Kleiner Zschirnstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kleiner Zschirnstein estas la nomo de tablomonto en Saksa Svislando, la germana parto de Elba Grejsmontaro. Ĝi atingas altecon de 473 m kaj situas sudoriente apud la vilaĝo Kleingießhübel je la maldekstra flanko de la rivero Elbo. Tiu ĉi tablomonto najbaras al sia nomfrato Großer Zschirnstein, kiu estas pli alta per 89 metroj kaj pli granda ankaŭ laŭ areo. La vorto Zschirnstein signifas Nigra Roko. Ĝia unua parto estas de slava, la dua de germana deveno. De la supro de "Kleiner Zschirnstein" estas videblaj la plej multaj tablomontoj de Saksa Svislando.


Eksteraj ligiloj

grekeinformoj por migrantoj kaj fotoj