Klipertono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klipertono
(Île de la Passion)
Palmoj sur Klipertono
Palmoj sur Klipertono
insulodependanta teritorioatolo • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso
Akvejo Pacifika oceano
Geografia situo 10° 18′ N, 109° 13′ U (mapo)10.3-109.21666666667Koordinatoj: 10° 18′ N, 109° 13′ U (mapo)
Mapo de Klipertono (Île de la Passion)
Mapo de Klipertono
(Île de la Passion)
Nombro de insuloj 1 ringa insulo
6 internaj insuloj
Ĉefa insulo Klipertono
Longo 4 km f1
Larĝo 2,9 km f2
Tera areo 1,7 km²
Laguna areo 7,2 km²
Plej alta altaĵo Rocher Clipperton
29 m f3
Loĝantoj (neloĝata) f4
Mapo de Klipertono
Mapo de Klipertono
vdr

Klipertono estas neloĝata insulo de Francio, en orienta baseno de la Pacifiko, je 2900 km okcidente de Panamo kaj je 2090 km sudokcidente de Meksiko. Ĝi estas preskaŭ rondforma atolo kun areo de 5-7 km². Ĝia alto estas plej ofte sub 3 m, nur ekzistas holmo alta de 21 m kaj sur ĝi ruinoj de lumturo el la 19-a jarcento.

La plantaro de la insulo konsistas el malalta arbusto, malofte sovaĝa tabako kaj kelkaj kokospalmoj.

La nomo de la insulo venas de la angla ribelanto kaj pirato John Clipperton, kiu kaŝis sin tie en 1705. Oni registris la insulon en 1856 kiel usonan teritorion, kvankam Francio aneksis ĝin unu jaron pli frue. La meksika armeo okupis ĝin kaj establis en la insulo (inter 1897 kaj 1917) garnizonon.

En 1906 Porfirio Díaz konstruigis lumturon kaj sendis regimenton da soldatoj al la insulo. Oni provizis la loĝantojn ĉiu-dumonate el Acapulco. Pro la eskalado de la Meksika revolucio tiu ligo tamen foriĝis, pro kio la loĝantoj mem devis prizorgi sin. En 1915 grandparto de la populacio pereis. La supervivintoj ne ricevis permeson de la armea komandanto por forveturi kun usona mararmea ŝipo kiu vizitis la insulon. En 1917 preskaŭ ĉiuj mortis kaj la lumturgardisto Victoriano Álvarez estis la nura restinta viro. Li mem deklaris sin reĝo kaj komencis murdi kaj seksatenci, ĝis kiam li mem estis murdita de unu el la virinoj. En julio, kelkajn monatojn post lia morto, la lastaj postvivintoj, kvar virinoj kaj sep infanoj, estis kunprenitaj per la USS Yorktown.

Post malfermo de la Panama kanalo, Klipertono akiris novan gravecon. La internacia juĝistaro - prezidis itala reĝo Viktoro Emanuelo la 3-a - donis la insulon al Francio (1930). Ĝi apartenis al Franca Polinezio ĝis 1979, kiam la francoj metis ĝin sub direktan francan administradon.

La postvivintoj de Klipertono
Bruna naivulo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]