Cement-klinkero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
klinkero

Klinkero estas la meza produkto de cementfabrikado. La bazmaterialojn de cemento oni unue fajne muelas, poste homogenigas kaj ĝenerale trabruligas en turniĝanta forno. Ĉe la alta temperaturo la miksaĵo varmiĝas, ĝis sur la limo de kristaloj estiĝas degelaĵo. Dume pro la efiko de alta temperaturo el la originaj mineralkombinaĵoj de bazaj materialoj estiĝas la pli komplikaj, t. n. klinkeraj mineraloj. Pro la turna movo el la maso estiĝas pli malgrandaj aŭ pli grandaj globoj. Ĉi tiu globaro, kiu fluas el la forno, estas la klinkero. Post malvarmiĝo oni kune kun diversaj aldonaĵoj muelas la klinkeron, kaj tiel fabrikiĝas la cemento.

komparu kun skorio