Klingona lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Klingona
La skribo
La skribo
Parolata en Ne konata
Parolantoj Dekduo
Skribo latina alfabeto
Kreinto James Doohan kaj Marc Okrand
Dato 1984
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 tlh
v  d  r
Information icon.svg

La klingona lingvo (klingone tlhIngan Hol) estas fikcia lingvo kreita de Marc Okrand por la kin-industria kompanio Paramount. Ĝin parolas la klingonoj, eksterteruloj aperantaj en la filma kaj televida serio Star Trek. Por doni al la lingvo aliplanedan etoson, Okrand ekzemple donis al ĝi la vortordon “Objekto Verbo Subjekto” (OVS).

Ekzistas Klingonlingva Instituto por varti kaj evoluigi la lingvon kaj ĝian kulturon.

Krom lernolibroj kaj vortaroj ekzistas almenaŭ tri klingonigitaj libroj: Hamleto,Eposo pri Gilgameŝ (klingone: ghIlghameS), Multa bruo pri nenio.

La ne-fikcia parolantaro de la klingona lingvo konsistas ĉefe el entuziasmaj ŝatantoj de Star Trek, kiuj uzas siajn sciojn dum kunvenoj de Trek-ŝatantoj.

Paramount posedas la aŭtorrajton de la oficiala vortaro kaj de la aliaj kanonaj priskriboj de la lingvo. Iuj kontestas la validecon de la aŭtorrajto pro unu decido de la Supera Kortumo de Usono, en t.n. proceso Feist v. Rural, kiu temis pri aŭtorrajto de telefonlibro.

Fonologio[redakti | redakti fonton]

Konsonantoj[redakti | redakti fonton]

  Labialo DentaloAlveolaro Retrofleksa Postalveolaro
Palatalo
Velaro Uvularo Glotalo
Centra Laterala
Plozivo senvoĉe p t       q q ' ʔ
voĉe b b   D ɖ        
Afrikato senvoĉe   tlh ch Q
voĉe       j      
Frikativo senvoĉe     S ʂ   H x    
voĉe v v         gh ɣ    
Nazalo m m n n   ng ŋ    
Verberanto   r r
(ɹ)
       
Aproksimanto w w l l   y j      

Vokaloj[redakti | redakti fonton]

<a> ɑ vasta malantaŭa nerondigita vokalo (per la angla spa)
<e> ɛ mezvasta antaŭa nerondigita vokalo (per la angla bed)
<I> ɪ preskaŭ malvasta preskaŭ antaŭa nerondigita vokalo (per la angla bit)
<o> o mezmalvasta malantaŭa rondigita vokalo (per la franca eau)
<u> u malvasta rondigita vokalo (per la hispana tu)

Specimeno[redakti | redakti fonton]

Nia Patro (Transkribita):

vavma' QI'tu'Daq, quvjaj ponglIj:
ghoSjaj wo'lIj, qaSjaj Dochmey DaneHbogh
tera'Daq QI'tu'Daq je.
DaHjaj maHvaD DaHjaj Soj yInobneS,
'ej yemmeymaj tIbIneSQo'
maHvaD yembogh nuvpu' DIbIjbe'moH.
ghotlhu'moHneSQo', 'ach mIghghachvo' ghotoDneS.
reH SoHvaD wo', HoS je, batlh je.

Nia Patro en la klingon skribsistemo, pIqaD[1]

   
    
  
    
  
   
   
      

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La ConScript Unikodo Registro uzas la privata unikodon areo por planlingvoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Na'via lingvo, alia fikcia lingvo kreita de lingvisto por filmo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]