Klubo de Parizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klubo de Parizo
internacia organizaĵoorganizaĵo
Komenco 1956 vd
Lando(j) Francio vd
Sidejo Parizo
Retejo Oficiala retejo
vdr
Mapo de la membroj de la klubo de Parizo.

La klubo de Parizo (france club de Paris, angle Paris Club) estas neformala grupo de oficialaj financuloj, devenaj de 21 el la plej riĉaj ŝtatoj de la mondo. La klubo celas al proponi helpon al ŝuldigitaj nacioj kaj al la kreditoroj de tiuj ĉi, ekzemple per la restrukturo aŭ la nuligo de la ŝuldoj.

La ŝuldigitaj ŝtatoj ofte devas peti la helpon de la klubo pro premo de la Internacia Mona Fonduso (IMF), se aliaj solvoj antaŭe fiaskis.

La klubo de Parizo kuniĝas je ĉiuj ses semajnoj, ene de la franca ministrejo pri Ekonomio, Financoj kaj Industrio (Bercy), en Parizo. Ĝi estas estrita de sperta oficiulo el la franca trezoro, nuntempe Xavier Musca.

Ĉiamaj membroj[redakti | redakti fonton]

Aŭstralio, Aŭstrio, Belgio, Kanado, Danio, Finnlando, Francio, Germanio, Irlando, Italio, Japanio, Nederlando, Norvegio, Rusio, Hispanio, Svedio, Svislando, Britio kaj Usono.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]