Kluniza kongregacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abatejo de Abatejo de Klunizo.

La Kluniza monaĥa kongregacio (aŭ kongregacio de Cluny) estas unu el la nombraj monaĥaj kongregacioj originintaj el la Ordeno de Sankta Benedikto, ĉar giaj normoj inspiriĝas al la benediktana regulo. Ĝia oficiala siglo, en la katolikaj dokumentoj, estas O.S.B.Clun.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Kluniza kongregacio estis starigita la 2-an de septembro 909, kiam Vilhelmo la 1-a duko de Akvitanio, donacis la vilaon Klunizo al Sankta Bernono el Klunizo, abato de Baume, por ke en ĝi estu starigita monaĥejo por dekdu monaĥoj teniĝantaj laŭ la regulo de Sankta Benedikto.

Abato Bernono elektis por la monaĥejo la benediktanan sed tiun reformitan de Benedikto el Aniane. Okazis, tamen, sub la abatado de Odo de Klunizo ke la regulo dirita “Kluniza” estis adoptita de aliaj monaĥejoj, kiuj kune kun la abatejo de Klunizo originigis veran kaj propran “monaĥan imperion” de priorejoj aŭtonomaj sed submetitaj al komuna regado de la abato de Klunizo.

La hierarkia principo iom malplektiĝis ĉirkaŭ 1075, kiam Klunizo akceptis, en sia ordeno, monaĥejojn, por reciti sian influon en “tradicia sistemo” de benediktana monaĥismo kaj samtempe ne la devo rezigni integrigi certan nombron de strukturojn pretaj, kiel Vézelay, transdoniĝi al la monaĥeja radiaro de Klunizo por profiti de la liberigo el la superrigardo de la loka episkopo sed samtempe dezirantaj ne fali en la rango de simplaj priorejoj.

La ekspansio daŭrigis sub la abatoj Bernono (forpasinta en 927), Sankta Odo (forpasinta en 942), Maiolo (morto nel 994), Odilono (forpasinta en 1048), Hugo el Semur (forpasinta en 1109), Poncio el Melgueil (demisiinta en 1122) kaj Petro la Venerinda (forpasinta en 1157).

En la 12-a jarcento, tiu kiu kutimis sin nomis “Kluniza ordeno” nombras ĉirkaŭ du mil priorejojn (aŭ kunligaĵojn ĉar nomo perdis la striktan signifon), inter kiuj, iujn kiuj estis la plej gravaj ekleziaj strukturoj de tiu epoko: La Charité-sur-Loire, Souvigny, Saint-Martin-des-Champs najbare de Parizo. Se la plej granda parto de la monaĥejoj jam fariĝis simplaj priorejoj integriĝintaj en la kluniza ordeno, malgranda nombro en ĝin eniris konservante la rangon de abatejo, sed akceptante la komunan disciplinon kaj la superan aŭtoritaton de la kluniza abato.

Blazono de la abatejo de Klunizo (Ruĝa, kun du oraj ŝlosiloj krucigitaj, trairitaj centre de glavo kun angenta klingo kaj ora konko.

Rekte submetita al la Apostola Seĝo, Klunizo estas en la 11-a jarcento la efika instrumento de la institucioj de paco kaj de la Gregoria reformo. Multaj papoj kaj papaj legatoj famaj episkopoj, sciencaj epigonoj eliris el Klunizo. La kluniza reto disvastigas la principojn de la gregoria reformo kontraŭ la malvirtoj je kiuj suferas la Eklezio kaptita en la feŭdaj ligoj de la laika mondo: simonio, nikolaismo.

Akuzita, siavice, pri ekscesa riĉiĝo kaj pri troo da tera povo, la kluniza ordeno perdas ĉiam pli sian spiritan influon ĉe la naskiĝo, en la finiĝo de la 811-a jarcento kaj komenciĝo de la 12-a jarcento, de la novaj monaĥaj ordenoj inspiriĝintaj al idealoj de malriĉeco kaj severmoreco: Cistercianoj, Premonstratoj. Cistercianoj naskiĝis ankaŭ kiel reago al la preterlaso de la originaj de la spirita kaj rigida vivo de la asociitaj monaĥejoj al Klunizo.

Ĝi troviĝas en tuta deflankiĝo kum tiu kiu estos la Cistercia idealo, pri kiu Bernardo de Clairvaux akre disputos kun Petro la Venerinda, kaj pro kiu Klunizo fariĝas unu el la centroj de la intelektula kaj arta vivo en Okcidento.

Odono aliigas la sanktan biblian historion en versoj kaj ellaboras praktikan moralon. La sermonoj de Odilono restos laŭ longatempo modeloj de elokventeco eleganta kaj konciza. Abono el Fleury perspektivigas la ekvilibrojn de la politika povo; Petro la Venerinda invitas la kristanojn al scio pri la Korano kaj al pli ofta uzo de tradukoj el la araba lingvo. Klunizo produkas teologojn, moralistojn, poetojn kaj historiistojn.

La arkitekturo estas alia prestiĝo montranta la povon kaj influon en artoj de Klunizo. La kluniza arkitekturo daŭrigis la benediktanan projekton liverante la bazojn de tiu cistercia, kontribuante al la disvastigo de la arkitektura modelo de la abatejo, nome de amplekso de strukturoj kies la preĝejo estas la precipa, ĉiuj ĉirkaŭantaj la kvadratan aŭ Ţ-laŭforman Klostron same kiel en la kazo de Klunizo mem. La planoj karakterizaj de la kluniza arkitekturo estis la tiel diritaj “je ŝtupegoj” aŭ “je radianta kapeloj”. [1]

Detruo de la kluniza monaĥejo kaj la forigo de la monaĥaro[redakti | redakti fonton]

La detruo okazis dum la franca revolucio kaj la monaĥara estis forigitaj ĉar la religiaj ordenoj malpermesitaj: detruiĝis ankaŭ la biblioteko kaj senfinaj historiaj monumentoj. [2]. Kaj el teritorio de Francio malaperis verkon kiun hodiaŭ estus deklarita “heredaĵo de la Homato.

La monaĥaro ne plu revenis al Klunizo, kvankam la kluniza spirrito ne ĉesas en la kristanaj memoro kaj vivprogramoj.

Klunizo en literaturo kaj kino[redakti | redakti fonton]

Temas precipe pri la Romano, poste kinigita, “La nomo de la rozo” (Il nome della rosa) de itala verkisto Umberto Eco, kies eventoj disvolviĝas en monaĥejo de la kluniza ordeno elpensita de la aŭtoro. Per ĝi la aŭtoro ŝajnas priskribi la realan vivon en monaĥejoj de tiu ordeno kaj finfine, krom arto, rezultis ne bonan famigon jen de la ordeno jen de kristanismo. La kino iom, krom arto, pliintensigis la nebonan famigon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu en: Le muse, De Agostini, Novara, 1965, Vol. III, pag.340
  2. La jaroj sekvantaj la Francan Revolucion estis fatalaj por la konstruaĵo. En 1790 pro la franca revolucio (kiu okazis en 1789) monaĥoj estas forigitaj; jam multaj relikvoj malaperis, ŝtelistoj prenis multajn trezorojn. La bieno de la abatejo estis vendita en 1798. La abatejo estas vendita kaj utilas kiel ŝtonminejo. Kiam, nun, oni promenas tra la stratoj de la urbo, videblas partoj de skulptaĵoj de la abatejo. En 1801 la prefektejo (reprezantanto de ŝtato) postulis malkonstruadon de granda parto de kluniza abatejo. Ĉevalbredejoj por Napoleono la unua (imperiestro) anstataŭis ĝin, (ili daŭre ekzistas). Nur en 1823 malkonstruado haltis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]