Klingo-servilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri la temo estas Portalo:Komputilo

Klingo-servilo – estas servilo realiganta siajn kalkulkapablojn surbaze de unu tabulo (klingo). La arkitekturo de tiaj serviloj estas vica generacio de tradiciaj serviloj. Klingo-serviloj permesas ŝpari spacon kaj uzatan energion de alteproduktantaj serviloj, kio estas prezentata en tiel nomata 1234-regulo. Pro tiaj avantaĝoj oni diras, ke la klingo-serviloj estas serviloj de la 21-a jarcento.

La ĉefa avantaĝo de klingo-serviloj estas eblo kunigi kelkajn klingojn en spacon de unu servilo. Kaj ĉiu klingo estas aparta kalkulpova sistemo. Pro la avantaĝo en la sama spaco klingo-serviloj havas multe pli grandan kalkulpovon, kompare kun tradiciaj serviloj. Klingo-servilojn inventis en 2001-a jaro firmao RLX Technologies.

Historio de klingo-serviloj[redakti | redakti fonton]

Klingo-serviloj de unua generacio aperis en majo de 2001 jaro. Inventanto de la serviloj estas firmao RLX Technologies kaj komenca evoluo de de klingo-serviloj estas firme ligita kun la firmao. Unua klingo-servilo havis nomon ServerBlade 663. Por plimalmultigi varmoradiadon en la servilo estis uzitaj procesoroj Crusoe far firmao Transmeta. Tamen la paŝo ne estis sukcesa, ĉar la serviloj ne havis grandan kalkulkapablon kaj tro varmiĝis. La dua generacio de klingo-serviloj aperis jam en decembro de la sama jaro. ServerBlade 667 havis je 30% pligrandan kalkulpovon kompare kun 663. Por faciligi migradon de la unua generacio al la dua estis uzita kongrua muntujo. Kvankam ServerBlade 667 uzis procesorojn Crusoe, similajn al ServerBlade 663, ĝi havis pli da memoro kaj povis funkcii kun diversaj modifikoj de operaciumoj Vindozo Server 2000 kaj Red Hat Linukso. Krom tio, en serviloj de la dua generacio, estis lanĉita aparta servilreto por kunlaborigi klingo-servilojn kaj sistemo de ties direktado RLX Control Tower Blade. La lasta realigis prizorgon de klingoj kaj direktas ilin, kiel unu sistemon kaj permesis per reto regi klingojn per fora konzolo. Por plifaciligi regadon de sistemo de klingo-serviloj estis realigita TTT-interfaco, kio permesis organizi Linukso-klasterojn. Klingo-serviloj de la tria generacio estis lanĉitaj en februaro de 2002. ServerBlade 800i uzis malalttensiajn procesorojn Intel Pentium III kun frekvenco 800 MHz. Bazaj serviloj havis 512 MB de ĉefmemoro (pligrandigebla ĝis 1 GB) kaj diskaron de 20 ĝis 80 GB. Ĉefa trajto de la tria generacio estis apero de nova speco de klingo-servilo – reganta klingo-servilo. Ĝia ĉefa rolo estas regi sistemon de klingo-serviloj. La generacio de klingo-serviloj funkciis kun diversaj specoj de Vindozo kaj Linukso. ServerBlade 1200i, aperintaj en septembro de 2002 jaro, jam uzis procesorojn Intel Pentium III, kun frekvenco 1,2 GHz kaj saplo L2 512 kB, havis diskaron ĝis 120 GB kaj ĉefmemoron ĝis 2 GB. Arkitekturo de klingo-serviloj de la kvina generacio ServerBlade 2800i jam permesis uzi multprocesorajn klingojn – po du procesoroj Intel Xeon kun frekvenco 2,8 GHz kaj staplo L2 512 KB. Krome, la klingoj havis interfacajn kartojn Infiniband, kio rimarkeble altigis prezon de la klingo-serviloj. La sesa generacio de klingo-serviloj de RLX ServerBlade 6400 aperis en novembro de 2004 jaro. La klingoj de la serviloj uzis 64-bitajn procesorojn Intel Xeon kun frekvenco de 2,8 ĝis 3,6 GHz kaj havis untegritajn interfacojn Ethernet, Infiniband, Fibre Channel kaj kontrolilon PCI-Express.