Klingenbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Klingenbach, hungare Kelénpatak, kroate Klimpuh estas vilaĝo en Aŭstrio, en la federacia lando Burgenlando kaj en distrikto de Eisenstadt-Umgebung. La hungara historia nomo estis ĝis 1899 Klimpa.

Klingenbach en la mapo
Panoramo de Klingenbach

Bazaj informoj

Situo

Klingenbach situas sur malebenaĵo, laŭ la hungara landolimo, laŭ ĉefvojo Vieno-Sopron.

Historio

Pli frue keltoj kaj romianoj loĝis tie. La unua mencio pri la setlejo devenis el 1276 en formo Chlingenpach. Ekde 1417 la kampoj apartenis al Sopron. En 1683 la turkoj detruis la vilaĝon, poste kroatoj refondis ĝin. En la 18-a jarcento dufoje okazis incendio. En 1910 1258 da loĝantoj loĝis tie, plwjparte kroatoj. Ĝis 1920 Kelénpatak apartenis al Hungario, al Sopron (reĝa departemento), al distrikto de Sopron, poste al Aŭstrio. Sekve la vilaĝo iĝis limotrapasejo ĝis 2008. Ekde tiam ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limoj estas senĝene trapaseblaj. Inter 1948-1989 Fera kurteno funkciis ĉe la hungara flanko.

Vidindaĵoj