Klaus Barbie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klaus Barbie
Persona informo
Naskonomo Nikolaus Barbie
Naskiĝo 25-an de oktobro 1913 (1913-10-25)
en Bad Godesberg
Morto 25-an de septembro 1991 (1991-09-25) (77-jaraĝa)
en Pierre-Bénite
Mortokialo leŭkemio
Tombo nekonata valoro
Lingvoj hispanagermana
Ŝtataneco GermanioBolivio
Okupo
Okupo oficiro • militkrimulo • torturer • Gestapo employee
vdr

Nikolaus 'Klaus' BARBIE (n. la 25-an de oktobro 1913 - m. la 25-an de septembro 1991) estis gvidanto en la nazia SS (en rango Hauptsturmführer de nazia lingvaĵo, do "ĉefsturmgvidanto") kaj membro de la sekreta polico Gestapo en la Dua Mondmilito. Li konatiĝis kiel la "buĉisto de Liono" pro tio, ke li persone torturis kaptitojn en la Gestapo-sidejo de Liono en Francio.

Post la milito, Barbie estis uzita de usonaj spionagentejoj, kiuj cetere faciligis lian fuĝon al Sud-Ameriko. Li estis fine ekstradiciita al Francio en 1983, kie li estis kondamnita de tribunalo.

Dum lia proceso en Francio pro militkrimoj, lia advokato provis argumenti ke eĉ dum la Alĝeria Milito de Sendependeco, francaj oficiroj faris militkrimojn, kaj tial Francio havas neniun moralan rajton juĝi Barbie. Tiu argumento estas paralogismo de kiopritioismo aŭ pli precize ĉi tie de la "ankaŭ vi" versio. La tribunalo malaprobis tiun aserton kaj kondamnis Barbie. Li mortis pro karcero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]