Kleito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kleita)
Kleito
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso ina
Patro Merops Perkosios
Gefratoj Arisba • Adrastus • Amphius
Edzo/Edzino Kiziko
vdr

Kleito - (helene Κλείτη , latine Cleite) estis en la helena mitologio filino de la profetanto Meropso.

Ŝia fratino estis Arisba, la unua edzino de la troja reĝo Priamo. Edzo de Kleito fariĝis la reĝo Kiziko, reganta sur sia insulo en Marmara maro.

La festo de gefianĉiĝo de Kleito kaj la reĝo Kiziko okazis ĝuste en tempo, kiam ĉi tie veturis la ŝipo Argo kun ŝipanaro de Argonaŭtoj, kiuj estis sur longa danĝera vojaĝo al Kolĥido por alporti la oran ŝaffelon.

Nacio Dolionoj, al kiu regis Kiziko, estis premata de sovaĝaj trimanaj gigantoj. Ili atakis ŝipon de Argonaŭtoj kaj ĵetadis ŝtonojn sur ĝin. Heraklo kaj poste ankaŭ la ceteraj viroj stariĝis kontraŭ ili kaj mortigis ilin per pafarkoj kaj sagoj. Dolionoj alportadis al ili donacojn kaj invitis ilin gasti.

Kiam finiĝis la gastado, la Argonaŭtoj fornavigis, sed forta ŝtormo kaj ventego forpelis ilin reen sur la saman bordon. Dolionoj defendis sian insulon, sed la nokta mallumo malebligis al ili ekkoni, kiu staras kontraŭ ili. Argonaŭtoj mortigis multajn Dolionojn, inter ili ankaŭ la reĝon Kizikon, kiun mortigis sago de Jazono. En la matena lumo estis ĉiuj terurigitaj kio okazis, kune konstatis la domaĝojn kaj komune afliktis mortintojn dum kelkaj pluaj tagoj, kiam la ŝipo pro malbona vetero ne povis fornavigi.

Oni sciigas, ke Kleito pro morto de la reĝo ĉagrenante freneziĝis kaj pendmortigis sin.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]