Klubo de Esperantistoj D-ro Schulhof Pardubice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klubo de esperantistoj Pardubice kun franca gastino j.2005
Klubo de esperantistoj D-ro Schulhof Pardubice, Kristnasko 2011
Renkoto ICEM 1993 organizita fare de EK Pardubice

La Klubo de esperantistoj D-ro Schulhof Pardubice estis fondita sub nomo "Esperantista rondeto en Pardubice" en la jaro 1909 kaj novan menciitan nomon la klubo akceptis dum jarkunveno la 22-an de februaro 1922. Kun interrompoj dum mondmilitoj kaj pro malpermeso en stalinisma erao ĝi sukcese laboris kaj laboras ĝis nun.

Programo kaj rilatoj kun AEH[redakti | redakti fonton]

De jaro 1995, post translokiĝo de Asocio de Esperantistoj Handikapuloj (AEH) al Pardubice, la klubanoj penas kunplenumi taskojn de tiu internacia organizo kun ĉ. 160 membroj en tuta Ĉeĥa respubliko kaj 40 eksterlandanoj en diversaj landoj de Eŭropo, Azio kaj Ameriko. Ili zorgas pri regula eldonado de asocia gazeto "Informilo" kaj suplemento "Antaŭen", organizas regulajn semajnajn seminariojn en vilaĝo Skokovy ĉe Mnichovo Hradiště, duontagajn lingvajn seminariojn en Prago, aranĝas por ĉeĥaj esperantistoj busvojaĝojn al Universalaj Kongresoj en diversajn landojn en Eŭropo k.t.p.

Kunvenoj de la klubo okazas ĉiusemajne lunde inter 17:00 kaj 18:30 en la strato Na Okrouhlíku 953/21, tel. 466 611 941 (vizitoj post antaŭa anonco estas bonvenaj).

Historio[redakti | redakti fonton]

Esperanto-rondeto en Pardubice estis fondita en 1909. Ni povas tion nur dedukti el reklamartikolo de Unio de Bohemaj Esperantistoj, publikigita en lernolibro aperinta en la menciita jaro, en kiu estis E-rondo en Pardubice nomata, kaj el raporto de kluba sekretariino Vamberová pri jarkunveno de la klubo en 1922.

Inter la pioniroj de la klubo ni nomu antaŭ ĉiuj la unuan esperantan lirik-poeton D-ron Schulhof, aŭtoron de poemkolektoj Per espero al malespero, Kion la vivo alportis, Aŭtunaj floroj kaj Bohemiaj grenatoj. El la urbo Pardubice devenis ankaŭ iama prezidanto de la Asocio de Ĉeĥoslovakaj Vidnekapablaj Esperantistoj, muzikkomponisto Karel Emanuel Macan.

En la jaro 1913 estis en Pardubice jam cent esperantistoj.

Pardubice ofte gastigis renkontojn de orientbohemiaj esperantistoj.

La nomo „Esperantista Klubo D-ro Schulhof“ estis akceptita de menciita jarkunveno en la jaro 1922.

En la jaro 1931 ankaŭ EK kunlaboris en organizo de granda „Ŝtata ekspozicio de korpoedukado kaj sporto en Pardubice".

Dum la dua mondmilito estis la klubo malpermesita, sed tuj post la milito estis ĝia agado renovigita.

En 1946 kaj 1947 pardubica radio dissendadis kurson de Esperanto, kompreneble en kunlaboro de la klubanoj.

En 1966 la klubo estis dividita en du partojn, pli poste eĉ en du klubojn. Rekuniĝo efektiviĝis nur en la jaro 2000.

En la jaro 1995 translokiĝis al Pardubice Asocio de Esperantistoj Handikapuloj kun sia Internacia klubo. De tiam la klubo tre kunlaboras kun tiu ĉi organizaĵo.

Agado[redakti | redakti fonton]

La agado de la klubo(j) kaj AEH estis kaj estas riĉa:

  • en 1979 komenciĝis tradicio de la Internaciaj pacdefendaj renkontiĝoj, kiuj estis sume 8 kun ĉeesto sume 2750 personoj, el tiu ĉi nombro 426 eksterlandanoj,
  • efektiviĝadas t.n. Esperantaj tagoj, renkontiĝoj ne nur por ĉeĥaj esperantistoj,
  • Esperanton la klubo propagandas per montrofenestro de filatela vendejo en trapasejo, pli malfrue ĝis nun en montrofenestro en viglaj Palach kaj 17-a novembro-stratoj, de tempo al tempo aranĝas ekspoziciojn en la regiona biblioteko, eldonadas propagandajn flugfoliojn, aranĝas retpaĝaron de AEH k.s.,
  • la klubo kaj AEH organizas ekskursojn, ĉefe eksterlanden: al Universalaj Kongresoj en Vieno, Varsovio, Montpeliero, Zagrebo, Vilno, en 2009 estis aranĝita ekskurso al Bjalistoko,
  • estis eldonitaj diversaj broŝuroj pri Esperanto kaj en Esperanto: D-ro Schulhof, Pardubice, ĝis nun neaperigitaj ĉeĥaj poemoj de D-ro Schulhof „Sardinky“, fabelo "Pri marcipana dometo" k.a.,
  • unu el la klubanoj, Josef Hron, prilaboras elektronikan "Grandan vortaron Esperantan-ĉeĥan", kiu jam nun enhavas pli ol 267 mil vortojn,
  • ĉiusemajne estas klubaj kunvenoj kun konversacio en Esperanto , ĉiujare jarkunveno kaj „vespero de Zamenhof“,
  • eventoj en la klubo kaj AEH estas dokumentataj en belaj kronikoj kaj fotoalbumoj,
  • la klubanoj kunaranĝas, redaktas, presas kaj dissendadas gazeton Informilo kun almanaĥo Antaŭen,
  • kelkaj klubanoj entreprenis pli-malpli privatajn ekskursojn al samideanoj eksterlanden: al Francio, Germanio, Italio, Nederlando ktp.,
  • la klubo kunlaboras kun fratecaj kluboj en Česká Třebová, Svitavy, Polička, Mladá Boleslav k.a.,
  • ĉiujare kelkaj klubanoj ĉeestas konferencon aŭ kongreson de ĈEA,

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]