Neĝolinio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Klimata firnolimo)
Sur la satelitobildo farita en somero ĉe la Alpoj bone estas rekonebla la (klimata) neĝolimo, kiu situas je proksimume 3000 m s.m..

Neĝolinioneĝolimo estas la suba linio (limo) de la konstante neĝokovrita geografiaĵo. Ĝi estas neregula linio, ĉe kiu la akumuliĝanta neĝokvanto egalas al la degelanta neĝokvanto. La neĝolimo pli-malpli kongruas kun la klimata nulgradolimo.

Neĝolimo kaj neĝofalolimo[redakti | redakti fonton]

Dum la neĝolimo dependas ĉefe de la klimato kaj la geografia situo (latitudo kaj lokaj influoj kiel ekzemple sunradiado, kiu sur norda hemisfero estas pli forta ĉe suddeklivo ol norddeklivo de monto), la neĝofalolimo (tio estas la altecolimo super kiu precipitaĵo falas en formo de neĝo) dependas de la aktuala vetero.

Klimata firnolimo[redakti | redakti fonton]

La averaĝa alteco de la neĝolimo sur la glaĉeroj en montaro kongruas proksimume kun la limo inter nutra regiono kaj degelregiono de glaĉero, la tiel nomita klimata firnolimoklimata glaĉerolimo. Supre de tiu limo preskaŭ ĉiu neĝofalo kondukas al firniĝo kaj poste tra metamorfozo al glaĉeriĝo. Sub tiu limo la neĝo en somero fordegelas.

Altiĝo de la neĝolimo pro la tutmonda varmiĝo[redakti | redakti fonton]

Pro la tutmonda varmiĝo oni povas observi dum la lastaj jaroj atiĝon de la neĝo limo kaj sekve fordegelon de la glaĉeroj, kiuj situas sub tiu-ĉi limo. Ĉar la temperaturo en la suba atmosfero malaltiĝas je proksimume 6°C po kilometro de sube al supre, averaĝa altiĝo de la meza jara temperaturo signifas altiĝon de la neĝolimo je proksimume 300 m. Por la Alpoj tio ekzemple signifas, ke pro la altiĝo de la neĝolimo de 2900 al 3200 m la glaĉeroj, kies nutra areo situas sub 3200 m, en la venontaj jaroj iom post iom malaperos.

Geografiaj faktoroj influantaj la neĝolimon[redakti | redakti fonton]

La alteco de la neĝolinio super la marnivelo dependas unuavice de la latitudo, tiam de la direkto de la surfaco (suno kaj vento altigas la neĝolinion eĉ je 1 km). La alteco de la neĝolinio varias de nulo (arkto) ĝis 5-6500 m (Andoj, Kilimanĝaro). La neĝolimo povas forte varii loke, ĉar la loka neĝolimo pro lokaj influoj ekzemple en mallarĝaj ombraj kaldronoj povas situi pli profunde ol la averaĝa klimata neĝolimo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]