Klimakteredoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Klimakteredoj
Cormobates leucophaeus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Climacteridae
de Sélys Longchamps, 1839
Genroj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Klimakteredoj (Climacteridae) estas familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj. En tiu familio ekzistas du genroj kaj sep specioj.

La disvastiĝejo situas en Aŭstralio kaj Novgvineo. Tie ili loĝas en arbaroj aŭ arbaroriĉaj regionoj.

La aspekto kaj konduto de la Klimakteredoj similas al tiuj de la Certiedoj (Certiidae). Per siaj akraj ungegoj je la fortaj piedfingroj ili facile kapablas iri laŭ la arbotrunkoj kaj branĉoj. Ili nur malmulte uzas la voston por apogi sin. Per sia pinta, antaŭen kurbita beko ili en la fendoj de la arboŝelo serĉborumas je insektoj. Nur malmulte diferancas la plumarkoloroj de maskloj kaj inoj. Bruna ĝis griza estas la dorsa plumaro, blanka ĝis griza la ventra plumaro. La korpo grandas inter 16 kaj 18 centrimetrojn.

Kiel neston ili uzas arbokavojn, en kiuj la inoj metas du ĝis tri ovojn.

genroj kaj specioj[redakti | redakti fonton]

  • Climacteris
    • Climacteris melanura)
    • Climacteris affinis
    • Climacteris rufa
    • Climacteris erythrops
    • Climacteris picumnus
  • Cormobates
    • Cormobates placens
    • Cormobates leucophaeus