Klein Meckelsen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Klein Meckelsen
Blazono
Klein Meckelsen (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Klein Meckelsen in ROW.svg
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Rotenburg (Wümme)
Komunumaro Samtgemeinde Sittensen
Urborajtoj
Koordinatoj 53°18′N 09°27′O  /  53.3°N, 9.45°O / 53.3; 9.45 (Klein Meckelsen)
Alto super la marnivelo 33 m
Areo 14,58 km²
Loĝantaro 895 (stato 2013-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 04282
Poŝtkodo 27419
Aŭtomobila kodo ROW
Oficiala kodo 03357032
Subdivido 3 komunumopartoj (Gemeindeteile)
Komunumestro Ilse Ropers
Titolo de komunumestro Bürgermeister
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Am Markt 11
27419 Sittensen
Komunuma retejo www.klein-meckelsen.de
v  d  r
Information icon.svg

Klein Meckelsen estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Rotenburg (Wümme) de la federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2013 la komunumo havis 895 loĝantojn. Ĝi apartenas al la metropola regiono Hamburgo, ne al la najbara metropola regiono Bremeno-Oldenburgo, kvankam la regiono situas pli-malpli mezvoje inter Bremeno kaj Hamburgo kaj ekonomie orientiĝas al ambaŭ urboj kaj ties metropolaj regionoj.

Al la komunumo krom la centra loĝloko apartenas la komunumaj partoj Langenfelde kaj Marschhorst.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1388 Klein Meckelsen oni trovas la komunumon unuafoje en oficiala dokumento kiel Lütken Meckelstede. Ĉirkaŭ je 1500 oni raportis pri 14 loĝdomoj kun ĉirkaŭ 70 loĝantoj. Inter 1806-1814 la regiono estis okuptia de la francoj.

Komunuma parlamento[redakti | redakti fonton]

La komunuma parlamento havas 9 membrojn inkluzive de la urbestro. Post la balotoj en 2006 ĝi konsistis el 5 parlamentanoj de la konvervativa partio CDU kaj 4 de la socialdemokrata partio SPD. Post la baloto de 2011 la konsisto estas 7 parlamentanoj de superpartia civitana listo, kaj 2 de la socialdemokrata partio SPD.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas ĉirkaŭ 4 km for de la federacia autoŝoseo A1.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]