Kloroformo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kloroformo
Struktura formulo de kloroformo
speco de kemia ento
haloform • chlorinated hydrocarbon
Ĝeneralaĵoj
Nomo Kloroformo
Alternativa(j) nomo(j)
  • Triklormetano (laŭ la internacia klasifiko IUPAC)
Kemia formulo CHCl3
CAS-numero-kodo

67-66-3

PubChem-kodo 6212
ChemSpider-kodo

5977

Konciza priskribo senkolora likvaĵo
Karakterizaĵoj
Fazo de materio likva
Denseco

1,48 g·cm−3 (20 °C)

Frostopunkto

−63 °C

Bolpunkto

61 °C

Vaporpremo

213 hPa (20 °C)

Solvebleco bona en alkoholo kaj benzolo, apenaŭ en akvo
Sekurecaj indikoj
Pridanĝeraj indikoj
R:
S:
Maksimuma laborloka koncentraĵo

0,5 ml/m3

Akvodanĝeriga klaso 3 – forte akAkvodanĝeriga
Se eble, uziĝu unuoj de la Sistemo Internacia de Unuoj. Escepte de la notoj alie indikitaj, la datumoj rilatas al materialoj laŭ la ordinaraj normoj pri temperaturo kaj premo (25o kaj premo je 1 atmosfero aŭ 760 mm de Hg).
vdr

Kloroformo (sistema nomo triklormetano) laŭ PIV estas "senkolora likvaĵo, uzata por anestezo"; ĝi havas la kemian formulon CHCl3.

Historio

la efiko de kloroformo al la angla ginekologo James Young Simpson kaj amikoj

Kloroformo dum la jaro 1831 sendepende unu de la alia unuafoje produktiĝis de la kemiistoj Justus von Liebig en la universitato de Gießen (Germanio) kaj Eugene Souberain en Francio. Post kiam la narkotiga efiko de la substanco jam estis trovata de la franca fiziologo Marie Jean Pierre Flourens kaj la angla ginekologo James Young Simpson, estis la merito de James Simpson dum la sekva jaro enkonduki kloroformon kiel anestezilo en la kuracistan praktikan aplikon, kaj sekve forpreni de sennombraj patientoj operaciajn dolorojn. Pro la tiutempaj operaciaj teknikoj la uzo de la anestezilo havis grandan signifon por la kirurgia praktikado entute. Inter alie la pacientoj jam longe antaŭ la operacioj timis la antaŭvideblajkn dolorojn kaj ofte jam venis timidaj kaj malfortigitaj al la operacio, antaŭ ol ĝi eĉ komenciĝis. En la operaciejo ili estis laŭ por ĉiu operacio aparte difinitja metodoj fiksigitaj, por ne kaŭzi danĝerajn movojn pro doloroj dum la operacia proceso. Dum la operacio pro la fortaj doloroj la plej grava merito de la kirurgo estis labori rapide, sed pro la troa hasto ofte suferis ekzakteco kaj higieno. Pro la ekapliko de kloroformo ne nur la plej fortaj kaj komplikaj operacioj povis esti plenumaraj sendolore, sed entute eblis labori multe pli zorgeme, ekzakteme kaj higiene.

Produktado

Industrie produktita kloroformo ekestas pro varmegigo de kloro kun metano aŭ kun klormetano ĝis temperaturo de 400–500 °C. Ĉe tiu alta temperaturo en pluraj paŝoj de radikala substituigo ekestas kvarklormetano ("tetraklormetano"):

En tiu poceso metano kun kloro sub kreo de klorkarbono unue iĝas klormetano, poste duklormetano, tiam triklormetano kaj fine kvarklormetano. La rezulto do estas miksaĵo de la kvar specoj de klormetanoj, kiuj per destilo povas esti disdividitaj.