Klio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Klio (en la antikva greka lingvo Κλειώ [Kleio], eble el κλέω [kleo] «celebri, kanti»), en la helena mitologio estas unu el Muzoj. Muzo de historio kaj plue de etiko kaj epopea poezio, ŝi kantas la estintecon de homoj kaj iliaj farintoj sub la egido el Apolono.

Κλειώ - Klio, parto de la pentraĵo La alegorio de pentrarto de Vermeer (ĉirkaŭ 1666)

Klio estas ofte prezentata pli aŭ malpli juna virga knabino, pli kutime kiel filino de Zeŭso kaj la memoreca diino Mnemozina[1]. Ŝi estas unu el naŭ muzoj kune kun siaj fratinoj, Eŭterpo, Talio, Melpomeno, Terpsiĥoro, Erato, Polimnio, Uranio kaj Kaliopo kiu estas la sola pli aĝa ol ŝi [2].

Ŝi naskiĝis en Pierio (historia regiono de Antikva Makedonio) kiam Zeŭso, malproksime de la senmortuloj, naŭfoje vizitis Mnemozina kiu fine akuŝis ĉe la finjaro la naŭ muzojn, inter alie Klio[3]. Ŝi vivis en montoj, en Pieiro, ĉe la monto Olimpo, aŭ ĉe la monto Helikono (Ἑλικών) en Beotio.

En la helena mitologio oni atribuas al ŝi esti la inventistino de la gitaro.

En mitologio

Kiel la aliaj muzoj, Klio ne tre rekte ŝi mem intervenis en la mitologiaj eventoj kvankam ŝi kuniĝas reĝojn kaj heroojn tra la rakontoj. La verkisto Apolodoro tamen speciale raportis tion[4]. Unufoje, Klio parolis malrespekte pri la amo el diino Afrodito por Adoniso. Tiam, Afrodito, kiel la ameca diino, venĝis, amigegante Klio-n por Pieroo, filo de Magneteso (eponima heroo el regiono Pierio). El li, ŝi haviĝis la belegan junan viron Hiakinto, en kiun Apolono kaj Zefiro enamiĝis. La eksterordinara beleco de Hiakinto laŭdire vekis ankaŭ la amon de la trakia aedo, Tamiriso. Tial laŭ Apolodoro naskiĝis la pederastio. Hazarde Hiakinto mortiĝis de Apolono kaj transformiĝis en floron.

Hiakinto ; François Joseph Bosio, 1817, Luvro

Ankaŭ, kelkaj poetoj faras ŝin la patrino de Himeneo (greke Ὑμέναιος, latine Hymenaeus)[5]. Oni trovas ankoraŭ ke ŝi havu filinon, kiu nomiĝas Polyboea kaj kiun oni kelkfoje vidis kiel la patrino de la fama heroo Orfeo.[6]

Reprezentado

Klio estas kutime knabino, sed ŝia aĝo ne estas tre preciza: iafoje ŝi certe estas juna knabino, aliafoje ŝi estas juna virino. Neniam ŝi aperas pli maljuna ol tio. Ŝi estas reprezentadita pli aŭ malpli serioza. Ŝi estas rekte aŭ sidigite perceptita en siaj portretoj. Ŝi havas ofte helan hararon, eĉ blondan kaj buklan. Ŝiaj atributoj evoluiĝis tra la tempo.

Kutimaj atributoj

  • Trumpeto, (tenita ofte en la dekstra mano) kio sonas al ĉiuj la gloron
  • Laŭrokrono, kiel simbolo de venkisto
  • Libro (aŭ Volvolibro) en la maldeskstra mano, por la grava koneco kaj sperto (speciale akumulite el estinteco) ; Sur ĝin kelkafoje estas skribite la nomo de la fama greka historiisto Tucidido
  • Argiltabuleto kaj grifelo por noti okazaĵojn
  • Globuso aŭ pli simpla globo, (kie iafoje Klio lokas sur ĝin) signifante la historio ĉirkaŭprenas ĉiujn lokojn
  • Iu simbolo pri tempo kiel klepsidro (akvohorloĝo) kio diras la historion ĉirkauprenas ankaŭ ĉiujn epokon
  • Cigno proksimiĝas ŝin
  • Gitaraĵo en unu mano, kaj plektro en la alia; ŝi laŭmitologie inventis la gitaron

Artaĵo

Klio bildiĝas ofte en la artoj: en beletro, en skulptarto, pentrarto... sole aŭ kune siaj fratinoj.


Klio je ora trono

Pindaro, Nemaj 3

Kantu, Klio, donantino de mildeco

—Bakĥulideso, Fragmento 3

Ora Klio

—Samonideso, Fragmento 577



Information Alklaku la miniaturon por pligrandigi ĝin.

Sugestigo

  • Asteroido, 84 Klio, trovita en la 25-a de aŭgusto 1865 ricevis ŝian nomon.
  • La franca aŭtomovilproduktisto Renault kreis aŭtomarkon de nomo Clio.
  • La unuo libro de Historio de Herodoto kutime oni nomiĝas Klio.

Fontoj

Klasike

speciale poeziaj referencoj

Nuntempe

Vidu ankaŭ


Referencoj

  1. Krome por kelkaj poetoj kiel la greka lirika poeto Alkmano (Ἀλκμάν) vivante en la sepa jarcento a.K : muzoj kaj do, klio ankaŭ, estas filinoj el Urano (ĉielo) kaj Geo (tero); Diodoro Sicila (Διόδωρος Σικελιώτης, Diodoros Sikeliotes), Universala Historio, libro IV, ĉapitro VII. Interreta franca versio
  2. Apolodoro, Biblioteko, 1-3.1
  3. Teogonio, Heziodo, (de 56): Naŭ noktoj dume, Zeŭso vizitis lian patrinon, eliris, diste de la vido el senmortuloj, en ŝia sankta kuŝejo ; kaj, tiam la jaroj finiĝis, la monatoj plenumigite, la tagoj markitaj okazis, ŝi akuŝis naŭ virgulinajn, kiujn sama menso vivigas, la koro libere el maltrankvilaĵoj, nur zorgas kanti. (el franca traduko)
  4. Apolodoro, Biblioteko, 1-3.3
  5. Ekzemple la greka poeto Likumnio el Ĥio (Λικύμνιος ὁ Χῖος, france) laŭ la verko Pri pieco (Angle On piety) de la greka Filodemo (Φιλόδημος, angle Philodemus). www.theoi.com.
  6. http://mythologica.fr/grec/muses1.htm
  7. Helene Βακχυλίδης (angle Bacchylides), greka lirika poeto el malfino el kvin jarcento a.K.
  8. Helene Σιμωνίδης ὁ Κεῖος (angle Simonides of Ceos), greka lirika poeto el sesa jarcento a.K., li naskiĝis en la greka insulo Kea (Κέα), engrundiĝis en Agrigento.
  9. Caius Valerius Flaccus, latina poeto, mortis cirkaŭ 90 p.K.
  10. Publius Papinius Statius, latina verko el Napolo el unua jarcento p.K.