Kleopatra la 6-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kleopatra (regantoj).
Kleopatra la 6-a
Persona informo
Κλεοπάτρα Τρύφαινα
Morto
Ŝtataneco Antikva Egiptio vd
Familio
Dinastio ptolemea dinastio vd
Profesio
Okupo reĝino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kleopatra la 6-a Tryphaena (aŭ 5-a)[1]) aŭ Trifena (La Belega) estis reĝino de Egiptio. Ŝi naskiĝis inter -100 kaj -95. Laŭ fontoj, ŝi estus la filino aŭ de Ptolemeo la 9-a Soter la 2-a kaj de la reĝino Kleopatra la 4-a, aŭ de Ptolemeo la 10-a Aleksandro la 1-a kaj de la reĝino Berenica la 3-a Kleopatra Filopator. Tiu lasta hipotezo estas nun akceptita de plej multaj fakuloj.

Ŝia naskiĝdato estas necerta, ĝi baziĝas sur la konvinko, ke ŝi estis la patrino de ĉiuj infanoj de Ptolemeo la 12-a. La plej aĝa, Berenica la 4-a, estis naskita inter -79 kaj -75 (ofte troveblas -76), fakto kio malmulte verŝajnigas, ke Kleopatra la 6-a estu naskiĝinta multe post la duono de la jardeko de -90. La plej juna infano, Ptolemeo la 14-a, estas naskiĝinta en -60/-59, do malmulte verŝajnas, ke Kleopatra la 6-a estu naskiĝinta multe antaŭ -100. La intervalo -100/-95 ŝajnas la plej verŝajna.

Ŝi edziniĝis la 17-an de januaro -79, al Ptolemeo la 12-a Filopator la 2-a Filadelfo (-80/-58 kaj -55/-51). Ŝi estis kunreganto kun li ĝis kiam ŝi estis eksigita de sia edzo, kiu forprenis de ŝi la kunregecon inter la 8-a de aŭgusto kaj la 1-a de novembro -69.

Komence de-58, la romianoj konkeris Kipron, kie reĝis Ptolemeo Eŭpator de Kipro, la frato de Ptolemeo la 12-a. La manko de reago de Ptolemeo la 12-a estigis nekontentecon de la loĝantaro de Aleksandrio, kiu ribelis. Ĝi surtronigis, en junio -58, lian filinon Berenica la 4-a Kleopatra Epifana kun ties edzo Arkelaŭso kaj Kleopatra la 5-a. Kleopatra la 5-a kunregis kun Berenica la 4-a nur dum unu jaro de junio -58 ĝis sia morto en la 1-a de septembro -57.

Genealogio[redakti | redakti fonton]

Kleopatra la 6-a Triphaena (aŭ la 5-a)
Naskiĝo Dato nekonata Morto 1-a de septembro -57
Patro Ptolemeo la 10-a Aleksandro la 1-a Patraj geavoj
Patra avo nekonata
Patra avino nekonata
Patrino Berenica la 3-a Kleopatra Filopator Patrinaj geavoj
Patrina avo nekonata
Patrina avino nekonata
Gefratoj Nekonata(j)
Edzino Nekonata Infano(j) Nekonata(j)
2-a edzino Nekonata Infano(j) Nekonata(j)
3-a edzino Nekonata Infano(j) Nekonata(j)
4-a edzino Nekonata Infano(j) Nekonata(j)
5-a edzino Nekonata Infano(j) Nekonata(j)
6-a edzino Nekonata Infano(j) Nekonata(j)
7-a edzino Nekonata Infano(j) Nekonata(j)
8-a edzino Nekonata Infano(j) Nekonata(j)
Edzo Ptolemeo la 12-a Filopator la 2-a Filadelfo Infano(j) Berenica la 4-a Kleopatra Epifana[2]
Kleopatra la 7-a Tea Filopator[3]
Arsinoa la 4-a[4]
Ptolemeo la 13-a Filopator[5]
Ptolemeo la 14-a Filopator la 2-a Filadelfo[6]
2-a edzo nekonata Infano(j) Nekonata(j)
3-a edzo nekonata Infano(j) Nekonata(j)
4-a edzo nekonata Infano(j) Nekonata(j)

Iuj fakuloj alligas Berenica la 4-a, Arsinoa la 4-a, Ptolemeo la 13-a kaj Ptolemeo la 14-a al alia edzino de Ptolemeo la 12-a (nekonata alimaniere).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ĝia rango estas kontestita, pro konsidero aŭ ne de Kleopatra Selene kiel la 5-a Kleopatra
  2. naskiĝinta en -79 (aŭ -75) kiu edziniĝis al Arkelaŭso
  3. naskiĝinta verŝajne en decembro -70januaro -69, reĝino de -51 ĝis -30.
  4. naskiĝinta verŝajne en -68
  5. naskiĝinta en -62/-61, reĝo de -51 ĝis -47
  6. naskiĝinta en -60/-59, reĝo de -47 ĝis -44

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]