Klera despotismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Klera despotismo (ankaŭ konata kiel klera absolutismo aŭ klerisma monokratio) estas formo de absoluta monarkiodespotismo en kiu regantoj estis influita de la Klerismo. Kleraj monarkoj ampleksigis la principojn de la klerismo, aparte emfazis ĝin sur racio, kaj uzis ĝis por siaj teritorioj. Ili tendencis permesi religian toleremon, liberan sinesprimon, gazetaron, kaj la rajton je posedado de propraĵoj. La plej parto el ili kreskigis la artojn, sciencojn, kaj edukadon. Tre ofte la monarkoj kiuj sekvis la tendencon de la Klera despotismo ĉirkaŭiĝis de similtendencaj ministroj kaj nobeloj, kiuj okupiĝis pri la reformoj. Kiam ekis kontraŭstaroj kontraŭ tiaj reformoj, tre ofte estis la ministro kiu elposteniĝis dum la reĝo pluokupis la povon.

Tiaj reĝimoj enpoviĝis en kelkaj eŭropaj kortegoj dum la 18a jarcento kaj ĉefe en ties dua duono, dum je la alveno de la Franca Revolucio, la korteganoj kaj la reĝaj familioj iome elturniĝis el reformismaj tendencoj. Triumfis tiaj reĝimoj foje en kortegoj de Hispanio, Portugalio, Francio, Italio, Prusio, Rusio ktp.

En pluraj nacioj, potencaj regantoj bonvenigis gvidantojn de la klerismo en registaroj kaj havis ilin kiel helpaj dezajnistoj de leĝoj kaj programoj por reformi la sistemon, tipe por konstrui pli fortajn ŝtatojn.[1] La plej elstaraj el tiuj regantoj estis Frederiko la 2-a de Prusio, Katerina la 2-a, carino de Rusio de 1762 ĝis 1796, Leopoldo la 2-a kiuj regis la Grandduklandon Toskanion de 1765 ĝis 1790 kaj Jozefo la 2-a, Imperiestro de Aŭstrio de 1780 ĝis 1790. Jozefo estis troigite entuziasma, sciigante pri tiom multaj reformoj kiuj havis tiom malmulte da subteno, ke ekiĝis ribeloj kaj lia registaro iĝis komedio de eraroj kaj preskaŭ ĉiuj liaj programoj estis inversigitaj.[2] Ankaŭ postaj ĉefministroj kiaj Pombal en Portugalio kaj Struensee en Danio regis laŭ klerismaj idealoj.

En diversaj landoj[redakti | redakti fonton]

En Portugalio[redakti | redakti fonton]

La Markizo de Pombal regis Portugalion dum klerismo kaj batalis por enkonduki en la lando novajn ideojn. Por modernigi la landon, li faris multajn administrajn, ekonomiajn kaj sociajn reformojn. Li tre malvigiglis la Inkvizicion kaj protektis judojn. Li ankaŭ forigis Jezuitojn de Portugalio kaj ĝiaj kolonioj. Post la Tertremo de Lisbono li reformis la urbon laŭ modernan arkitektura plano.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stephen J. Lee, Aspects of European history, 1494–1789 (1990) pp. 258–66
  2. Nicholas Henderson, "Joseph II", History Today (Marto 1991) 41:21-27

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]