Klasifiko Internacia de Malsanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Klasifiko Internacia de Malsanoj (KIM) (angle International Classification of Diseases [internacia klasifiko de malsanoj] respektive International Classification of Disorders [internacia klasifiko de perturboj], mallonge ICD, formale nun en plena nomo International Statistical Classification of Diseases and Related Health Problems [internacia statistika klasifiko de malsanoj kaj de rilataj prisanaj problemoj], france Classification internationale des maladies) estas la plej grava kaj tutmonde agnoskata klasifika sistemo de medicinaj diagnozoj. La listo de diagnozonomoj kaj koncernaj diagnozaj kodoj estas eldonata de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS, angla mallongigo WHO). La aktuala, internacie valida versio portas la numeron 10 kaj kutime laŭ la angla mallongigo estas nomata "ICD-10"; ĝia lasta aktualigo okazis dum la jaro 2006 (angla versio, pluraj alilingvaj versioj publikiĝis nur dum 2007).

Aparte pri la psikaj malsanoj - la ĉapitro "F" de la internacia klasifiko – ekzistas fortaj streboj ene de la klasifiko laŭeble eviti la vorton "malsano" (angle disease, etimologie laŭvorte "malfacilaĵo") kaj uzi la pli pozitive sonan vorton "perturbo" (angle disorder, etimologie laŭvorte "malordo"). La retoriko paroli pri malsanoj sen nomi ilin "malsano" tamen estas malfacila tasko: ekzemple en la germana lingvo la vorto disease en la klasifika nomo nomatas "Krankheit" ["malsaneco"] kaj la vorto disorder korespondas al la vorto "Störung" [laŭvorte "ĝenaĵo"] ... Cinikaj kritikantoj atentigis, ke eble "psikaj perturboj" laŭ la nova vortumo pli konsideriĝas "ĝenaĵo" por aliaj homoj ol esti konsiderataj "malsanoj" malfacilaj ĉefe por la paciento mem. Kaj ankaŭ iuj anglalingvaj pacientoj sentis sin diskriminaciataj per la etikedo havi "malordon", ne esti "en ordo".

Historio de la klasifiko[redakti | redakti fonton]

La originoj de la klasifika sistemo fontas el la 1850-aj jaroj. Dum la jaro 1893 enkondukiĝis "internacia klasifiko pri mortokaŭzoj", ellaborita de Jacques Bertillon. Iom post iom el pluraj internaciaj klasifikoj, kiuj origine ekskluzive celis statistike kategoriigi mortokaŭzojn, ekestis la Klasifiko Internacia de Malsanoj, kiuj dum la jaro 1938 jam publikiĝis en la 5-a versio. Post sia fondiĝo la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) pluevoluigis la klasifikon kaj dum 1948 publikigis la 6-an version. Ĝis la 9-a versio de la jaro 1976 pli-malpli ĉiun dekan jaron aperis novaj klasifikaj listoj, ĉar pro la progreso de la medicina esploro kaj terapio regule necesiĝis ŝanĝoj kaj ampleksigoj. La laboroj pri la lasta, 10-a versio komenciĝis en 1983 kaj finiĝis en 1992. Dum printempo 2007 komenciĝis la unuaj laboroj pri la 11-a versio.[1]

Landospecifaj kaj specialaj eldonoj[redakti | redakti fonton]

Iuj ŝtatoj kiel ekzemple Aŭstralio, Aŭstrio, Germanio kaj Usono uzas landospecifajn pliampleksigojn de la klasifiko. En Usono daŭre popularas versio ICD-9-CM ("clinical modification", do en klinika modifo) – Substrekindas, ke la kodoj de la klasifikaj versioj 9 kaj 10 estas tute malsamaj, do kodoj de la du versioj apenaŭ kompareblas kaj la usona klasifiko malgraŭ ĉiu modifo estas sufiĉe malnova. En Aŭstrio uzatas versio nomata ICD-10 BMSG 2001 (BMSG estas mallongigo de la nacia ministerio pri sociaj servoj kaj sano), kaj en Germanio aplikatas la klasifiko ICD-10-GM ("germana modifiko").

Por diversaj medicinaj subfakoj – ekzemple pediatrio, neŭrologio kaj psikiatrio – ekzistas specialaj eldonoj, pli detalaj ol la ĝenerala listo de kodoj.

Strukturo de la kodo[redakti | redakti fonton]

La kodoj konsistas el komenca litero, kiu signas la medicinan subfakon aŭ la grupon de diagnozoj (ekzemple "A" kaj "B" infektaj malsanoj, "F" psikaj malsanoj, "H" okulaj malsanoj ktp.), poste sekvas du ciferoj, kiuj identigas la diagnozon. Post tio povas, sed ne devas, sekvi punkto kaj unu, malofte ankaŭ du, pliaj ciferoj por konkretigi certan subdiagnozon: Ekzemple "G" estas la neŭrologiaj malsanoj, "G40" la malsano epilepsio, kaj "G40.2" estas cerbe lokigita, simptoma epilepsio kun kompleksaj spasmoj.

Uzo[redakti | redakti fonton]

La nemiskompreneblaj klasifikaj kodoj unuavice utilas por kompari kaj facile enordigi la vortumojn de diagnozoj formulitaj en diversaj stiloj (pri psikaj malsanoj ekzemple imageblas diversaj vortumoj fare de psikoanalizisto, sistema terapiisto aŭ nur farmakologie orientita psikiatro, kvankam ĉiuj estas kuracistoj kaj plejrajte povas formuli diagnozon) aŭ en diversaj lingvoj (la kodoj ĉiam estas "internaciaj", "interlingvaj"). Tamen ili kompreneble estas pli ĝenerala kaj malpli nuanca sistemo ol homa lingvaĵo: Do rekomendindas al kuracisto ne nur mencii la diagnozan kodon, sed ankaŭ vortumi la diagnozon, por esprimi kio tute detale estas celata.

En pluraj landoj la diagnozaj kodoj povas esti ampleksigataj per kroma lasta litero, por diferencigi inter pasinta kaj nuna, malebla, ebla aŭ certa diagnozo, inter dekstra, maldekstra aŭ ambaŭ flankoj. En la germana lingvo tiaj aldonaj kodoj estas A ("Ausschluss") por ekskludo de tia malsano, V ("Verdacht auf") por suspektata diagnozo kaj G ("Gesichert") por tute certa diagnozo, Z ("Zustand nach") por sensimptoma stato post travivo de tia malsano, krome R ("rechts") dekstre, L ("links") maldekstre kaj B ("beidseits") ambaŭflanke – ĉar multaj malsanoj (ekzemple "inflamo de reno" aŭ "rompo de femuro" ktp.) povas esti lokigitaj aŭ dekstre, maldekstre aŭ ambaŭflanke.

Krom la ĝenerala funkcio de la kodoj faciligi la komprenon, ili servas ankaŭ al ampleksaj statistikaj esploroj de certaj malsanoj, iliaj terapioj, kiom da damaĝo al la laborpovo kaj kiom da sociaj kostoj kostas unuopaj malsanoj. En multaj landoj kaj multaj medicinaj subfakoj la diagnoza kodo inter aliaj parametroj uziĝas por kalkuli sumon laŭ la sistemo DRG ("diagnozo-rilataj grupoj"), sekve de kiu hospitaloj ricevas honorariojn por la terapio de pacientoj.

Ĉapitroj[redakti | redakti fonton]

La klasifiko "ICD-10" havas simplan hierarkian ordon. Ĝi konsistas el

  • 21 ĉapitroj pri diagnozogrupoj (unu litero, laŭ la supra kazo ekzemple "G" neŭrologiaj malsanoj) – plus unu plia, ĝenerale neuzata, kodogrupo por teorie aliel neniumaniere kodigeblaj kazoj, el
  • 2.037 diagnozokodoj el unu litero kaj du ciferoj (laŭ la supra kazo ekzemple "G40" la malsano epilepsio), kaj el
  • 12.161 diagnozokodoj el unu litero kaj tri ciferoj (laŭ la supra kazo ekzemple "G40.2" estas cerbe lokigita, simptoma epilepsio kun kompleksaj spasmoj).
Ĉapitro Diagnozokodoj Nomo
I A00-B99 difinitaj infektaj kaj parazitaj malsanoj
II C00-D48 tumoroj
III D50-D89 malsanoj de la sango kaj de la sangoproduktaj organo kaj certaj malsanoj kun partopreno de la imuna sistemo
IV E00-E90 endokrinologiaj, nutraj kaj metabolaj malsanoj
V F00-F99 psikaj kaj kondutaj malsanoj
VI G00-G99 neŭrologiaj malsanoj
VII H00-H59 malsanoj de la okuloj kaj de la senpere proksimaj korperoj (ekzemple la palpebroj)
VIII H60-H95 malsanoj de la oreloj inkluzive de la mastoidoj
IX I00-I99 malsanoj de la kardiovaskula sistemo
X J00-J99 malsanoj de la spira sistemo
XI K00-K93 malsanoj de la digesta sistemo
XII L00-L99 malsanoj de la haŭto kaj de la subhaŭta histo
XIII M00-M99 malsanoj de la muskolo-skeleta sistemo (inkluzive de tendenoj kaj kartilagoj)
XIV N00-N99 malsanoj de la urina kaj reprodukta sistemo
XV O00-O99 gravedeco, nasko kaj la fazo de refortiĝo post nasko
XVI P00-P96 difinitaj diagnozoj, kiuj havas sian originon en la periodo tuj post la naskiĝo
XVII Q00-Q99 denaskaj misoj, misformaĵoj kaj kromosomaj malnormalaĵoj
XVIII R00-R99 simptomoj kaj nenormalaj klinikaj kaj laboratoriaj informoj aliloke ne klasifikeblaj
XIX S00-T98 vundiĝoj, veneniĝoj kaj difinitaj aliaj sekvoj de eksteraj kaŭzoj
XX V01-Y98 ĝeneralaj eksteraj kaŭzoj de malsaneco kaj morto
XXI Z00-Z99 faktoroj, kiuj nespecife influas la staton de saneco kaj gvidas al uzo de la prisana servo
XXII U00-U49 plia, ĝenerale neuzata, kodogrupo por teorie alimaniere neniel kodigeblaj kazoj

Alia klasifika sistemo[redakti | redakti fonton]

En Usono pri psikaj malsanoj uzatas la klasifika sistemo DSM ("Diagnoza kaj Statistika Manlibro de mensaj malordoj), kies 4-a eldono, valida inter 1994 kaj 2013, havis tute alian ordigon ol la sistemo ICD-10, sed tamen konsidereblas detala pliampleksigo de la antaŭa sistemo ICD-9 pri psikaj malsanoj; ĝi sekve bone kongruas al la nacia diagnoza klasifiko ICD-9-CM de aliaj malsanoj, kiu ankaŭ respegulas la sistemigon de la klasifika sistemo ICD-9, kies pluuzo ĉie alie en la mondo ĝis la fino de la 1990-aj jaroj malpermesiĝis. La 5-a eldono, nomata DSM-5, de la 18-a de majo 2013 anstataŭigas tiun 4-an eldonon, kaj tenas ties principan strukturigon.

Referenco[redakti | redakti fonton]

  1. artikolo pri la laboroj pri la 11-a versio de la klasifiko (angle, PDF-dokumento)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.