Kleptoparazitado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Granda fregato dum ĉikanado de Ruĝkrura naivulo por ŝteli ties manĝon.

Kleptoparazitismokleptoparazitado (laŭvorte, parazitismo per ŝtelo) estas formo de nutrado en kiu unu animalo prenas predon aŭ alian manĝon el alia kiu la unua prenis, kolektis aŭ iel preparis la manĝon, inklude stokitan manĝon (kiel ĉe la kazo de kukolabeloj, kiuj demetas siajn ovojn en la polenamaso fare de aliaj abeloj). La termino estas uzata ankaŭ por priskribi la ŝtelon de nestomaterialo aŭ aliaj objektoj el unu animalo fare de alia.

La kleptoparazito gajnas pro akiro de predo aŭ de alia objekto kiun ĝi ne povis rekte akiri, aŭ pro enspezo de tempo aŭ peno postulata por akiri ĝin. Tamen la kleptoparazito povas riski esti vundita el la viktimo se tiu kapablas defendi sian propraĵon.