Klavicenkonĉertoj (Bach)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Klavicenkonĉertoj(Bach))

De Johann Sebastian Bach konserviĝis sep konĉertoj por unu klaviceno, arĉinstrumentoj kaj kontinua baso en komuna manskriba kolekto – unu el tio enmetas krome du bekflutojn. Krome ekzistas tri konĉertoj por du klavicenoj, du por tri kaj unu konĉerto por kvar klavicenoj, pokaze kun arĉinstrumentoj kaj kontinua baso.

Ne estas objekto de ĉi tiu artikolo la konĉertoj de Bach por unusola klaviceno sen orkestro. Ĉi tio estas unuflanke kolekto de ses aranĝaĵoj pri konĉertoj de fremdaj verkistoj (BWV 972 ĝis 987), kiujn Bach pretigiŝ en Vajmaro por studi la novan ĝenron, samkiel aliaflanke la Itala konĉerto BWV 971, kiun Bach en 1734 publikigis ene de la dua parto de Clavierübung.

Ekesto[redakti | redakti fonton]

Kafejo Zimmermannisches Caffee-Hauß (dekstre)

La klavicenkonĉertoj ekestis en Lepsiko proksimume inter 1729 kaj 1740, kiam Bach direktis la Collegium Musicum, fondita fare de Telemann, kaj okazigis konĉertojn en la kafejo „Zimmermannisches Caffee-Hauß“. Post unua eksperimento en 1720/21 en la kvina Brandenburga konĉerto Bach jen enmetis unuafoje la klavicenon kiel soloinstrumento. La biografiistoj supozas, ke Bach per la konĉertoj kun pluraj soloklavicenoj volis doni al siaj plej aĝaj filoj la eblecon sinprezenti soloiste kaj ricevi respektivajn spertojn.

En la plej multaj kazoj konserviĝintaj praversioj, esploroj de manskribo same kiel stilaj pripensoj montras, ke Bach aranĝis jam ekzistantan konĉerton por alia instrumento. Unuopaj movimentoj de la konĉertoj krome aperas kiel instrumentaj enkondukmovimentoj de kantatoj kaj je tio ĉiukaze revenas sendepende ankaŭ al la baziĝanta praformo, do ne sur ties versio kiel klavicenkonĉerto.

Ĉe originalo kun violono Bach estis devigata, transponi la konĉerton pro la tonamplekso (ĉe la violono ĝis e’’’, ĉe la klavicno nur ĝis d’’’) plentonon malsupren. Du aranĝometodoj estas distingeblaj: aŭ la maldekstra mano de la soloinstrumento portas la originan baslinion, kaj violonĉelo kaj orkestra baso alpaŝas nur en la tutecopasaĵoj, aŭ la orkestrobaso tenas sian baslinion, kaj Bach aldonis novan voĉon por la maldekstra mano de la klaviceno.

La muzika praktiko ĝis nun ne plene akceptas, ke Bach volis anstataŭi violonon per klaviceno, kvankam multaj detalo-plibonigoj kaj la tuta maniero de la transverkado de la soloaj voĉoj (ekz. ĉe la anstataŭado de violontipaj figuroj per klavicentaŭgaj pasaĵoj) pruvas sufiĉan diligenton kaj intereson de la verkisto; ĉerte temas ne pri malŝatataj laŭokazaj verkoj. Krom unu escepto ne konserviĝis kontinubasaj voĉoj, kaj tiukaze oni supozas, ke ĝi apartenis al la baziĝanta hobojkonĉerto, ĉar estas tre dubinde, ke la pecoj estis prezentataj per kroma kontinubasa klaviceno. En ĉi tiuj verkoj kaj en kelkaj ĉambromuzikaj sonatoj kun deviga klaviceno multaj esploristoj vidas la strebadon de Bach, malligi sin de la kutima kontinubasa praktiko, kaj intertempe tendencas al tio, rigardi ĉi tiuj konĉertojn kiel lastmanaj versioj, kiuj laŭvole de Bach anstataŭu la originalversiojn.

La konĉertoj de la komponista manskribo[redakti | redakti fonton]

Laŭ nuna stato de kono[1] Bach verkis proksimume 1738 komence la konĉerton g-minora BWV 1058 kaj la fragmenton BWV 1059, poste sur alia papero kaj kun aliaj surskriboj la restajn ses konĉertojn. La tavoloj poste estis ligitaj laŭ inversa sinsekvo, tiel ke la nuna nombrado (ankaŭ en im Bach-Werke-Verzeichnis) deflankiĝas.

Konĉerto d-minora BWV 1052[redakti | redakti fonton]

Movimentoj
  • Allegro ¢ d-minora
  • Adagio 3/4 g-minora
  • Allegro 3/4 d-minora
Pluaj versioj
  • Fruversio, ankaŭ kile klavicenkonĉerto: BWV 1052a
  • Movimento 1 en kantato 146 Wir müssen durch viel Trübsal kun konĉerta orgeno
  • Movimento 2 ankaŭ en kantato i146, kun konĉerta orgeno kaj aldonita ĥormovimento.
  • Movimento 3 kiel enirmovimento de kantato 188 Ich habe meine Zuversicht kun konĉerta orgeno, nur fragmente postlasita
Verko

Stilaj kaŭzoj kaj tiu de la tonamplekso sugestias praformon en d-minoro por violono kaj arĉorkestro; aparte la senakompanaj solooj ludas tre klare kun la eblecoj de la neprenataj d- kaj a-kordoj de violono (tiel nomata bariolago-efekto). Okulfrapas la nur trivoĉa arĉinstrumenta komponaĵo en la finmovimento; pli detala esploro montras, ke ankaŭ en la unua movimento ne estas vera kvarvoĉeco. Eble ambaŭ movimentoj baziĝas sur konĉerto kun trivoĉa tuteco; la vere kvarvoĉa meza movimento tamen surmontras nur malgrandan tonamplekson de la soloinstrumento kaj povus origini el alia fonto. En ĝenerale la esploro supozas unuan version de alia komponisto (kiel violonkonĉerto), kiun Bach aranĝis (ankaŭ por violono) kaj kompletigis per propra meza movimento. Sur ĉi tiu bazo li poste pretigus unuflanke kantatmovimentojn kun konĉerta orgeno, aliaflanke la klavicenkonĉerton.

La verŝajne plej ofte prezentata verko el ĉi tiu grupo distingiĝas per nekutime pasia humoro; Dubojn pri la aŭtoreco de Bach ekz. Albert Schweitzer respondis per la kontraŭdemando: Kiu escepte de Bach povus esti skribinta tian verkon? La riĉaj ornamaĵoj de la solovoĉo en la meza movimento kaŝas iomete la fakton, ke ĝi kaj la linio de la unua violono imitas unu la alian.

Konĉerto E-maĵora BWV 1053[redakti | redakti fonton]

Movimentoj
  • (sen nomo) c E-maĵora
  • Siciliano 12/8 c♯-minora
  • Allegro 3/8 E-maĵora
Pluaj versioj
  • 1-a movimento en kantato 169 Gott soll allein mein Herze haben (kun deviga orgeno)
  • 2-a movimento kiel ario Stirb in mir, Welt, ankaŭ en kantato 169 (kun soloorgeno kaj aldovoĉo).
  • 3-a movimento kiel enkonduka simfonio en kantato 49 Ich geh und suche mit Verlangen kun deviga orgeno.
Ekesto

Je ĉi tiu konĉerto la malgranda tonamplekso sugestias konĉerton por blovinstrumento kiel praversio. Jen oni diskutis pri variaj eblecoj, inter ili hobojkonĉerto en E♭-maĵoro [2]. En pli nova tempo oni proponis la vjolon kiel soloinstrumento; al tio estas kontraŭdirende, ke ekzistas tro malmulta baroka komparmaterialo por ĉi tiu instrumento, por subteni ĉi tiun tezon – Bach mem prezentis en la sesa Brandenburga konĉerto pli virtuozan traktadon de la vjolo, ol ĉi tiu konĉerto proponus. Ankaŭ fontokritikaj konsideroj[3] kontraŭdiras vjolon.

Christoph Wolff[4] opinias ĝin originala orgenkonĉerto kaj ligas la komponaĵon kun la prezentado de Bach la 21-an de septembro 1725 en Dresdeno, kie li dokumenteble unu aŭ plurajn fojojn prezentis konĉertojn kun arĉinstrumentoj. Tamen Siegbert Rampe kaj Dominik Sachs konkludas pro la tonampleksoj kaj pro sonaj kaj ludoteknikaj pripensoj, ke temus origine nur pri verko por amorhobojo kaj arĉinstrumentoj en D-maĵoro[1]. Als Entstehungszeit geben sie Köthen 1718/19 an.

Konĉerto D-maĵora BWV 1054[redakti | redakti fonton]

Movimentoj
  • (sen nomo) ¢ D-maĵora
  • Adagio e piano sempre 3/4 b-minora
  • Allegro 3/8 D-maĵora
Pluaj versioj
Verko

La verko estas zorgema priverkado de la fama violonkonĉerto. La unua movimento estas nekutima pro sia densa motiva laboro: Preskaŭ seninterrompe la akompanaĵo citas motivojn el la temo; lige kun klara ABA-strukturo (la unua parto estas plene ripetata tute sen ŝanĝoj) la movimento efikas ene de la verkaro de Bach tre "moderna". Simila estas direbla pri la finmovimento kun sia rondelformo, kiu prezentas la temon nur en la baza tonalo kaj metas inter ilin kvar – pli kaj pli virtuozajn – soloalineojn, kiujn Bach adaptis por la klaviceno.

La meza movimento aludas komence pasakaljon, forlasas tamen rapide la striktan ligon al la prezentita temo kaj uzas nur ankoraŭ la motivon de la temo en la baso same kiel la fina kadenco.

Konĉerto A-maĵora BWV 1055[redakti | redakti fonton]

Movimentoj
  • Allegro ¢ A-maĵora
  • Larghetto 12/8 f♯-minora
  • Allegro ma non tanto 3/8 A-maĵora
Pluaj versioj
  • (neniu konserviĝinta)
Verko

La tonamplekso (escepte la enkondukajn arpeĝojn dum la tutecotemo) sugestias originan konĉerton por amorhobojo. En ĉi tiu formo la konĉerto ofte estas prezentata; ĝi tamen povus esti ekestinta origine por amorvjolo[5]. En ĉiu tri movimentoj la temoj de solooj kaj tuteco klare kontrastas unu kun la alia. La grandaj intervaloj de la unua violono kaj la ege disonanco- kaj apoĝaturo-stampita harmoniaro efektigas la mezan movimenton eksterordinare esprimpova. La fina movimento kontraŭstarigas iaspecan kamparanodancon kun malvigle kontinua harmoniaro al la brilflagraj tridekduonaj en arĉinstrumentoj kaj soloinstrumento.

Konĉerto f-minora BWV 1056[redakti | redakti fonton]

Movimentoj
  • (sen nomo) 2/4 f-minora
  • Largo c A♭-maĵora
  • Presto 3/8 f-minora
Pluaj versioj
  • Pli mallonga versio de la meza movimento konserviĝis kiel simfonio por kantato 156 Ich steh mit einem Fuß im Grabe, tie por solohobojo kaj plukataj arĉinstrumentoj.
Verko

Okulfrake mallonga verko kun pli et-era strukturo, kiu do ĝenerale estas rigardata kiel frua komponaĵo de Bach. Tamen ĝi estas – post la konĉerto d-minora BWV 1052 – verŝajne la dua plejofte prezentata el ĉi tiu serio. Ke la finturno de la ritornelo en la unua movimento estas malsame traktata, sugestias originaltonalon g-minoro; la tonamplekso de la kadromovimentoj kaj kelkaj stilaj detaloj supozigas violonon kiel origina instrumento. Tamen al tio la mezmovimento konvenas nek tonale nek amplekse − ĝi originus el alia konĉerto, kaj la konserviĝinta kantatmovimento sugestias hobojon. Bach transponis la movimenton al A♭-maĵora kaj starigis je la fino per nekutima modulado la ligon al la baza tonalo.

Konĉerto F-maĵora BWV 1057[redakti | redakti fonton]

Movimentoj
  • (sen nomo) 3/8 F-maĵora
  • Andante 3/4 d-minora
  • Allegro assai c/ F-maĵora
Pluaj versioj
Verko

La instrumentadindiko tekstas Cembalo certato, due Fiauti a bec, due Violini, Viola e Cont.; Bach do aldonas du bekflutojn. Temas pri aranĝaĵo de la kvara Brandenburga konĉerto kaj denove metas la klavicenon anstataŭ la origina violono. La unua movimento distigiĝas pro eskterordinare vigla periodiko, kiu ĉiam denove enŝovas novajn taktojn, translokas la taktajn pezocentrojn unu kontraŭ la alian kaj kreas streĉon per oftaj hemioloj. Ekzemple tuj la unua temokomenco estas ses saktojn longa (taktoj 5 kaj 6 kiel sekvenco de la antaŭaj); en la sekva transponita ripetado estas enŝovata plua takto, ktp. La mezmovimenton formas stiligita sarabando, je kiu la klaviceno estas uzata laŭ la stilo de plurĥoreco kontraŭ la arĉinstrumentoj (jen ĝi transprenas la voĉojn de la origina fluto-/violonotrio). La fina movimento estas grandforma fugo kun ampleksaj solooj, precipe denove por la klaviceno.

Konĉerto g-minora BWV 1058[redakti | redakti fonton]

Movimentoj
  • (sen nomo) 2/4 g-minora
  • Andante c B♭-maĵora
  • Allegro assai g-minora 9/8
Pluaj versioj
Verko

Laŭ versio kiel violonkonĉerto en a-minoro la verko apartenas al la plej famaj konĉertoj de Bach. La malrapida movimento estas pasakaljo (havas do ĉiam konstantan bason); en la tria okulfrapas la daŭra trioletritmo sur komode paŝantaj basokvaronoj, kiun rompas nur la soloviolono per virtuozaj deksesonoj.

Fragmento d-minora BWV 1059[redakti | redakti fonton]

Movimentonomj
  • (sen nomo) ¢ d-minora
Pluaj versioj
  • Enkonduka simfonio de kantato 35 Geist und Seele wird verwirret (kun deviga orgeno)
Verko

La naŭtakta fragmento tenas la indikon „Cembalo solo, una Oboe, due Violini, Viola, e Cont.“. Ĉar kantato 35 havas pluan instrumentmovimenton je la komenco de la dua parto, oni supozas, ke ĉi tiuj du movimentoj formis la kadrajn movimentojn de la origina konĉerto. Ĉar la enkonduka ario ankaŭ uzas devigan orgenon kiel soloinstrumento (kaj aldonas aldovoĉon) Philipp Spitta jen vidis la mezmovimenton de la konĉerto. La provoj de rekonstruado tamen vidas sin devigita kunmunti originalan solovoĉon el voĉoj de la orgeno kaj de la aldo; pro tio oni ne plu opinias tion verŝajna.

La tonamplekso de la soloisto en la du kantatosimfonioj sugestias hobojon kiel origina soloinstrumento, sed la neinterrompataj deksesonaj movoj ne lasus eblecon por spiri. Por violono la malgranda tonamplekso estus tre eksterordinara; oktavon pli malalta (kiel vjola, gambovjola aŭ violonĉela konĉerto) la soloinstrumento tro ofte estus kaŝita per la orkestra akompanaĵo. Tial nun ŝajnas dubinde, ĉu entute ekzistis alia versio ol tiu por klavarinstrumento.

Neklara estas ankaŭ la planita uzado de la hobojo, kiu en la konserviĝinta alineo nur fortigas la unuan violonon. Eble ĝi devus transpreni je kelkaj lokoj – ekzemple en la malrapida movimento – ankaŭ soloistajn taskojn; tamen ĉi tio estas nuraj spekuladoj, kaj la malmultaj rekonstruprovoj kaj de la bazanta konĉerto kaj ankaŭ de la aranĝado kiel klavicenkonĉerto planita de Bach en la koncerta praktiko ne vere venkis.

Pluaj konĉertoj kun unu soloklaviceno[redakti | redakti fonton]

Du pluaj konĉertoj ne enestas la manskriban kolekton, sed estas menciendaj kiel konĉertaj verkoj kun soloklaviceno. Ili havas saman instrumentadon - grupo el soloklaviceno, -fluto kaj -violono, kiuj kontraŭstaras la arĉinstrumentojn kaj la kontinuan bason; en ambaŭ verkoj la mezmovimenton ludas nur la soloistoj.

La nuna esplorstato la komponaĵoj apartenas al la plej fruaj konĉertoj kun soloa klaviceno en la tuta muzikhistorio.

Kvina Brandenburga konĉerto BWV 1050[redakti | redakti fonton]

(Vidu 5-a Brandenburga konĉerto)

Movimentoj
  • Allegro ¢ D-maĵora
  • Affettuoso c b-minora
  • Allegro 2/4 D-maĵora
Verko

La komponaĵo ekestis plej malfrue en 1720 kaj estis enigita en la kolekton de la ses Brandenburgaj konĉertoj, kiujn Bach finfaris en 1721. Je la orkestrokomponaĵo okulfrapas, ke mankas la dua violono – supozeble la verko estis komponita por tute malgranda ensemblo kun soloaj arĉinstrumentoj.

Triopokonĉerto a-minora BWV 1044[redakti | redakti fonton]

Movimentoj
  • Allegro c a-minora
  • Adagio ma non tanto e dolce 6/8 C-maĵora
  • Alla breve ¢ a-minora
Verko

Ĉi tiu konĉerto estas aranĝaĵo: Kiel ununura tia kazo ĝiaj kadromovimentoj estis elprenataj el preludo kaj fugo por klaviceno (BWV 894). En siaj preludoj kaj fugoj el la frua vajmara periodo Bach komencis adapti la novan italan konĉertoformon; antaŭ ĉi tiu fono eble la verko ŝajnis taŭga por ĉi tiu celo.

Kiel mezmovimento Bach uzis la adaĝon el la triosonato d-minora por orgeno (BWV 527); li aldonis al la trivoĉa movimento kvaran akompanan voĉon kaj disdonis tiam la tri suprovoĉoj alterne sur la soloinstrumentojn.

Ekesto

La orkestrokomponaĵo estas nekutime kolora pro la uzado de duobloprenoj, plukadoj kaj tre delikate gradigita dinamiko; ĉi tio havas je Bach paralelojn en la malfruaj lepsikaj jaroj kaj povus reiri je la influo de lia filo Carl Philipp Emanuel. Ankaŭ la granda tonamplekso de la soloklaviceno kondukis al tio, datigi la verkon sur post 1740[6] kaj eble starigi ligon kun unu el la vizitoj de Bach al Berlino (1741 kaj 1747).

Pli novaj stilkritikaj esploroj[7] rezultigis tamen la malan bildon. Laŭ tio la kadraj movimentoj ekestus jam proksimume 1716 en Vajmaro, malmultajn jarojn post ekesto de la bazanta verko – tendence eĉ antaŭ la kvina Brandenburga konĉerto. Nur la mezmovimento do povus esti enmetata pli malfrue. Tamen la verkisto konstatas la aŭtorecon de Bach.

Konĉertoj por du klavicenoj[redakti | redakti fonton]

Konĉerto c-minora por du klavicenoj BWV 1060[redakti | redakti fonton]

Movimentoj
  • Allegro c c-minora
  • Adagio 12/8 E♭-maĵora
  • Allegro 2/4 c-minora
Ekesto

La tonampleksoj kaj la malsama traktado de la du instrumentoj jam frue kondukis al la kompreno, ke konĉerto por violono kaj hobojo estas la bazo. La pli granda problemo estas la demando pri ĝia origina tonalo. Nun oni ludas ĝin plejparte en d-minoro, sed netrudiĝa loko en la figuroj de la soloviolono estas klarigebla nur, se la praversio (aŭ interversio kun violono) ankaŭ estis en c-minoro.

Konĉerto C-maĵora por du klavicenoj BWV 1061[redakti | redakti fonton]

Movimentoj
  • (sen nomo) c C-maĵora
  • Adagio ovvero Largo „(Quartetto tacet)“ 6/8 a-minora
  • Fuga c C-maĵora
Ekesto

La tre klaviceneca skribmaniero kaj la malgranda rolo de la orkestro, kiu nur duobligas ekzistantajn liniojn kaj tute silentas dum la mezmovimento, sugestias, ke la verko origine estis koncipita por nur du klavicenoj – instrumentado, kiu aperas je Bach alikaze nur je du kontrapunktoj el La arto de la fugo.

La prezentmaterialo ekestis en la tempo de 1732 ĝis 1735[8].

Konĉerto c-minora por du klavicenoj BWV 1062[redakti | redakti fonton]

Movimentoj
  • (sen nomo) c c-minora
  • Andante 12/8 E♭-maĵora
  • Allegro assai 3/4 c-minora
Ekesto

La verko estas aranĝaĵo de konĉerto por du violonoj (BWV 1043). Okulfrapas, ke la malrapida movimeno nomiĝas en la violonversio „Largo“: Aŭ kiel pulsotempo estas pensata tie la punktita kvarono kaj tie ĉi la okono, aŭ Bach bazigis fakte por klaviceno klare pli rapidan tempon ol por violonoj.

Konĉertoj por tri kaj kvar klavicenoj[redakti | redakti fonton]

Konĉerto d-minora por tri klavicenoj BWV 1063[redakti | redakti fonton]

Movimentoj
  • (sen nomo) 3/8 d-minora
  • Alla Siciliana 6/8 F-maĵora
  • Allegro 2/4 d-minora
Praversio

La tri movimentoj de la komponaĵo diferenciĝas grave en siaj kompoziciaj detaloj, kio faras komunan originan fonton neverŝajna. Ekzemple la mezmovimneto enmetas en la tradiciita formo nur la unuan klavicenon, kontraŭas do klare konĉerton kun pluraj egalrajta soloinstrumentoj. La fina fugo komenciĝas kvinvoĉa, tiel ke la kvarvoĉa arĉinstrumenta ensemblo same efikas pli kiel rezulto de aranĝado – ĝis printempo de 1715 la orkestrokomponaĵo de Bach estis ankoraŭ kvinvoĉa (kun dividitaj vjoloj)[9]; se la originalo vere estas de Bach, jen do ekzistus restaĵoj de verko el la unuaj vajmaraj jaroj. Alia klarigo estus bazanta konĉerto kun deviga violonĉelo je kelkaj lokoj[10].

Ĉar aparte en la unua movimento multaj sololokoj baziĝas sur para strukturo kaj tria voĉo multloke efikas kiel poste aldonita, Karl Heller supozas[11] por la kadromovimentoj praversion kiel konĉerto por du violonoj, ankaŭ en d-minoro. Al ĉi tiu propono tamen kontraŭdiras multaj pasaĵoj kaj la tuta strukturo de la kadromovimentoj; krome neniu konĉerto estas konata, je kiu Bach poste komponis aldonan solovoĉon, kaj pro tio do oni pli supozus tri violonojn kiel soloinstrumentoj[10]

Muziko

La komenca movimento kun sia pezega unisono-temo, kiu ĉiam estas uzata por la subdivido, sed ankaŭ estas imite prilaborata, estas tipa baroka minortemo, kiu vivas de la klara elludado de la diminuita seksto inter malalta sesa kaj plialtigita sepa ŝtupo.

La mezmovimento havas tre skeman strukturon – super frapaj basoj kun postbataj mezvocoj estas treege manierita unuvoĉa melodio en unisono de unua violono kaj de ĉiuj tri soloistoj, kies du duonoj pokaze estas ripetataj kaj je tio ornamataj. La movimento preskaŭ ŝajnas origine verkita por tri soloinstrumentoj kaj orkestro kaj instigis fortajn pristilajn dubojn pri la aŭtoreco de Bach.

Pli nova teorio[12] metas ĝin en ligon kun la odoj por kantvoĉo kaj piano, kiujn publikigis amatorkomponisto Lorenz Christoph Mizler von Koloff proksimume 1737 en Lepsiko. La movimento estus muzika parodio pri tiu ĉi, do situacio-ligita ŝerco.

La konĉerto nun estas malofte ludata, sed dum la Bach-renesanco de la 19-a jarcento ĝi ludis elstaran rolon, kune kun la solokonĉerto de la sama tonalo (BWV 1052). Aparte Felix Mendelssohn Bartholdy treege enmetis sian povon por tio kaj ludis ĝin ofte, ekzemple kun Clara Schumann kaj Louis Rakemann aŭ kun Ignaz Moscheles kaj Sigismund Thalberg (vidu Kritiko de Musikal Times).

Konĉerto C-maĵora por tri klavicenoj BWV 1064[redakti | redakti fonton]

Movimentoj
  • Allegro c C-maĵora
  • Adagio c a-minora
  • Allegro ¢ C-maĵora
Ekesto

Plua versio de la konĉerto ne ekzistas. Okulfrapas, ke la tri soloinsrumentoj ĉiam denove estas kondukataj unisone kontraŭ la violonoj de la orkestro – ĉi tiu kompozicimaniero ne nur sugestias violonojn kiel originaj soloinstrumentoj, ĝi ankaŭ instigis al sugesto, ke la orkestroparto nur poste aldoniĝis, ke do temas komence pri konĉerto por tri violonoj kaj kontinua baso (sen orkestro)[13]. Ĉi tiu fruversio estis datigita en la malfrua Vajmara periodo, ekz. proks. 1716[14] oder 1718[15].

Konĉerto a-minora por kvar klavicenoj BWV 1065[redakti | redakti fonton]

Movimentoj
  • (sen nomo) c a-minora
  • Largo 3/4 a-minora
  • Allegro 6/8 a-minora
Ekesto

La komponaĵo estas aranĝaĵo de la konĉerto b-minora por kvar violonoj kaj arĉinstrumentoj op. 3, 10 de Antonio Vivaldi (el la kolekto Sammlung „L'Estro Armonico“). Bach kompletigis la verkon per kroma kromatismo, pli viglaj basvoĉoj kaj multaj similaj detaloj kaj enŝovis en la lastan movimenton unu takton.

Muziko

Interese estas por aŭskultanto certe la komparo inter la du versioj. La versio de Bach aperas klare pli matura kaj ellaborita, alprenas tamen la originan freŝecon kaj genie naivan novspececon, kiuj markas la verkon de Vivaldi.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Siegbert Rampe, Dominik Sackmann: Bachs Orchestermusik. Kassel 2000, ISBN 3-7618-1345-7.
  2. Ulrich Siegele: Kompositionsweise und Bearbeitungstechnik in der Instrumentalmusik Joh. Seb. Bachs, 1956, ISBN 3-7751-0117-9
  3. Joshua Rifkin: Verlorene Quellen, verlorene Werke (Fußnote) in: Martin Geck (Her.): Bachs Orchesterwerke. Bericht über das 1. Dortmunder Bach-Symposion 1996. Witten 1997, ISBN 3-932676-04-1
  4. Christoph Wolff, Johann Sebastian Bach, 2. Auflage 2007. S. Fischer, Frankfurt am Main, ISBN 978-3-596-16739-5
  5. Kai Köpp: Die Viola d'amore ohne Resonanzsaiten und ihre Verwendung in Bachs Werken, Bach-Jahrbuch 2000
  6. Peter Wollny, Überlegungen zum Tripelkonzert a-Moll BWV 1044 in Martin Geck (Her.): Bachs Orchesterwerke (s. oben)
  7. Siegbert Rampe, Dominik Sackmann: Bachs Orchestermusik. Kassel 2000, ISBN 3-7618-1345-7
  8. Christoph Wolff, Johann Sebastian Bach, 2. Auflage 2007. S. Fischer, Frankfurt am Main, ISBN 978-3-596-16739-5, S. 387
  9. Christoph Wolff, Johann Sebastian Bach, 2. Auflage 2007. S. Fischer, Frankfurt am Main, ISBN 978-3-596-16739-5
  10. 10,0 10,1 Siegbert Rampe, Dominik Sackmann: Bachs Orchestermusik. Kassel 2000, ISBN 3-7618-1345-7, S. 172.
  11. Karl Heller: Eine Leipziger Werkfassung und deren unbekannte Vorlage - Thesen zur Urform des Konzerts BWV1063, in: Ulrich Leisinger (Her.): Bach in Leipzig – Bach und Leipzig, Konferenzbericht Leipzig 2000. Hildesheim 2002. (Auszüge online: [1])
  12. Siegbert Rampe, Dominik Sackmann: Bachs Orchestermusik. Kassel 2000, ISBN 3-7618-1345-7, S. 173..175.
  13. Werner Breig: Zur Chronologie von Johann Sebastian Bachs Konzertschaffen in: Archiv für Musikwissenschaft 40 (1983)
  14. Jean-Caude Zehnder: Zum späten Weimarer Stil Johann Sebastian Bachs in: Martin Geck (Her.): Bachs Orchesterwerke (s. oben).
  15. Gregory Butler, Toward a More Precise Chronology for Bach's Concerto for Three Violins and Strings in: Martin Geck (Her.): Bachs Orchesterwerke (s. oben)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Werner Breig: Johann Sebastian Bach und die Entstehung des Klavierkonzerts, in: Archiv für Musikwissenschaft, 36. Jahrg., H. 1. (1979), pp. 21-48 doi:10.2307/930578
  • Siegbert Rampe, Dominik Sackmann: Bachs Orchestermusik. Entstehung - Klangwelt - Interpretation: Entstehung, Klangwelt, Interpretation., Bärenreiter, 2000, ISBN 978-3-7618-1345-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Cembalokonzerte (Bach) » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3369550 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)