Klaus Wowereit

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klaus Wowereit en 2012

Klaus WOWEREIT (naskiĝis la 1-an de oktobro 1953 en Okcidenta Berlino) estas germana juristo kaj politikisto de la Socialdemokrata Partio de Germanio (SPD). Ekde la 16-a de junio 2001 li oficas kiel ĉefurbestro (laŭvorte "reganta urbestro") de Berlino. Ĉar la urboŝtato samkiel Hamburgo kaj Bremeno konsideratas federacia lando de Germanio, li samkiel la ĉefurbestroj de Hamburgo kaj Bremeno havas rangon paralelan al tiu de ministroprezidanto, la titolo de ĉefministro de la aliaj federaciaj landoj.

Mallonge antaŭ balotoj al urbestro de Berlino en 2001, li diris Ich bin schwul, und das ist auch gut so. (Mi estas samseksemulo kaj ankaü bonas tiel.)[1]. Ĉi tio estis lia publika elŝrankiĝo, samtempe finiginta spekuladojn de berlina kolora gazetaro interesiĝinta pri lia privata vivo.

En 2008, li recevis la premion de la jara lingvofraŭdanto pro siaj anglaj reklamoj en Berlino.

Privataĵoj

Klaus Wowereit kreskis kiel plej juna el kvin gefratoj (du fratoj kaj du fratinoj) en katolika familio sen patro.[2] Ekde la jaro 1993 li estas partneriĝinta kun la neŭrokirurgo Jörn Kubicki (naskiĝis en 1965), ekde la jaro 2005 la paro vivas en komuna loĝejo.[3]

La familia nomo Wowereit venas el la germana-litova lingvaĵo de Orienta Prusio/Eta Litovio kaj havas la signifon sciuro (en la moderna litova literumata voveraitė, tre kutima diminutivo de la vorto voverė; voveraitė krome ankaŭ aludas al la manĝebla fungogenrokantarelo“).

Verkaĵoj

Piednotoj

  1. (de) Klaus Wowereit: "... und das ist auch gut so."
  2. germanlingva artikolo" Ich will die Kirchen als Partner behalten" ("mi volas teni la ekleziojn kiel partneroj") En la alternativa gazeto die tageszeitung (taz)
  3. germanlingva artikolo pri li de la 19-a de septembro 2007 en la berlina gazeto Der Tagesspiegel