Klemens Jónsson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klemens Jónsson
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1862 (1862-08-27)
en Akureyri, Islando,  Reĝlando Danio
Morto 20-an de julio 1930 (1930-07-20) (67-jaraĝa)
en Rejkjaviko,  Reĝlando Islando
Ŝtataneco Islando vd
Partio Progrespartio
Profesio
Okupo politikistoadvokato vd
Financministro
Dum 18-a de aprilo 192322-a de marto 1924
Antaŭulo Magnús Jónsson
Sekvanto Jón Þorláksson
Laborministro
Dum 7-a de marto 192222-a de marto 1924
Antaŭulo Magnús Guðmundsson
Sekvanto Magnús Guðmundsson
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Klemens.

Klemens Jónsson (27-a de aŭgusto 1862 - 20-a de julio 1930) estis islanda oficisto kaj mallongtempa ministro. En la hejmrega tempo (1904-1918), kiam nur estis unu ministro en Islando li estis la plej alta oficisto de la ministrejo.

Post parlamentvoĉdonado en 1922 la registaro de Jón Magnússon perdis sian parlamentan plejparton. Sigurður Eggerz sukcese klopodis fondi registaron kun neŭtralaj oficistoj, kiujn devis akcepti la Progrespartio. Klemens elektiĝis, kune kun Magnús Jónsson. Ambaŭ ne aktivis politike, sed poste aniĝis en la Progrespartio.

Klemens estis bopatro de posta ĉefministro kaj partiestro de la Progrespartio, Tryggvi Þórhallsson.