Klimata ŝanĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Klimatŝanĝiĝo)
Por la nuntempe progresanta klimatŝanĝo, vidu la paĝon tutmonda varmiĝo.
Temperaturaj ŝanĝiĝoj de malfruaj 12.000 jaroj
Temperaturaj ŝanĝiĝoj de malfruaj 2000 jaroj
Epizodo de podkasto Kern.punkto pri tutmonda varmiĝo kaj klimata ŝanĝiĝo.

Klimata ŝanĝo, Klimata ŝanĝiĝoklimatŝanĝiĝo estas longedaŭra rimarkebla ŝanĝo de "averaĝa vetero" kiun la tuta Tero aŭ iu regiono spertas, nuntempe aŭ iam ajn dum la historio de la Tero[1].

Efektoj de la klimata ŝanĝiĝo[redakti | redakti fonton]

  • Averaĝa vetero povas inkluzivi averaĝajn temperaturon, precipitadon, kaj ventoskemojn.
  • Ĝi temas pri ŝanĝiĝoj de la varieco aŭ averaĝa stato de la atmosfero dum daŭroj de jardekoj al jarmilionoj.
  • Ĉi tiuj ŝanĝiĝoj povas esti kaŭzataj de la tera ŝanĝiĝemo, eksteraj fortoj (kiel varioj de sunluma forteco), kaj, pli freŝdate, de homa agado.

Foje oni kalkulas inter la konsekvencoj de la klimata ŝanĝiĝo ĉiujn naturajn katastrofojn, eĉ ne rilatajn al ĝi. La proparolanto de la Monda Organizaĵo pri Meteologio Clare Nullis atentigis, ke al grandaj arbaraj incendioj en Aŭstralio en 2019 kontribuis ankaŭ klimata fenomeno, nome la hindaoceana aerprema anomalio, kiu fortiĝis tiujare. Alia faktoro estas medioprotektaj leĝoj, kiuj malpermesas forhaki arbojn eĉ por fari kontraŭfajrajn senarbajn striojn.

Mildigo de la efikoj[redakti | redakti fonton]

Por etaj insulaj landoj, minacataj de subakviĝo, eventuala solvo povus esti konstruado de kontraŭinundaj barieroj kaj transloĝiĝo de la loĝantaro al pli sekuraj lokoj.

La 10-an de novembro 2023 Tuvalo kaj Aŭstralio subskribis traktaton nomitan Falepili Unio, kadre de kiu interalie Aŭstralio promesis ĉiujare doni vizojn al 280 homoj trafitaj de klimataj minacoj. Aŭstralio promesis ankaŭ investi 350 milionojn da usonaj dolaroj je "klimata infrastrukturo" de la regiono. Interalie ĝi promesis investi 16,9 milionojn da dolaroj por kreskigi la tuvalan grundon je 6% kaj tiel kontraŭstari la subakviĝon.

Moderna uzo de termino "klimata ŝanĝiĝo"[redakti | redakti fonton]

Freŝdate, precipe kuntekste de politiko pri naturmedio, la termino "klimata ŝanĝiĝo" ofte referencas ŝanĝiĝojn de la moderna klimato. La termino tutmonda varmiĝo estas pli taŭga tiuokaze.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Amri Wandel, La klimatŝanĝa kulminkonferenco: ĉu la interkonsentoj sufiĉos por bremsi la varmiĝon?.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (eo) Werner Fuß, Kial varmiĝas la klimato? Vidpunkto de fiziko-kemiisto Arkivigite je 2021-02-13 per la retarkivo Wayback Machine (PDF), paĝoj 61-71, La Riverego, n-ro 242-244, 2020
  2. Amri Wandel, La klimatŝanĝa kulminkonferenco: ĉu la interkonsentoj sufiĉos por bremsi la varmiĝon?, En Esperanto, 1364(1) Januaro 2022, pp. 20-21.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]