Klarka grebo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Klarka grebo
Klarka grebo, nereprodukta plumaro
Klarka grebo, nereprodukta plumaro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Podicipoformaj Podicipediformes
Familio: Podicipedoj Podicipedidae
Genro: Aechmophorus
Aechmophorus clarkii
(Lawrence, 1858)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Klarka grebo (Aechmophorus clarkii) estas birdospecio de la familio de Podicipedoj aŭ greboj loĝanta en Nordameriko. Ĝis la 1980-aj jaroj, oni supozis, ke temas pri pala morfo de la Okcidenta grebo, kiu similas laŭ grando, teritorio, kaj kutimaro. Oni konas intermezulojn (hibridoj) inter ambaŭ specioj.

La vorto "Klarka" de ties komuna nomo —kaj ties specifa epiteto "clarkii"— honoras John Henry Clark, usona inspektisto de la 19a jarcento kiu estis ankaŭ naturalisto kaj kolektisto.[1] La genronomo Aechmophorus, "harpun-portanto", el Antikva greka aiĥme (harpuno) + foros (kiu portas ion), aludas al ties ponardeca beko.

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Salmorose, reproduktaj teritorioj; helblue, vintrejoj; ruĝecbrune, la tutan jaron.

Tiu specio nestumas en grandaj internaj lagoj en okcidenta Nordameriko kaj migras al marbordoj de Pacifiko vintre. Ĝi havas lokajn populaciojn la tutan jaron en Kalifornio, Nevado, Arizono (Malsupra Valo de Rivero Kolorado), kaj centra Meksiko.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Oni agnoskis du subspeciojn:

  • Aechmophorus clarkii clarkii (norde ĝis Alasko, Lawrence, 1858)
  • Aechmophorus clarkii transitionalis (nur en Meksiko, Dickerman, Ernie Dickerman?, 1986)

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Familio en Kalifornio, Usono. Du idoj rajdas sur la dorso de unu gepatro.

La Klarka grebo estas blankanigra kaj havas longan sveltan kolon. Ili gamas laŭ grando el 56–74 cm. Ĝi estas facile konfuzebla kun sia ununura samgenrabo nome la Okcidenta grebo. Inter ties distingaj karakteroj estas ties beko, kiu estas iom suprenturnita kaj brilflava, dum la beko de la Okcidenta grebo estas rekta kaj verdecflava. Ili havas blankon ĉirkaŭokule, dum estas nigra ĉirkaŭ okuloj de la Okcidenta grebo. La lanugaj junuloj estas blankaj, ne grizaj. Ĉe ambaŭ specioj la masklo havas pli longan kaj akran bekon ol tiu de la ino, kio iĝas distinga karaktero.[2] Ĉiuj specioj de greboj montras la modelon de lobecaj kruroj. Aspra haŭtaĵo ĉirkaŭas ĉiun fingron separate, havigante pli da areo por efika naĝado. Tiu formo pliigas la povon peliĝi per frapo kaj malpliigas bremsadon kiam la birdo rekuperiĝas.[3] Skeletaj mezuroj el ambaŭ specioj, kunaveraĝe, montris je ĝenerale la Okcidenta grebo estas pli granda ol la Klarka grebo.[4] Ambaŭ specioj diferencas ankaŭ pro siaj avertaj alvokoj. La Okcidenta grebo elsendas alvokon kiu inkludas du distingajn notojn “krii-krii”, dum tiu de la la Klarka grebo konsistas el ununura noto “kriiit”, pli trenita.[5]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Manĝante fiŝon

Okcidenta Nordameriko estas hejmo por preskaŭ ĉiuj individuoj de ambaŭ samgenraj grebospecioj. Kiam okazas migrado, la birdoj de nordaj teritorioj veturas okcidente en aroj, nokte al la marbordo de la Pacifiko. La Klarka grebo vintrumas en ŝirmaj golfetoj aŭ estuaroj de la marbordo de Pacifiko kaj somerumas en nesalakvaj lagoj kun marĉa vegetaĵaro same kiel grandaj malfermaj akvareoj. La nestolokoj estas kutime en neprofundakvaj marĉoj. Kaj maskloj kaj inoj helpas konstrui flosantan platforman neston el vegetaĵaro (Kaufman 1996). Pro la kolonia naturo de tiuj birdoj la nestoj devas esti konstante zorgataj dum la reprodukta sezono. Kaze de malzorgo aliaj birdoparoj serĉantaj nestolokojn povas konkeri la platformon.[6]

Tiuj du specioj, kiel ĉe plej greboj, manĝas dieton konsistan ĉefe el fiŝoj (karpoj, haringoj). Ili manĝas ankaŭ krustulojn, insektojn, vermojn kaj salamandrojn.[7] Manĝoteknikoj komponiĝas el nombro de piedelpelitaj plonĝoj. Nuna studaro asociigas la uzadon de saltaj plonĝoj fare de la Klarka grebo, per kiuj tiu birdospecio esence saltas el akvo antaŭ submerĝi, kio permesas atingi pli profunde sub la surfaco, kio eble havigas niĉoseparadon inter ambaŭ specioj.[2]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Portante junulon surdorse

La Klarka grebo partoprenas en pariĝada memmontrado konata kiel partnernutrado. Tio okazas regule inter pariĝinta paro dum la periodo antaŭ eloviĝo. Tiu partnernutrado ŝajne oftiĝas antaŭ la ovodemetado kaj resultas en masklo havigante grandajn kvantojn de manĝo al la petanta ino.[6] Paroj ankaŭ engaĝiĝas en spektakla memmontrado, reciproke frapante pugon kaj "kurante" sur la akvosurfaco kun flanko flanke, farante laŭtan plaŭdadan sonon per siaj piedoj. Tiu memmontrado estas farata ne nur de pariĝintaj paroj, sed povas esti farata ankaŭ de du maskloj konkurence por ino same kiel ino kun du maskloj. Tamen oni sugestis, ke la "kurada" ceremonio estas farata por pli ol ununura celo.

La tipa ovokvanto por la Klarka grebo estas inter 2 kaj 4 ovoj por sezono. Ili estas kutime palbluecblankaj kaj makuliĝas ĉeneste al makulecbruna.[7][6] La lanugaj idoj de la Okcidenta grebo montras uniforme grizan dorson, blankan ventron kun malhela makulo en frunto. Tio diferencas en la Klarka grebo kies junuloj estas preskaŭ tute blankaj. Idoj de ambaŭ specioj havas areon de haŭto en la krono kiu ŝanĝas koloron el oranĝa al skarlata se la ido bezonas manĝon aŭ estas stresa.[8] Maskloj tendencas ĉasi kaj nutri la idojn pli ofte ol la inoj, tamen ili kaptas nur unu fiŝon dum ĉiu plonĝo.[4] Elnestiĝo okazas tuj horojn post la lasta ido eloviĝas. La duonfrumaturaj idoj veturas sur la dorso de gepatro dum kelkaj semajnoj, kio nomiĝas dorsozorgado kaj ambaŭ gepatroj partoprenas en la agado. Dum la unuaj du semajnoj post eloviĝo la idoj estas komplete kamuflaj ĉe la patraj dorsoplumoj kaj progrese iĝos pli videblaj. La idoj restos ĉe siaj gepatroj kiam videblas predantoj aŭ dum manĝado.[9]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2003) Whose Bird?. Christopher Helm. ISBN 0-7136-6647-1. 
  2. 2,0 2,1 Nuechterlein, Gary L. & Buitron, Deborah P. (1989). "Diving Differences between Western and Clark's Grebes", gazeto : Auk, volumo : 106, numero : 3, paĝoj : 467–470
  3. Johansson, L. C. & Norberg, U. M. Lindhe (2001). "Lift-Based Paddling in Diving Grebe", gazeto : Journal of Experimental Biology, volumo : 204, numero : 10, paĝoj : 1687–1696
  4. 4,0 4,1 Livezey, Bradley C. & Storer, Robert W. (1992). "Morphometric Comparison of Skeletons of the Western Grebe Complex Aechmophorus of the United States and Canada", gazeto : Condor, volumo : 94, numero : 3, paĝoj : 668–679. COI:10.2307/1369251
  5. Nuechterlein, Gary L. (1981). "Courtship Behavior and Reproductive Isolation Between Western Grebe Color Morphs", gazeto : Auk, volumo : 98, numero : 2, paĝoj : 335–349
  6. 6,0 6,1 6,2 Nuechterlein, Gary L. & Storer, Robert W. (1989). "Mate Feeding by Western and Clark's Grebes", gazeto : Condor, volumo : 91, numero : 1, paĝoj : 37–42. COI:10.2307/1368146
  7. 7,0 7,1 Kaufman, Kenn (1996): Lives of North American Birds. Houghton Mifflin Company, New York, NY. ISBN 0-395-77017-3
  8. Storer, Robert W. (1967). "The Patterns of Downy Grebes", gazeto : Condor, volumo : 69, numero : 5, paĝoj : 469–478. COI:10.2307/1366147
  9. Nuechterlein, Gary L. (1988). "Parent-Young Vocal Communication in Western Grebes", gazeto : Condor, volumo : 90, numero : 3, paĝoj : 632–636. COI:10.2307/1368352

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]