Klaus Buchner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klaus Buchner
Persona informo
Klaus Buchner
Naskiĝo 6-an de februaro 1941 (1941-02-06) (83-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvoj germana vd
Loĝloko Munkeno vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Munkena universitato vd
Partio Ekologie Demokratia Partio vd
Profesio
Okupo politikistofizikisto • universitata instruisto • verkisto de nefikcio vd
Aktiva en StrasburgoBruseloMunkeno vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Klaus Buchner (naskiĝis la 6-an de februaro 1941 en Munkeno) estas germana fizikisto, universitata profesoro kaj politikisto, aktiva en la Ekologie Demokratia Partio (germane Ökologisch-Demokratische Partei, ödp).

Klaus Buchner

Familio[redakti | redakti fonton]

Klaus Buchner estas la filo de la zoologo Hans Buchner (1906−1997) kaj ties edzino Edeltraud. Li estas edziĝinta, katolika kaj havas kvar infanojn, unu filon kaj tri filinojn. Unu el la infanoj estas de barata deveno, adoptita, el infanejo de patrino Teresa en Kolkato.

Profesia vivo[redakti | redakti fonton]

En 1960 Klaus Buchner en Munkeno finis la gimnazion per abitura ekzameno. Sekve li studis fizikon – unue en la du munkenaj universitatoj, Universitato Ludwig Maximilian (1960–1963) kaj Teknika Universitato Munkeno (1963-1964). Sekve li daŭrigis la studojn pri teoria fiziko en la Universitato de Edinburgo, kie li diplomiĝis. Inter la jaroj 1965 kaj 1970 li laboris en la Max-Planck-instituto por fiziko kaj astrofiziko en Munkeno, kies direktoro tiam estis Werner Heisenberg. En 1970 li doktoriĝis per verko pri eksperimenta fiziko.

Post esploraj sesioj en la ŝtata universitato de Kioto (1971–1972), la universitato de Ĉandigaro, la ĉefurbo de Panĝabo (1972) kaj en la eŭropa esplorcentro en Ĝenevo, li iĝis profesoro pri matematiko en la Teknika Universitato Munkeno.

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

En 1983 li membriĝis en la Ekologie Demokratia Partio de Germanio (germane Ökologisch-Demokratische Partei, ödp). En tiu momento li ankoraŭ estis subtenanto de la uzo de atomenergio kaj esperis pri tolero de la grandparte forte kontraŭ-atomenergiaj sampartianoj. Du jarojn pli poste tamen ankaŭ li konvinkiĝis lukti kontraŭ la uzo de atomenergio. Jam antaŭ lia partia membriĝo li plurajn jarojn subtenis diversajn ekologiajn civitanajn iniciativojn. Ekde la jaro 1990 li estis prezidanto de la ekologia konsilio de sia partio. Inter 2000 kaj 2003 li estis partia vicprezidanto.

De 2003 ĝis 2010 Klaus Buchner estis prezidanto de la ekologie demokratia partio de Germanio. En la prezidanta baloto li pledis por tutgermania agado de la partio kaj sukcesis kontraŭ konkuranto, Uwe Dolata, kiu pledis por koncentriĝo de la partia aktivado nur en la federacia lando Bavario.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Informoj pri Klaus Buchner en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)