Klosterneuburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
blazono mapo
situo en Aŭstrio
Bazaj faktoj
Federacia lando: Malsupra Aŭstrio
Distrikto: Wien-Umgebung (aŭtokodo: WU)
Areo: 76,2 km²
Loĝantoj: 25 664, entute 31 156 (januaro 2009)
Alteco: 192 m super marnivelo (urbomezo)
Plej alta monto: Exelberg (Eksel-monto 616 m
Plej malalta punkto: Schüttau (Ŝitaŭ) 161 m
Mallongigo: KLBG = Klosterneuburg
Poŝtkodo: 3400
Telefonkodo: 02243
Geografia situo: 48° 18′ N 16° 19′ O / 48.300 °N, 16.317 °O / 48.300; 16.317 (mapo)Koordinatoj: 48° 18′ N 16° 19′ O / 48.300 °N, 16.317 °O / 48.300; 16.317 (mapo)
Oficiala Municipokodo: 3 24 08
Administrado: Rathausplatz 1
3400 Klosterneuburg
Oficiala retpaĝo: klosterneuburg.at
Politiko
Urbestro: Mag. Stefan Schmuckenschlager (ÖVP)
Komunuma konsilantaro (41 membroj): 24 ÖVP, 6 SPÖ, 5 La Verduloj, 2 FPÖ, 2 PUK, 1 SAU, 1 listo HOFBAUER (2010)
Diplomo en la arkivo de Urbokomunumo Klostronovburgo

Klosterneuburg [KLOsternojburg] (proponita esperantigo Klostronovburgo, t.e. "novburga monaĥejo") estas laŭ grandeco la tria urbo en Malsupra Aŭstrio kun 25.664 konstantaj loĝantoj kaj 5.492 nekonstantaj loĝantoj tio estas entute 31.156 loĝantoj (2009). Ĝi estas distrikta ĉefurbo de la distrikto Wien-Umgebung (Vieno-Ĉirkaŭaĵo).

Klosterneuburg ricevis de la Internacia Societo por Interpopola Kompreniĝo la 21-an de oktobro 1989, kiel unua urbo de Eŭropo, la titolon Urbo de la Interpopola Kompreniĝo, germane Stadt der Völkerverständigung. La diplomo videblas sur la dekstra flanko. La regiona gazeto Klosterneuburger Zeitung raportis pri tiu ĉi eksterordinara evento.Post la distingo de la titolo fondiĝis en Klostronovburgo, en la jaro 1990, la asocio Aŭstria Societo por Interpopola Kompreniĝo.

La 27-an de aŭgusto 2010 prezentis urbestro mag. Stefan SCHMUCKENSCHLAGER [Ŝtefan Ŝmukenŝlager] ĝirafon (ankoraŭ sen nomo) kiel maskoton de Klostronovburgo. Poste la loĝantoj nomis ĝin Lea.

Geografio

La Babenberga urbo Klostronovburgo "antaŭ la pordoj de Vieno" situas sur la dekstra bordo de Danubo ĉe Viena Pordo, germane Wiener Pforte. Klosterneuburg estas dispartigita de Vieno nur de Kalva Monto, germane Kahlenberg (Vieno) kaj Leopoldomonto, germane Leopoldsberg.

Vidindaĵoj

Nepre vidindaj estas la Aŭgustenana kanonika abatejo Monaĥejo de Klosterneuburg kaj multnombraj konstruaj altvaloraĵoj.

Ĉiam la urbo kaj la Abatejo okupas sin pri la vinkultivado; ja la loĝantoj de Klostronovburgo iam donis al la Abatejo la ŝercnomon "Je la (vin-)fluiga krano". Tial do la vinoj de Klosterneuburg ĉiam havas bonan reputacion; ankaŭ pro tio la urbo posedas faman lernejon por kultivado de vitoj, konatan en tuta Eŭropo. Altkvalitaj botelvinoj kaj bonaj vinoj de la vitkampuloj atendas ĝulertajn trinkontojn.

Europa-Platz Coudenhove-Kaleregi

La Europa-Platz (Eŭropo-placo) Coudenhove-Kalergi en la Pater-Abel-Straße (Patro-Abel-strato) situas apud la urbomuro. Sur la urbomuro troviĝas la portreto de Richard Coudenhove-Kalergi kaj ankaŭ litere lia nomo. Tabulo kun la biografio de Richard Nikolaus Coudenhove-Kalergi staras en la placo. Sur la urbomuro troviĝas ankaŭ tabulo memore al la turkoj-sturmo 1683.


Bildaro

Historio

Klostronovburgo ankaŭ povas rigardi returne al eminenta kaj fieriga pasinteco. Ĝia tereno sen dubo jam estis loĝata en fruhistoria tempo. En la unua jarcento post Kristo ĉi tie staris romia fortikaĵo (burgo). Baldaŭ post la jaro 1100 ekestis ĉi tie la Abatejo, kiu laŭ la regulo de la Sankta Aŭgusteno, estis transdonata al Kanonika Kolegio, germane Chorherren [KORheren]). Klostronovburgo estis dum jarcentoj kombinita kun Korneuburg sub la nomo Nivenburg (Niven-kastelo). La konekto estis vadejo trans la tiamaj riverbrakoj de Danubo. 1268 ricevis Korneuburg la urban rajton de Duko Albrecht [Albreĥt] la Unua, kio kondukis al la formala disiĝo de Klosterneuburg. Ekde la 11-a de septembro 2009 gvidas Pado de Historioj de la Malsupra Urbo al 17 tabuloj, kiuj konigas la historiojn de la Malsupra Urbo en Klostronovburgo Urbo. En oktobro 2012 estis starigita Pado de Historioj de la Supra Urbo kiu gvidas al 20 tabuloj kun klarigoj kaj bildoj pri la historioj de la Supra Urbo en Klostronovburgo Urbo. Okaze de la 100-jariĝo de la Strandbanejo Klostronovburgo estis la 23-an de aŭgusto 2013 inaŭgurita, antaŭ la enirejo de la banejo, la Pado de Historioj – Strandbanejo kun 5 tabuloj, kiuj konigas la historiojn de la Strandbanejo Klostronovburgo.

Malnova parto de la urbodomo de Urbokomunumo Klostronovburgo

Premio de Interpopola Kompreniĝo

En la jaro 2014 estis por la unua fojo aljuĝita la "Premio de Interpopola Kompreniĝo".

En Kadro de aranĝo de Aŭstria Societo de Interpopola Kompreniĝo — la 11-an de februaro 2014 — en Raika-salono de la urbo de Interpopola Kompreniĝo Klostronovburgo (Malsupra Aŭstrio), estis transdonita la "Premio de Interpopola Kompreniĝo" al Patro Georg SPORSCHILL, pro lia helpo al senhejmaj infanoj en Orienteŭropo.

7 subkomunumoj

Ĝemelurboj

Esperanto-movado

1923 UEA-delegito: Anton SCHAUER [Ŝaŭer], frizisto, Leopoldstr. 7 (ne plu en 1935).

1925 La 13-an de novembro estas fondita loka grupo de ALLE en gastejo Martinstr. 59/61. Estro R. WASSERBAUER [Vaserbaŭer], sekretarioj H. STARK, F.STROBL kaj K. NOVAK, F.EBNER delegito.

1926 Nova adreso de ALLE-grupo Klosterneuburg, gastejo SCHINDLER [Ŝindler] , Albrechtstr. 69.

1927 Nova korespondadreso de ALLE-grupo Klosterneuburg, s-ro Johann STRASSER, Albrechtstr. 57.

1934 En februaro, post la venko de Hejmdefendo-movado, germane Heimwehr, la registaro neniigis ankaŭ la socialistan laboristan Esperanto-movadon ALLE.

1945 Jam en majo kunvokis s-ro Friedrich Wilhelm EBNER [Fridriĥ Vilhelm Ebner] la geesperantistojn. Ili publikigis en la Klosterneuburg-a gazeto varbartikoleton kaj okazigis etan ekpozicion de esperantaĵoj en elmontra fenestro de librejo.

La 17-an de junio ili aranĝis kunvenon en salono de la urbodomo, kie parolis ankaŭ reprezentantoj de la partioj. Oratoris prof. d-ro SIRK kaj s-ro R. CECH [Ceĥ] el Vieno.

La 4-an de julio fondiĝis la Esperanto-grupo. Gvidis la estraron la ĉiam agema Friedrich W. EBNER. La grupo aliĝis ankaŭ al AEF. Korespondadreso Friedrich EBNER, Markgasse 5.

1956 UEA-delegito: Friedrich W. EBNER, komercisto, Markgasse 5 (ne plu en 1969).

1966 AEF kunlabore kun "Heroldo de Esperanto" aranĝis Internaciajn Feriotagojn en Klosterneuburg de la 26-a ĝis 30-a de julio.

1992 UEA-delegito: Leopold PATEK, emerita fervojisto (antaŭe orbatisto), Martinstr. 104/38. Samjare invitis s-ro Seyed Abolhassan Mir Javadi, en Esperantio konata sub la nomo AMIR, la partoprenantojn de 77-a Universala Kongreso en Vieno al Adiaŭa Vespero en Kritzendorf (Kricendorf) Danubo-banejo, kiel estro de vendejo kaj etrestoracio, kiun li nomis Esperanto-Paradizo. Ekde tiam vizitis en la somera sezono multaj en- kaj eksterlandaj Esperanto-parolantoj Esperanto-Paradizon, kie okazis Esperanto-fulmkursoj kaj amuzaj aranĝoj. Aŭstria Televido (ORF) kelkfoje filmis tie kaj tiel Esperanto-Paradizo fariĝis pli konata kaj ZEO.

2002 okazis en Aŭstrio de la Danubo jarcenta inundo, kiu faris multajn damaĝojn kaj tial ankaŭ al Esperanto-Paradizo. AMIR klopodis ricevi monon por riparlaboroj kaj vivteni Esperanto-Paradizon.

2006 AMIR devis, pro financproblemoj, rezigni pri Esperanto-Paradizo kaj tio estis la fino de Esperanto-Paradizo. Multajn ideojn de AMIR oni nun realigas en la Esperanto-urbo Herzberg am Harz.

2011 aĉetis AMIR la malnovan hotelon Goldener Hirsch (Ora Cervo) en Herzberg am Harz kaj translokiĝis tien.

Bildaro

Vidu ankaŭ