Klemento la 2-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klemento la 2-a
149-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Suidger von Morsleben
Pontifiko de 24-a de decembro 1046
ĝis 9-a de oktobro 1047
Antaŭulo Gregorio la 6-a
Sekvanto Benedikto la 9-a (tria papado)
Persona informo
Naskiĝo nekonata
en Bavario, Sankta Romia Imperio
Morto 9-a de aŭgusto 1048
en Palestrina, Papa Ŝtato
Mortokialo malario [#]
Tombo Katedralo de Bamberg [#]
Lingvoj latina lingvo [#]
Familio
Patro Konrad von Morsleben [#]
Patrino Amulrada [#]
Episkopo de Bamberg
Dum 1040
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Klemento la 2-a (Suidger von Morsleben) estis saksa papo dum 9 monatoj kaj duono, inter la 24-a de decembro 1046 kaj la 9-a de oktobro 1047. Li estas kelkfoje konsiderata la unua "germana" papo, se oni ne kalkulas Brunon de Karintio.

Li estis elektita dum konsilantaro kunigita de Henriko la 3-a en Sutri kaj kiu eksvalidigis la elekton de Gregorio la 6-a. Klemento la 2-a prenis mezuri por kontraŭi la simonion kaj la korupton de kio siaj antaŭuloj Benedikto la 9-a kaj Silvestro la 3-a estis akuzitaj. Je la tago de sia kronado, li kronis Henrikon la Nigra, poste sekvis lin en Benevento, kaj ekskomunikis la loĝantojn kiuj malakceptis bonvenigi la imperiestron.

Li abdikis iom antaŭ sia morto en Pesaro en 1048. Li estis entombigita en Bamberg, kie lin lokis la reĝo de Saksio, Henriko la 3-a, kaj poste konsekris episkopo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Clément II en la franca Vikipedio.