Klasov

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Klasov, hungare Kalász estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nitra. Ĝis 1899 la oficiala hungara nomo estis Kálaz.

Klasov situas en la plej griza distrikto

Situo

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Nové Zámky-Nitra (urbo). La lasta troviĝas 14, Vráble 5 km-ojn for.

Historio

La vilaĝo estis loĝata dum la ferepoko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1156 en formo Qualiz. Post la mezepoko la turkoj suferigis la loĝantojn. En 1865 ĥolero, en 1879 kaj en 1903 incendioj okazis. En 1910 loĝis tie 807 da homoj, (hungaroj en majoritato, slovakoj en minoritato). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nyitra, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Tiu vilaĝo situis ĉe la nova landolimo, ĉe la hungara flanko. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 1444 da homoj, (859 hungaroj, 563 slovakoj).

Vidindaĵoj