Klonulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En biologio, klonulo, klonaĵoklonano estas individuo ricevita per klonado, alivorte plurĉela organismo genetike identa al alia viva organismo. Animalajn klonulojn, kiuj okazas nature, oni ĝenerale nomas ĝemeloj.

Ĉar la plejparto de plantoj reproduktiĝas per natura klonado, vegetaĵaj klonuloj estas tute normala afero, kaj ricevas la nomon ĝermo.

Oni povas, per klonado produkti klonulojn artefarite. Plej ofte, kiam oni uzas la terminon klonulo, oni celas artefaritan klonulon.