Kluzo Neukirchen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kluzo Neukirchen
Memortabulo enigita en la kluzomuron

La malnovan kluzon Neukirchen ĉe la Ruhr en la urbeto Werden apartena al Essen oni konstruis en la jaroj 1777 ĝis 1778. La nuntempe ne plu funkcianta kluzo situas malsupre de la lago Baldeney, tuj nordoriente de la Brehm-Insulo.

En la jaroj 1774 ĝis 1780 la prusa registaro konstruigis 16 kluzojn ĉe la Ruhr inter Ruhrort kaj Langschede. Frederiko la 2-a insistis, ke la je tiu ĉi interspaco iĝu ŝipirebla, kiu okazis malgraŭ la rezisto de lokaj terposedantoj. Nur helpe de kluzoj Ruhraaken (barĝoj kun malgranda enmergiĝo) povis transporti karbon el la graflando Mark ĝis la Rejno sen transŝarĝado. Sian kulminon la ŝipiro atingis en 1860. Tiutempe la Ruhr estis la plej trafikata rivero de Eŭropo. En la sekvaj jaroj la ekprosperiĝanta fervojoj transprenis kreskan parton de la transportoj. Pro la starigo de la fervojlinio Ruhrtal-Bahn (1872 ĝis 1876) la ŝiptrafiko sur la Ruhr perdis sian gravecon.

La abato de Werden, Johannes Hellersberg (abato ekde 1774 ĝis 1780), konstruigis la kluzon Neukirchen ekde 1777 ĝis 1778, por venki la Neukircher Schlagd (transŝarĝejo), kiu servis por la movigo de grenmuelejoj sur ambaŭ flankoj de la Ruhr. La kluzo longas 42,9 kaj larĝas 5,65 metrojn. Entute du fojojn, 1829 kaj 1844, oni renovigis la kluzoĉambron. Dum la lasta renovado alvenis la mueldomo de la eksa grenmuelejo sur la kluzinsulo. Hodiaŭ la domo nomiĝas pro la farbigo Weiße Mühle (blanka muelejo) kaj loĝigas ekde 2003 parton de la Folkwang Hochschule. Ĉi tie ankaŭ estis la haveno Neukirchen, kie la karboŝipojn povis travintri.

Kiam oni en 1933 enbaris la lagon Baldeney por plibonigi la akvokvaliton, la kluzo de Neukirchen sekiĝis, ĉar ĝi ekde tiam troviĝas malsupre de la nova granda vejro. La akvosurfaco malleviĝis je 3,70 metroj, kaj la iama transŝarĝejo estis forigita. La ŝiptrafiko ekde tiam uzas la kluzon Baldeney kun la sekva normala fluo. Antaŭ ol en 1984 la kluzo Neukirchen estis metita sub monumentoprotektado kaj restaŭrita en la jaroj 1986 kaj 1987 de la Statistisches Amt für Wasser- und Abfallwirtschaft Düsseldorf (StAWA), ĝi jam plurfoje estis superkonstruita.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj