Klerksdorp

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Klerksdorp estas grandurbo en Sudafriko, kie ĝi estas ĉefurbo de Nordokcidenta Provinco.

Mapo de Sud-Afriko, kie Klerksdorp estas trovebla meze (iomete nordokcidente)

Bazaj informoj

Geografio

Klerksdorp situas sur altebenaĵo en la nordorienta parto de la lando. Welkom troviĝas 124, Krugersdorp 139, Johanesburgo 159, Pretorio 202, Bloemfontein 256, Durbano 540, Port Elizabeth 796, Kaburbo 1113 km.

Historio

Klerksdorp estis fondita en 1837 konsistanta el bienoj. En 1886 oni trovis oron, sekve miloj da homoj alvenis en la malgrandan vilaĝon. Dum la brita-bura milito en la proksimeco la buroj faris grandan venkon. Baldaŭe la britoj konstruis deportejon, kie mortis multaj. Ties tomboj ankaŭ nun estas videblaj. La orminado estis revivigita en 1932, kaŭzanta ekonomian reviviĝon.

Ekonomio

En Klerksdorp krom la orominado gravas la apuda agrikulturo pri maizoj, sorgoj, arakidoj, sunfloroj, fine gravas bredado de brutoj.

Trafiko

La nacia ĉefŝoseo Johanesburgo-Kaburbo tuŝas Klerksdorp-on, krome kuras grava vojo al Durbano. Fervojo funkcias al Krugersdorp ekde 1897 kaj al Kimberley (Sud-Afriko) ekde 1906.

Klimato

Klerksdorp havas subtropikan klimaton. La averaĝa temperaturo varias inter 10-22 °C. La varmo en januaro kulminas kaj malkulminas en julio. Jare pluvas po 586 mm. La pluvo januare kulminas kaj julie malkulminas.

Vidindaĵoj

  • iamaj minadaj kavoj
  • muzeo, origine konstruita malliberejo en 1891, funkcianta ĝis 1973
  • natura rezervejo "Faan Meintjies" 15 km de Klerksdorp
  • "Oro-Monteto"
  • digo 10 km ekster Klerksdorp
  • preĝejo por nederlandanoj de 1898

Famuloj

Fontoj