita sur la teksto de E. W. en Enciklopedio de Esperanto.
Klara (Kejla) ZAMENHOF, naskita Zilbernik (1863-1924). Filino de Aleksandro (Sender) Lejbovich Silbernik kaj Goda Mejerovna Silbernik. Esperantistiĝis en 1887 aŭ pli frue. "Mia edzino plej fidele kaj plej sindone partoprenis en ĉiuj suferoj kaj malagrablaĵoj, kiujn Esperanto donis en la unuaj jaroj" (Ludoviko Zamenhof).
| Por tiu ĉi artikolo estas uzitaj materialoj el la libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro. |