Klifoj de Mhothair

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klifoj de Mhothair
klifovidindaĵo [+]
Koordinatoj52° 56′ 10″ N, 9° 28′ 15″ U (mapo)52.936111111111-9.4708333333333Koordinatoj: 52° 56′ 10″ N, 9° 28′ 15″ U (mapo)

Klifoj de Mhothair (Irlando)
Klifoj de Mhothair (Irlando)
DEC
Klifoj de Mhothair
Klifoj de Mhothair
Map
Klifoj de Mhothair

Vikimedia Komunejo:  Cliffs of Moher [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La klifoj de Mhothair (irlande Aillte an Mhothair) estas la plej famaj klifoj de Irlando. Ili situas ĉe la sudokcidenta marbordo de irlanda ĉefinsulo en la graflando Chláir proksime al la vilaĝo Dúlainn (Doolin) (norde de la klifoj) kaj Lios Ceannúir (Liscannor) (sude de la klifoj).

klifoj de Mhothair
situo kaj ĉirkaŭo de la klifoj
52.936111111111-9.4708333333333
Klifoj de Mhothair (Eŭropo)
Klifoj de Mhothair (Eŭropo)
DEC
Klifoj de Mhothair
Klifoj de Mhothair
Klifoj de Mhothair
Eŭropo

La nomo[redakti | redakti fonton]

La de plantoj kovrantaj ruinoj de fortikita loĝejo de tribestro estas nomataj en provinco Mhumhain (Munster), tiel ankaŭ en la graflando Chláir (Clare) estas ofte nomataj mothar (prononcu „moher“). Origine la vorto signifas grupon de arboj kaj arbustoj. Sur la klifoj proksime al Hag’s Head ĉe la okcidenta marbordo de la graflando Chláir staris iam tia fortikaĵo nomita Moher O’Ruan (irlande Mothar Uí Ruain, „la disfalinta fortiko de O’Ruan“). De tiu la klifoj ricevis la nomon.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La klifoj staras el multaj lokoj vertikale al la Atlantika oceano. Ili longas pli ol ok kilometrojn. Ĉe ilia suda fino, la Hag’s Head (kapo de Hag) ili altas ĉirkaŭ 120 m, norde de la O’Brien’s Tower (turo de O’Brian) ili eĉ havas altecon de 214 m.

La O’Brien’s Tower situas je la duona distanco interne de la klifoj. Ĉi tie Sir Cornellius O’Brien konstruigis en la jaro 1835 gvatturon. Dum bona rigardebleco oni povas de tie rigardi ĝis la Aran insuloj kaj la golfo de Galivo. Je la alia flanko de la golfo situas la Maumturk-montoj de la Connemara.

Ĉe la klifo vivas multaj birdoj. Oni kalkulis ĉirkaŭ 30.000 bestoj de 29 specioj. La plej interesaj estas la atlantika fraterkulo, kiuj vivas en grandaj kolonioj sur izolitaj lokoj de la klifoj kaj sur la Insulo de la Kapro. Ankaŭ ekzistas ĉi tie falkoj, mevoj, tufkormoranoj, longbekaj urioj kaj aŭkedoj.

Fotoj[redakti | redakti fonton]

Panoramo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]