Klavarskribo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Klavarskribo estas muziknotacio kiu en kelkaj aspektoj diferencas de la kutima notacio. Ĝi estis prezentita en la jaro 1931 de la nederlandano Cornelis Pot, kiu al ĝi atribuis nomon en Esperanto kiu laŭlitere signifas "notacio por klavaro".

Historio[redakti | redakti fonton]

Pot estis ido de familio de ŝipkonstruistoj kaj estis direktoro de Smit Slikkerveer, fabriko de dinamoj por ŝipoj. Li havis pasion por la muziko kaj volis doni al aliaj la eblecon ĝui la muzikon mem ludante kaj kantante. Li studis alternativajn muziknotaciojn kaj el tio disvolvis sian ideon por Klavarskribo. Li atendis ke la muzika mondo ĉirkaŭbrakos sian eltrovaĵon, kaj kiam ne estis tiel, li multe seniluziiĝis. Ankaŭ la muzikinstruistoj montris nenian intereson; kontraŭe, ili sentis sin minacataj kaj kontraŭagis la distribuadon. Ĉar li disponis de propraj financaj rimedoj, Pot povis organizi skribajn kursojn kaj tradukigi kaj publikigi muzikon.

En la jaroj tridekaj de la 20-a jarcento la nombro de uzantoj de la klavarnotacio grandege kreskis kaj multe da muzikverkoj estis tradukitaj. Dum la dua mondmilito la aktivaĵoj stagnis, sed poste oni rekomciĝis kun nova elano. La Instituto Klavarskribo, kiun Pot estis fondita, tiom plivastiĝis ke en iu momento kvindek personoj aktiviĝis tie. Ankaŭ aperis kursoj en la angla, franca kaj germana lingvoj.

Sed la tempoj ŝanĝiĝis: la televido enkondukiĝis kaj la muzikado hejme malkreskis. En la jaroj post la morto de Pot en 1977, la financaj rimedoj de la tiam fondita Fondaĵo Klavarskribo multe limiĝis. Nuntempe la Fondaĵo Klavarskribo en Ridderkerk, Nederlando, okupiĝas pri la tradukado kaj publikigado de muziko por precipe la orgenistoj en la preĝejo, grava celgrupo.

La nombro de Klavarskribo-uzantoj en Nederlando kaj eksterlande estas estimata je almenaŭ dek mil.

Notacio[redakti | redakti fonton]

La notacio

La klavarnotacio havas kelkajn rekonilojn, per kiu ĝi distingiĝas de la kutima muziknotacio. Klavar havas notliniaron en kiu ĉiu noto havas sian propran lokon. Ĉi tiu notliniaro konsistas el nombro de po du kaj tri vertikalaj linioj, en kaj tra kiuj estas notitaj nigraj kaj blankaj notoj. Diesoj kaj bemoloj do ne plu necesas. La evidenta simileco inter la notliniaro kaj klavaro kauzis ke Pot donis la nomon Klavarskribo al sia notacio. Kvankam ĝi estas universala notacio, kiu povas esti uzata por ĉiaj instrumentoj kaj kantado, ĝi laŭvalore rimarkiĝas por tiuj instrumentoj kie nombro da notoj devas esti ludataj samtempe: la klavinstrumentoj.

La takto kaj ritmo estas grafike notitaj. Muzikverko estas dividita en taktoj de la sama longeco kaj ili estas subdividitaj en pulsoj. Neinterrompitaj taktlinioj konstitigas la dividon inter la taktoj, interrompitaj linioj indikas la pulsojn. Ĉiuj notoj estas provizitaj de linietoj (dekstren: dekstra mano, maldekstren: maldekstra mano), kiuj ankaŭ en la taktsistemo indikas kiam noto devas esti ludata aǔ kantata. Noto ĉiam daŭras ĝis la sekvanta noto de la sama mano aŭ voĉo, se haltsigno (v) aŭ plusonsigno (.) ne estas uzata. Do ne estas interrilato inter formo kaj daŭro de noto. Flagoj, daŭrostrekoj kaj ripozsignoj ne estas uzataj.

La klavarnotacio konas nur unu kleon, nome c-kleon por indiki kie sur la klavaro troviĝas la centra C. Tiel la notliniaro estas fiksita rilate al la klavaro. Ne ekzistas diversaj kleoj por la dekstra aŭ maldekstra manoj.

Tiu ĉi sistemo kondukas al tio, ke post mallonga ekspliko estas klara por ĉiuj kiel la notacio funkcias – tial eblas rapide kaj efektive komenci la muzikludon. Oni vidas kion oni faras kaj la notliniaro prezentas kontinuan bildon de la realigotajn tuŝojn. Speciale kiam oni ludas akordojn, tio estas granda avantaĝo: la notacio postulas agadon.

Cetere, Klavarskribo ne ekzistas nur por komencantoj! La fakto ke eĉ la plej malfacila muziko de komponistoj kiel Chopin kaj Liszt simple disponeblas en la klavarnotacio indikas ke ankaŭ (multe) progresintaj muzikistoj uzas tiun notacion. Preskaŭ ĉia ĝenerale uzata muziko por instrumentoj kiel orgeno, piano, akordeono kaj tiel plu estas havebla en la klavarnotacio. La Fondaĵo Klavarskribo liveras katalogojn por la instrumentoj piano, preĝejorgeno, akordeono/akordeona orkestro, elektronika klavarinstrumento kaj gitaro. Cetere estas multe uzata la programo KlavarScript, per kiu la muziko en la tradicia notacio povas esti invertita, pere de MIDI-datumaroj aŭ post bitigado, al la klavarnotacio.

Organizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Flanke de la Fondaĵo aktivas la en 1978 fondita Klavara Asocio Nederlanda, kiu kun 800 membroj celas la disvastigadon kaj konservadon de la klavarnotacio, en kunlaboro kun la Fondaĵo. La Klavara Asocio Nederlanda ĝisdatigas liston de muzikdocentoj kiuj estas pretaj instrui uzante la klavarnotacion, kaj ĝi klopodas stimuli Klavarskribo-uzantojn preni lecionojn ĉe tiuj docentoj por kiel eble plej multe plibonigi sian ludnivelon.

La Fondaĵo Klavarskribo kaj la Klavara Asocio Nederlanda konsideras sian taskon montri al tiuj kiuj ŝatas aŭ ŝatus okupiĝi pri muzikludado, la eblon uzi la klavarnotacion por tio, tiel progresiganta la memludadon. Se vi povas kaj volas kontribui al tiu strebo aŭ deziras ricevi dumonate la revuon Tono kaj Signo (kun nederlanda teksto, sed ankaŭ kun multe da muziko kiel internacia lingvo) al vi estas proponata la ebleco membriĝi aŭ estiĝi donacanto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]