Klifhirundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Klifhirundo
Klifhirundo (junulo)
Klifhirundo (junulo)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Hirundedoj Hirundinidae
Genro: Petrochelidon
Specio: P. pyrrhonota'
Petrochelidon pyrrhonota
(Vieillot, 1817)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Klifhirundo (Petrochelidon pyrrhonota) estas eta paserina birdo el la familio de hirundedoj (Hirundinidae), kiu enhavas kaj la hirundojn kaj la murhirundojn.

Ĝi reproduktiĝas en Nordameriko kaj Meksikio, kaj estas migranta, kiu vintrumas en okcidenta Sudameriko el Venezuelo suden al nordorienta Argentino. Tiu specio estas tre rara vaganto al okcidenta Eŭropo.

Tiu birdospecio mezaveraĝe estas 13 cm longa kun eta beko. La plenkreskulo havas brilbluajn dorson kaj kronon, grizbrunajn flugilojn kaj voston, kaj sablokoloran pugon. La nuko kaj frunto estas blankaj. La subaj partoj estas blankaj escepte pro la ruĝa vizaĝo kiu ĉirkaŭas la kapon kiel kolumo aŭ skarpo. La vosto finas kvadratforme.

Junuloj estas ĉefe brunaj supre kaj blankecaj sube, escepte pro la sablokolora pugo kaj malhela vizaĝo.

La ununura konfuzebla specio estas la tre rilata Kavhirundo, kiu estas pli rimarkinda laŭ koloro kaj havas cinamajn pugon kaj frunotn.

Klifhirundo reproduktiĝas en grandaj kolonioj. Ili konstruas konusformajn elkotajn nestojn kie la ino demetas 3-6 ovojn. La naturaj nestolokoj estas en klifoj, prefere inter kornicoj, sed kiel ĉe la eŭrazia Murhirundo, la homfaritaj strukturoj estas nuntempe la ĉefaj lokoj por reproduktiĝi. Oni scias, ke inoj de Klifhirundo demetas ovojn kaj poste forigas jam demetitajn ovojn el nestoj de aliaj birdoj el la kolonio.

Tiu specio estis ĉiam sukcesa en la okcidento de Nordameriko, kie estas multaj naturaj lokoj, sed la abundo en la oriento ŝanĝis. Homoj havigis multajn novajn nestolokojn en konstruaĵoj, sed la populacio malpliiĝis fine de la 19a jarcento kaj komenco de la 20a jarcento dum la disponeblo de nefarbitaj grenejoj malpliiĝis. Poste okazis repliiĝo, ĉar akvobaraĵoj kaj pontoj havigis denove taŭgajn nestolokojn. Estas tre famaj la hirundoj kiuj revenas el Villa Ventana, Argentino ĉiujare al la Misiejo Sankta Johano Kapistrano en Kalifornio je (aŭ ĉirkaŭ) la 19-a de marto.

Kiel ĉiuj hirundoj kaj murhirundoj, la Klifhirundoj nutras sin ĉefe el insektoj kaptataj dumfluge.

Referencoj

Swallows and Martins of the World de Turner kaj Rose, ISBN 0-7470-3202-5

Eksteraj ligiloj