Klavarfasono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Klavaraj Fasonoj por latin-skribaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

QWERTY[redakti | redakti fonton]

Kanada franclingva[redakti | redakti fonton]

Kanad-franca klavarfasono

Linuksa konfigura kodo : ca_enhanced

Kanada plurlingva norma[redakti | redakti fonton]

Kanada plurlingva norma klavarfasono

La klavarofasono Kanada plurlingva norma estas klavarofasono, kiu ebligas relative facile aperigi (per kombinoj de unu ĝis tri aliaj klavoj) ankaŭ la supersignajn literojn de Esperanto. Oni povas premi la unuan klavon dekstre de P kaj poste premu c/g/h/j/s por ĉ/ĝ/ĥ/ĵ/ŝ. Oni povas premi, samtempe kun DEKSTRA-REG kaj DEKSTRA-MAJ, la trian klavon dekstre de L kaj poste premu u por ŭ.

En Kanado estas uzataj ankaŭ usonaj klavaroj.

Portugala (Portugalio)[redakti | redakti fonton]

Eŭrop-portuggala klavarfasono

Portugala (Brazilo)[redakti | redakti fonton]

Brazil-portugala klavarfasono

Hispana[redakti | redakti fonton]

Hispana klavarfasono

Norvega[redakti | redakti fonton]

Norvega klavarfasono

Dana[redakti | redakti fonton]

Sveda/Finna[redakti | redakti fonton]

Sveda-finna klavarfasono

Estona[redakti | redakti fonton]

UK[redakti | redakti fonton]

Britia klavarfasono

Usono[redakti | redakti fonton]

Usona klavarfasono

Internacia (Latin-1)[redakti | redakti fonton]

Usona klavarfasono

QWERTZ[redakti | redakti fonton]

Germanio kaj Aŭstrio (sed ne Svislando) laŭ DIN 2137: T1[redakti | redakti fonton]

Germana klavarfasono T1

Plivastigita germana klavarfasono laŭ DIN 2137: E1[redakti | redakti fonton]

Germana klavarfasono E1

La klavarofasono E1 permesas enmeti ĉiujn literojn el latinaj skriboj, do ankaŭ la supersignajn literojn de Esperanto. Oni premu unue la klavon ^ kaj poste c/g/h/j/s por ĉ/ĝ/ĥ/ĵ/ŝ. Por la litero ŭ oni unue premu la dekstran Alt-klavon kune kun la litero u, kaj poste la literon u.

En Linukso eblas uzi tiun klavarofasonon elektante la enigan fonton “German (E1)”. En Mac-OS oni elektu la variaĵon “Deutsch - Standard” de la germanaj klavarfasonoj. Por Windows necesas instali pelilon de privata programisto.

Svislando, Liĥtenŝtejno, Luksemburgio[redakti | redakti fonton]

Svisa klavarfasono

Rumana en Rumanio kaj Moldavio[redakti | redakti fonton]

AZERTY[redakti | redakti fonton]

Franca (ne Svislando, Luksemburgio, Kanado) kaj franca kaj nederlanda en Belgio[redakti | redakti fonton]

Francaklavarfasono

QZERTY[redakti | redakti fonton]

Dvorak[redakti | redakti fonton]

Simpligita klavarfasono laŭ Dvorak

Colemak[redakti | redakti fonton]

Klavarfasono de Colemak

Klavarofasonoj por Esperanto[redakti | redakti fonton]

Klavarofasono taŭga por la supersignaj Esperanto-literoj kaj ne postulanta iujn aliajn programojn estas la supre menciita Kanada plurlingva norma. Ĝi estas ŝaltebla (kiel virtuala klavarofasono) per la lingvaj kaj regionaj agordoj de la sistemkontrolo sub la operacisistemo Vindozo. Por uzantoj estas diversaj eblaj entajpmetodoj por Esperanto, la plej fama estante la fleksebla programo "Ek!" de Jurij Finkel. Aliflanke, por fabrikantoj, aparte kiam temas pri maŝinoj sen facile agordeblaj klavaroj ekzemple poŝtelefonoj aŭ televidiloj, estas bezono por klaraj normoj pri klavaro de Esperanto. Jam dum kelkaj jaroj ŝajne estas tri elmergiĝantaj klavaroj, kiujn oni povus taŭge nomi "baza" kaj "plena". Sube, la terminoj DEVEGAS ("MUST") kaj DEVETAS ("SHOULD") estas laŭ RFC 2119.

Baza klavaro por Esperanto[redakti | redakti fonton]

Ekzemplo (uzante QWERTY) de baza klavaro por Esperanto estas en la suba bildo (sed certe eblas AZERTY ktp laŭ samaj principoj). En iu ajn "baza klavaro"

  1. la ses supersignitaj literoj de Esperanto DEVEGAS esti atingeblaj per uzo de modifklavo samtempe kun la klavoj C/c G/g H/h J/j S/s aŭ U/u, kaj
  2. la modifklavo DEVETAS esti AltGr, kaj
  3. la klavoj Q/q W/w X/x Y/y DEVETAS esti iel en la klavaro.

En Linukso tian fasonon eblas aranĝi per la komando

   setxkbmap -option -layout us -option lv3:ralt_switch,esperanto:qwerty

(kompreneble en konkreta distribuaĵo kutime disponeblas GUIa maniero fari tion).

Plena klavaro por Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la "plena klavaro" (alinomata 'ekverta klavaro'), bildo sube, ĉ=x ĝ=w ŝ=q ŭ=y (kompare kun Qwerty), kaj ĥ=] ĵ=[ aŭ ĥ=AltGr-h ĵ=Alt-Gr-j aŭ ĥ=AltGr-h ĵ=apud l/m (kie la modifklavo povas esti AltGr).

Tiu ĉi klavarfasono troviĝas kiel normo sur Linukso (setxkbmap epo do temas pri /usr/share/X11/xkb/symbols/epo) kaj sur Android ekde versio 4.2 [1]. Dum en Vindozo, ekzemple, programeto XK (Kio tio estas ? Ek ?) subtenas ekverton.

La historia klavaro, tiu de la tekstoprilaborilo Ĉapelilo de Pejno Simono, estas iom kiel la suba bildo. debuto de la aŭtomata aŭ/eŭ-mekanismo.[2] Eklanĉite, Ĉapelilo aŭtomate modifis la nacilingvan klavaron de la uzanto - substituante al la klavoj Q, W, X kaj Y. Poste la programeto Ek! de Jurij Finkel kapablis interalie fari same aŭ manke de tiu iuj uzas unikodkapablan programon aŭ retejon kun Unikoda Konvertilo. (->eksteraj ligiloj)

Internacia 2[redakti | redakti fonton]

Usono - Internacia 2 klavarfasono

La klavarfasono "Usono - Internacia 2" faras Esperantajn ĉapelitajn literojn tajpante apostrofon sekvitan de F, G, H, J, W, X.

Esperanto 2[redakti | redakti fonton]

Esperanto - Internacia 2 klavarfasono

La klavarfasono "Esperanto - Internacia 2" faras 5 ĉapelitajn literojn rekte, kaj 2 tajpante apostrofon sekvitan de J aŭ H.

Iksa klavaro por Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la "iksa klavaro" sinsekva tajpado de c kaj x, gx, hx, jx, sx, ux/vx donas la supersignitajn literojn ĉ ĝ ĥ ĵ ŝ ŭ, dum xx (kaj/aŭ ;x) donas simplan x; se oni volas atingi ekzemple veran ux (kiel en la nacia skribmaniero 'Luxembourg'), oni kutime tajpas uxx.

Komerca maladaptemo kaj uzanta mallerteco[redakti | redakti fonton]

Kompare al aliaj lingvoj kun ĉapelitaj literoj esperanto-parolantoj konas malfacilaĵojn tajpante per komputilaj klavaroj kiuj malfacile adapteblas al supersignoj se oni ne estas informatike klera. Krome Esperanto-parolantoj trejniĝu esti lertaj tajpantoj por tajpi kombinatajn klavojn kiel ektrejnas orgenisto. Se la klavaro ne havas la kutiman querty sed la azerty-fasonadon oni renkontas pliajn zorgojn. Ĉio tio ne spertas la uzantojn de lingvoj kun ordinara latina skribo por kiu la klavaro estas adaptita al iliaj bezonoj.

La plej bona skribo estas la plej simpla, sed iuj skriboj pro deziro flegi originalecon kaj identecon kelkfoje bezonas pro la ornamaĵoj (ĉapelo, barbeto, hartubero, kaskedo, dukorna ĉapelo, granda pinglo ktp) komplikan tajpadon[3]. Eble la programistoj de estontaj komputiloj eklernos konsideri la penson de ordinaraj homoj, ne teknike kleraj.

Unu el la plej klaraj kaj relative facilaj lingvoj kiel Esperanto meritas subtenon aŭ efikan helpskribilon kiel ĉi tie en Vikipedio anstataŭ komplikaj entajpmetodoj aŭ temporaba ŝaltado al retejo kun unikoda konvertilo. Estas multaj manieroj skribi la ĉapelitajn literojn (ŝĉĝĵĥŭ) sed tiu ĉi reta konvertilo estas oportuna precipe kiam vi uzas publikan komputilon kaj ne eblas instali proprajn programarojn. Ekzemple skribu tekston por retpoŝto ĉi tie kaj algluu ĝin al la mesaĝo.

Ne-latin-alfabetaj klavaroj[redakti | redakti fonton]

Araba[redakti | redakti fonton]

Araba klavarfasono

Armena[redakti | redakti fonton]

Armena klavarfasono
Orientarmena klavarfasono sub Vindozo XP
Okcidentarmena klavarfasono sub Vindozo XP

En la antaŭkoputila tempo kutime estis uzata pli-malpli standarta klavodismeto, kiu faciligis entajpadon de oftaj litersinsekvoj tipaj por la lingvo.

Post la alveno de komputilo oni klopdis dismeti la pli multenombrajn armenajn literojn sur la klavojn latinajn, laŭeble proksimaj laŭ la sono. El tio ekestis multaj variaj dismetoj.

Fine de la pasinta jarcento estis kreita klavodismeto inspirita per Dvorak, tamen ne kopianta ĝin.

Armenian keyboard layout inspired by Dvorak

Greka[redakti | redakti fonton]

Greka klavarfasono

Hebrea[redakti | redakti fonton]

Hebrea klavarfasono
Hebrea klavarfasono


Rusa (cirila)[redakti | redakti fonton]

(ЙЦУКЕН)

Rusa klavarofasono

Bulgara (cirila)[redakti | redakti fonton]

Ukraina (cirila)[redakti | redakti fonton]

Ukraina klavarfasono
Ukraina klavarfasono


Sanskrita (ankaŭ por Hindia)[redakti | redakti fonton]

Taja[redakti | redakti fonton]

Aziaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Ĉina[redakti | redakti fonton]

  • Tradicia:
Ĉina (tradicia) klavarfasono

Dubeolsik Hangul (por Korea)[redakti | redakti fonton]

Japana[redakti | redakti fonton]

Hiragana

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ([1])
  2. E-Klavaro - la fina fasono (el Retarkivo 2005) Publikiĝis ankaŭ en Monato (gazeto)
  3. J. Doublet, Ĉu juste? Kial konservi kvadratan vicradon?, Laŭte nro 136, julio 1998, p. 40-41

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]