Klavarfasono
Enhavo |
Klavaraj Fasonoj por latin-skribaj lingvoj[redakti]
QWERTY[redakti]
Kanada franclingva[redakti]
Linuksa konfigura kodo : ca_enhanced
Kanada plurlingva norma[redakti]
La klavarofasono Kanada plurlingva norma estas klavarofasono, kiu ebligas relative facile aperigi (per kombinoj de unu ĝis tri aliaj klavoj) ankaŭ la supersignajn literojn de Esperanto. Oni povas premi la unuan klavon dekstre de P kaj poste premu c/g/h/j/s por ĉ/ĝ/ĥ/ĵ/ŝ. Oni povas premi, samtempe kun DEKSTRA-REG kaj DEKSTRA-MAJ, la trian klavon dekstre de L kaj poste premu u por ŭ.
En Kanado estas uzataj ankaŭ usonaj klavaroj.
Portugala (Portugalio)[redakti]
Portugala (Brazilo)[redakti]
Hispana[redakti]
Norvega[redakti]
Dana[redakti]
Sveda/Finna[redakti]
Estona[redakti]
UK[redakti]
Usono[redakti]
Internacia (Latin-1)[redakti]
QWERTZ[redakti]
Germanio kaj Aŭstrio (sed ne Svislando)[redakti]
Svislando, Liĥtenŝtejno, Luksemburgio[redakti]
Rumana en Rumanio kaj Moldavio[redakti]
AZERTY[redakti]
Franca (ne Svislando, Luksemburgio, Kanado)[redakti]
QZERTY[redakti]
Dvorak[redakti]
Colemak[redakti]
Klavarofasonoj por Esperanto[redakti]
Klavarofasono taŭga por la supersignaj Esperanto-literoj kaj ne postulanta iujn aliajn programojn estas la supre menciita Kanada plurlingva norma. Ĝi estas ŝaltebla (kiel virtuala klavarofasono) per la lingvaj kaj regionaj agordoj de la sistemkontrolo sub la operacisistemo Vindozo. Por uzantoj estas diversaj eblaj entajpmetodoj por Esperanto, la plej fama estante la fleksebla programo "Ek!" de Jurij Finkel. Aliflanke, por fabrikantoj, aparte kiam temas pri maŝinoj sen facile agordeblaj klavaroj ekzemple poŝtelefonoj aŭ televidiloj, estas bezono por klaraj normoj pri klavaro de Esperanto. Jam dum kelkaj jaroj ŝajne estas tri elmergiĝantaj klavaroj, kiujn oni povus taŭge nomi "baza" kaj "plena". Sube, la terminoj DEVEGAS ("MUST") kaj DEVETAS ("SHOULD") estas laŭ RFC 2119.
Baza klavaro por Esperanto[redakti]
Ekzemplo (uzante QWERTY) de baza klavaro por Esperanto estas en la suba bildo (sed certe eblas AZERTY ktp laŭ samaj principoj). En iu ajn "baza klavaro" (1) la ses supersignitaj literoj de Esperanto DEVEGAS esti atingebla per uzo de modifklavo samtempe kun la klavo C/c G/g H/h J/j S/s aŭ U/u, kaj (2) la modifklavo DEVETAS esti AltGr, kaj (3) la klavoj Q/q W/w X/x Y/y DEVETAS esti iel en la klavaro.
Plena klavaro por Esperanto[redakti]
En la "plena klavaro" (alinome la ekverta klavaro), bildo sube, ĉ=x ĝ=w ŝ=q ŭ=y (kompare kun Qwerty), kaj ĥ=] ĵ=[ aŭ ĥ=AltGr-h ĵ=Alt-Gr-j aŭ ĥ=AltGr-h ĵ=apud l/m (kie la modifklavo povas esti AltGr).
Tiu ĉi klavarfasono troviĝas kiel normo sur Linukso (setxkbmap epo do temas pri /usr/share/X11/xkb/symbols/epo) kaj sur Android ekde versio 4.2 (https://android-review.googlesource.com/#/c/30970/). Dum en Vindozo, ekzemple, programeto XK subtenas ekverton.
La historia klavaro, tiu de la tekstoprilaborilo Ĉapelilo de Pejno Simono, estas iom kiel la suba bildo. debuto de la aŭtomata aŭ/eŭ-mekanismo.[1] Eklanĉite, Ĉapelilo aŭtomate modifis la nacilingvan klavaron de la uzanto - substituante al la klavoj Q, W, X kaj Y. Poste la programeto Ek! de Jurij Finkel kapablis — interalie — fari same.
Iksa klavaro por Esperanto[redakti]
En la "iksa klavaro", cx gx hx jx sx ux/vx donas la supersignitajn literojn, dum xx (kaj/aŭ ;x) donas simplan x.
Ne-latin-alfabetaj klavaroj[redakti]
Araba[redakti]
Armena[redakti]
Greka[redakti]
Hebrea[redakti]
Rusa (cirila)[redakti]
(ЙЦУКЕН)
Bulgara (cirila)[redakti]
Sanskrita (ankaŭ por Hindia)[redakti]
Taja[redakti]
Aziaj lingvoj[redakti]
Ĉina[redakti]
- Tradicia:
Dubeolsik Hangul (por Korea)[redakti]
Japana[redakti]
Vidu ankaŭ[redakti]
Eksteraj ligiloj[redakti]
Referencoj[redakti]
- ↑ E-Klavaro - la fina fasono (el Retarkivo 2005) Publikiĝis ankaŭ en Monato (gazeto)




