Kliper

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grafiko pri Kliper

Kliper estas planita reuzebla kosmoŝipo de la rusa kosmofirmao RKK Energija. Oni komence planis ĝin kiel posteulon de kosmoŝipo Sojuz, sed la rusa registaro decidis ne apogi la esploron, evoluigojn de Kliper meze de 2006. La registaro volas pluevoluigi la Sujuz-ojn en kunlaboro kun ESA.

Oni taksas la necesan koston de Kliper ĉ. 1,1 miliardoj da usonaj dolaroj.

Datenoj[redakti | redakti fonton]

Lanĉa maso 13-14,5 t
Skipo + pasaĝeroj 2+4 lanĉo / 2+5 mallanĉo
Longo 10 m
Plej granda diametro 3,9 m
Enverguro 8 m
Pasaĝerejo 20 m3
Mallanĉa maso 7,1—9,8 t
Utila maso ĉe lanĉo 500 kg
Utila maso ĉe surteriĝo 300 kg
Memstara flugtempo (kun 6 pasaĝeroj) 5 tagoj
Flugtempo, ligita al orbita unuo 1 jaro
Maksimuma gravita ŝarĝo dum surteriĝo 2,5 G
Surteriĝa precizeco 3—15 km
Lanĉa raketo Onega, Zenit-2, Angara 3A