Klemento la 13-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Papo Klemento la 13-a.

Clemens XIII.jpg

Nomo Klemento la 13-a
Komenciĝo de papado 6 de julio 1758
Finiĝo de papado 2 de februaro 1769
Daŭrigo de pontifikeco 7|6 ĝis 1769|2|2
Antaŭulo Benedikto la 14-a
Posteulo Klemento la 14-a
Enciklikoj 6
Naskiĝnomo Carlo della Torre di Rezzonico
Baskiĝdato 7 de marto 1693
Naskiĝloko Venecio
Mortodato 2 de februaro 1769
Mortoloko Romo
Kromologia pozicio 248

Klemento la 13-a estis papo de la katolika eklezio el 6a de julio 1758 al 2a de februaro 1769.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Klemento la 13-a naskiĝis en venecia familio, freŝe levita al nobela rangeco, origina de kvartalo Rezzonico, ĉe Lago de Como, el kio la kromnomo. Lia patro apartenis al flanka branĉo de familio de riĉaj komercistoj, nome Della Torre, translokiĝintaj al Venecio kie ili aĉetis la nobelan titolon el la familio Barbarigo. Li estis en Bolonjo ĉe la Jezuitoj kaj promociiĝis kardinalo en 1737. Antaŭe li okupis gravajn oficojn en Roma Kurio. Nomumite episkopo de Padova, li elektiĝis la 6-a de julio 1758 (kun aprobo de Aŭstrio!). Samjare la familio akiris, pere de geedziĝoj, kaj kompletis la konstruon de la la palaco Canal Grande (hodiaŭ Ca' Rezzonico). En tio ĉio, kaj ankaŭ alimaniere, kooperis la senmezura nepotismo de Klemento la 13-a.

Spite de miteco kaj afableco de rekta kaj modera karaktero, malavara rilate sian privatan havaĵaron (kion oni konstatis dum la malsatmizero de tiutempa – 1764-1764 - Suda Italio), lia pontifika regado estis perturbata per la ĉiamaj kvereloj pri la postulo pri nuligo de la jezuita ordeno, devenantaj el francaj klerismaj rondoj. En tiu epoko Klemento la 13-a inkluzivigis en la liston de la libroj malpermesitaj Encyclopédie de D'Alembert kaj Diderot, kondamno kiu eble pli estus efikinta en la jardekoj antaŭaj. Aliaj grajnaĵoj alvenis el la malpli klerismaj kortegoj de Hispanio, Portugalio kaj Reĝlando de la du Sicilioj.[1]

En 1758 la markizo de Pombal reformista ministro de Jozefo la 1-a (Portugalio) elpelis el Portugalio jezuitojn kaj ilin amase sendis al Civitavecchia, kiel donaco al papo kaj elpelis ankaŭ la papan nuncion kaj revenigis al Portugalio la portugalan ambasadoron. Eta libreto dirita “eta informo” bildigis Jezuitojn kiel kreintoj de virtuale sendependa regno en Sudameriko, en kiu ili tiranis la indiĝenojn: tio ĉio pro ilia nesatega ambicio kaj malavaro. La tezoj estis falsaj (estis la tempo de defendo de la indiĝenoj de jezuitaj redukcioj), sed la kaŭzo de jezuitoj rezultis damaĝata.

En Francio la parlamento de Parizo, tiam forte influata de jansenismo kaj de klerismo, ekis premi por la elpelon de Jezuitoj en 1761 kaj ekplublikigis kontraŭjezuitajn Extraits des assertions kiuj, ruze mutilitaj eksterkontekste, konvinkis, spite de kontraŭa opinio de la franca episkoparo, reĝon Ludovikon la 15-an promulgi reĝan dekreton laŭ kiu la jezuitoj rajtis agadi en Francio kondiĉe ke ili kontentigu la postulojn de la parlamento. En 1762 la parlamento decidis elpeli Jezuitojn. Klemento la 13-a reagis protestante kontraŭ la invado de kompetentoj de la Eklezio per buleo "Apostolicum pascendi" en kiu estis repuŝitaj la pretendoj de la parlamento kaj defendis la jezuitojn kontraŭ ruzigitaj akuzoj.

Sed la papa buleo estis ignoritaj kaj preskaŭ samtempe ĉiuj jezuitoj estis elpelitaj el Francio, el subitaliaj reĝolandoj, el Duklando de Parmo kaj Piaĉenco. Hispanio sekvis arestante ĉiuj jezuitojn kaj ilin sendante al Civitavecchia kaj minacante per puno se kelkaj el ili, jam senditaj sen io ajn krom la vestoj surmetitaj, aŭdacus verki ion ajn je sia defendo.

En 1768 Klemento elmetis grava proteston (Monitorium), kiu provokis invadon de teritoriojn enfeŭditajn al la sankta sidejo kiel Avinjono, Benevento kaj Pontecorvo, kaj ĉiuj registaroj unuiĝis en la postulo ke la papo ĉesigis la ekziston de la jezuita ordeno (januaro de 1769). Konsternite, la papo Klemento konsentis kunvoki konsistorion por pridiskuti la aferon, sed vigile de la porrenkontiĝa difinita tago la papo mortis (2a de februaro 1769).

Graveco[redakti | redakti fonton]

La papado de tiu papo estis ankaŭ signita de la afero "febronismo", pensfluo aparte insida por la pureco de la katolika, kaj ĝenerale kristana, kredo: suflagana episkopo de Treviro, Gustavo Febronio, alidirite Johan Nikolaŭs von Hortheim, proponis sinkretismon malpliigante la unikecon de la Krista mesaĝo por krei premisojn al unuiĝo de ĉiuj kristanoj. La febroniaj tezoj estis proksimaj al la absoluteco de tiutempaj registaroj kiuj emis kontroli la katolikan eklezion kiel jam okazadis rilate la protestantajn komunumojn. Foje tiuj tezoj, vaste akceptitaj de la intelektula socio, estis apogitaj ankaŭ de katolikaj prelatoj.

Klemento la 13-a sukcesis realigi, almenaŭ parte, senakvigon de la agraj marĉoj najbare de Romo, sonĝo de diversaj papoj. Kaj ankaŭ pliriĉigis la Vatikanan bibliotekon per raraj volumoj, kaj koncedis festigi, liturgie, la tagon de la sankta Koro de Jesuo.

En la Baziliko de Sankta Petro en Romo oni povas spekti ĉefverkon de Antonio Canova prezentantan papon Klementon la 13-an [1]

Enciklikoj[redakti | redakti fonton]

Papo Klemento la 13-a verkis 6 enciklikojn:

  • Christanae reipublicae
  • Cum Primum
  • A Quo Diei
  • Appetente Sacro
  • In Dominico Agro
  • Quam Graviter

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Storia della Chiesa, XIX/2, E. Préclin kaj E. Jarry, Itala eldono zorge de Luigi Mezzadri, Editrice Saie
  • "Cklemento la 13-a", en Brita Enciklodedio.

Voĉoj kurilataj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj kuligoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tiam regnoj kun aliaj nomoj.