Klemento la 3-a (kontraŭpapo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Se estas serĉata la samnoma laŭkanona papo vidu Klemento la 3-a.
Klemento la 3-a
kontraŭpapo de la Katolika eklezio
Imperiestra kronado de Henriko la 4-a (maldekstre) fare de Klemento la 3-a (meze) (bildo en la Kodekso de Jeno. 1157)
Imperiestra kronado de Henriko la 4-a (maldekstre) fare de Klemento la 3-a (meze)
(bildo en la Kodekso de Jeno. 1157)
Regado 1080/1084–1100
Sekvanto Teodoriko
Persona informo
Naskonomo Guiberto Giberti
Naskiĝo 1020/1030
en Parmo
Morto 8-an de septembro 1100 (1100-09-08)
en Civita Castellana
Religio kristanismokatolika eklezio vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto vd
ĉefepiskopo de Raveno
Dum 1073–1100
Antaŭulo Henriko
Sekvanto Otto Boccatorta
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kontraŭpapo Klemento la 3-a, sekulare Guiberto Giberti (naskiĝis proksimume 1025/1029 en Parmo, mortis la 8-an de septembro 1100 en Civita Castellana), estis itala katolika ĉefepiskopo, kaj kontraŭpapo ekde 25-a de februaro de 1080 ĝis sia morto.

Liaj junulaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Parma el familio parence ligita al la sinjoroj de Correggio (Centra Italio) kaj kun la pli famaj sinjoroj de Toskanio[1]. Ekde la frua junulaĝo li estis survojigita al la eklezia kariero. En 1057 li estis nomumita, de Agneta de la Sankta Romia Imperio, imperia kanceliero por Italio, ŝarĝo kiun li konservis ĝis 1063.

La 6-an de decembro 1058, en Siena, li partoprenis en la elektigo de papo Nikolao la 2-a; li ĉeestis ankaŭ la karesman sinodon de Sutri de la 18-a de januaro 1059 en kiu la Benedikto la 9-a estis demisiita kaj ekskomunikita dum estis rekonita kiel laŭkanona papo Nikolao la 2-a; sed post ties morto, okazinta 1061, li alianciĝis kun iu imperia rondo subtenante kontraŭpapon Honorion la 2-an. Tamen, ĉar la plej granda parto de la Eklezio rifuzis Honorion la 2-an kaj rekonis laŭkanonan papon Aleksandron la 2-an, la imperiestrino Agneta eksigis el la ofico de kanceliero Guiberton.

Tiam Guiberto laŭlonge de naŭ jaroj agadis prudente kaj duonkviete, konservante tamen kontaktojn kun la germana kortego; fakte en 1072 imperiestro Henriko la 4-a lin nomumis ĉefepiskopo de la diocezo, tiam vaka, de Raveno. Malgraŭ ke papo Aleksandro la 2-a estus malinklina konfirmi la nomumon, fine li sin lasis persvadi de Hildebrando el Soana (estonta Gregorio la 7-a, eble por ne endanĝerigi la pacon pene gajnitan. Guiberto hastis ĵuri obeon al la papo kaj establiĝis en ĉefepiskopa sidejo de Raveno 1073.

Opono al Gregorio la 7-a[redakti | redakti fonton]

Tuj post kiam forpasis papo Aleksandro la 2-a, la 29-an de aprilo de 1073 oni levis al papado Gregorion la 7-an. Guiberto partoprenis en la unua karesma sinodo de Romo kunvokita de Gregorio la 7-a en 1074. Dum tiu sinodo estis aprobitaj gravaj leĝoj kontraŭ la koruptiĝo de la klerikaro, sed tuj li ekoponis, unua inter la plej akraj, la gregoriajn reformojn.

La sekvan jaron, fakte, Guiberto rifuzis partopreni en la dua karesma sinodo rompante tiel la priobean promeson. Lia malĉeesto igis manifesta lian oponon al la papo. La precipa kaŭzo de tiu rifuzo estis la insisto en la postulo de la ĉeso de la konkubineco de klerikaro kaj de la simonio, kaj de la elpelo el la eklezio de la prelatoj kiuj eventuale daŭrigus teni ĉe si konkubinojn.

Samjare Henriko la 4-a komencis apertan militon kontraŭ la papado kiu malhelpis la laikan investituron; en januaro de 1076, en la sinodo okazigita en Worms, estis adoptita rezolucio laŭ kiu Gregorio estus detronigita. Al tiu rezolucio eble adheris ankaŭ Guiberto: fakte, li estis, kune kun aliaj episkopoj de Norditalio, informita pri ekskomuniko kiun Gregorio estis lanĉinta dum la tria samjara karesma sinodo en Romo. Nemulteposte disidantaj episkopoj kaj diakonoj kuniĝis en Pavio, sub la prezido de Guiberto kaj siavice ekskomunikis Gregorion la 7-an. Tio provokis kroman reagon de la papo kiu dum la karesma sinodo de februaro 1078, anoncis personan ekskomunikon kontraŭ Guiberto kaj ties plej influaj subtenanto, Tedaldo, ĉefepiskopo de Milano.

Kontraŭpapado[redakti | redakti fonton]

Dum la posta kvar jaroj, imperiestro kaj papo alternigis momentojn de malpaco kaj de repacigo ĝis kiam, por alfronti enan ribelon de germanaj nobeluloj, Henriko la 4-a minacis depapigi Gregorion la 7-an, kaj realigis siajn minacojn en la koncilio de Brixen (junio de 1080), dekretante la eloficigon de Gregorio la 7-a (akto kiu estis subskribita de la imperiestro mem). La koncilio elektis papo Guiberton kun la nomo de Klemento la 3-a, sed li devis atendi tutajn kvar jarojn por esti surtronigita por fariĝi tutefektiva “papo”.

Klemento la 3-a neniam obtenis, tamen, ampleksan rekonon ekstere de la teritorioj rekte kontrolitaj de la imperiestro, kie li estis konsiderita kiel marioneto sena de iu ajn aŭtonoma politika iniciato.

Post la venko kaj mortigo de la ĉefo de la ribelintaj nobeluloj, nome Rudolfo de Ŝvabio, en la batalo de Merseburg en 1080, Henriko la 4-a povis koncentri ĉiujn siajn fortojn kontraŭ Gregorio la 7-a; en 1081 li avancis en la direkto de Romo, sed ne sukcesis ĝin okupi ĝis la fino de 1084. Gregorio tiam rifuĝis en Kastelo de Sankta Anĝelo rifuzante ricevi Henrikon, kvankam tiu lasta estis promesinta al li transdoni Guiberton kiel prizonulon se la papo estus akceptinta kroni Henrikon imperiestro.

Gregorio pretendis ke Henriko, kiel antaŭfakta rimedo, prezentiĝu kiel pentofaranto [2] antaŭ al iu episkopa asembleo. Henriko sin montris akceptanta, sed samtempe provis malhelpi la kuniĝon de la episkopoj, kiu ĉiukaze okazis kaj anoncis novan ekskomunikon kontraŭ li. Sciinte tion, Henriko eniris denove Romon (21-a de marto 1084), ĉi-foje sukcesante okupi preskaŭ la tutan urbon, kaj sieĝante Gregorion en Kastelo Sankta Anĝelo kaj surtronigante en la Baziliko Sankta Johano de Laterano Guiberton, kiu reelektis sian nomon en Klemento la 3-a (24-a de marto). La 31-an de marto Klemento la 3-a kronis imperiestro de la Sankta Romia Imperio Henrikon la 4-an en la Baziliko de Sankta Petro de Romo en Vatikano.

Sekve, kiam alvenis la novaĵo ke Roberto il Guiscardo, duko de Kalabrio kaj Apulio ekmoviĝis kun sia armeo por veni helpi Gregorion, Klemento ekfuĝis el Romo kune kun la imperiestro. Gregorio, fine, estis liberigita, sed devis refuĝi denove el Romo, antaŭe en Montokasino, poste en Salerno, kie forpasis (25-a de majo 1085).

La morto de Gregorio lasis la Eklezion dividita: liaj subtenantoj koncilie kuniĝis en Quedlinburg kie oni kondamnis Klementon, dum la subtenantoj de Henriko la 4-a koncilie kuniĝis en Majenco kie oni aprobis la eloficigon de Gregorio kaj akceptis Klementon. La konfliktoj daŭris dum la regado de la sinsekvaj papoj. Viktoro la 3-a devis forfuĝi el Romo kelkajn tagojn post lia surtroniĝo pro violento de subtenantoj de Klemento, kiuj poste estis atakitaj de la armeo de Matilda de Toskanio kaj devigitaj sin ĉirkaŭbari en la roma Panteono.

Papo Urbano la 2-a sukcesis ekregi en Romo, sed estis baldaŭ elpelita de la subtenantoj de Klemento, kaj serĉis rifuĝon en Suditalio kaj en Francio, dum Klemento organizis koncilion en Romo kie oni nuligis la ekskomunikon kontraŭ Henriko. En la sekvaj jaroj, tamen, la povo de la imperiestro komencis malpliiĝi, dum kreskis la influo de Urbano la 2-a. Romo estis konkerita de la krucmilitistoj de Ugo la 1-a el Vermandois, frato de Filipo la 1-a de Francio, kaj Klemento konservis la kontrolon nur de Kastelo Sankta Anĝelo, kiu tamen eĉ ĝi falis en 1098. La influo de Klemento, post la forlaso de Italio flanke de Henriko la 4-a, estis limigita nur al eklezia provinco de Raveno (Bolonjo kaj Romanjo) kaj aliaj malmultaj zonoj de Norditalio.

La morto de kontraŭpapo Klemento la 3-a[redakti | redakti fonton]

Kiam en 1099 estis elektita papo Paskalo la 2-a, Klemento revenis al Albano plu esperante eniris Romon sed estis devigata rifuĝi al Civita Castellana kie li forpasis la 8-a de septembro 1100.

La korpaj restaĵoj de Klemento, entombigitaj en la katedralo de Civita Castellana, haste fariĝis objekto de kulto inter la lokanoj ĉar disvastiĝis onidiro laŭ kiu sur la tombo de la kontraŭpapo, pro transvitiĝo de parfumita mistera likvido, efektiviĝus diversaj mirakloj [3]. Por kontrasti tiun kulton papo Paskalo la 2-a ordonis eltombigon de la restaĵoj kaj ilin dispeli en la rivero Tibero [4].

La anoj de Klemento elektis ties posteulo kontraŭpapon Teodorikon kiu tamen ne konstituis veran minacon por la laŭkanona papo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. M. G. Bertolini, Note di genealogia e storia Canossiana en: I ceti dirigenti in Toscana nell'età precomunale, Atti del 1º Convegno di studi sulla storia dei ceti dirigenti in Toscana - Firenze - 2 dicembre 1978, Pisa 1981, pagg. 110-149
  2. Kiel jam okazis en januaro de 1077 ĉe Matilda de Toskanio kie gastis la papo Gregorio la 7-a: Henriko la 4-a pentofare vestita venis akordiĝi kun la papo.
  3. P. Golinelli, Matilde e i Canossa nel cuore del Medio Evo, Milano 1991, pag. 280.
  4. L. L. Ghirardini, Cadolo, l'Antipapa guerriero. Grandezza e miseria del più famoso vescovo medievale di Parma, Parma-Mantova 2001, pag. 269.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Friedrich Wilhelm Bautz|commentatio=CLEMENS III. (früher: Wibert), Gegenpapst|tomus=1|columna=1050}}
  • Papal primacy: from its origins to the present by Klaus Schatz. Litugical Press, 1996. ISBN 978-0-8146-5522-1
  • Katolikaj enciklopedioj
    • [1] Enciclopedia_Cattolica
    • [2] Cathopedia:Voci_indispensabili
    • [3] Catholic_Encyclopedia