Knabo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Knabiĉo)
Saltu al: navigado, serĉo
Kvar knaboj

Knabo estas virseksa infano.


Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto devenas de la germana Knabe, ankaŭ iam Knabo. La germana Knappe komence havis la saman signifon, tamen evoluis poste al vorto indikanta nur nobelan junulon kiu servis kavaliron.

Arto[redakti | redakti fonton]

En klasika (super ĉio Greka) artaĵoj, la ĉefimago de fizika beleco, eĉ por dioj estis tio de malina sportulo, ĉu knabo ĉu plenkreskulo, ofte kouros, kutime senvesta. La Renaskiĝo sekvis la ekzemplon, same kiel en multaj aliaj aferoj.

Multaj mitologiaj knaboj aperas tra arthistorio egz. Kupido, la ofte ruza filo de Venuso estas foje beba foje junula pafarkisto kiu tiel suferigas amoriĝon al homoj; en kelkaj periodoj li eĉ multnombriĝis, tiel nomiĝante "putti".

Muziko[redakti | redakti fonton]

En muziko, knaboj, antaŭ ol la voĉoŝanĝiĝo estas sopranoj (specife knabsoprano) kaj popularas en ĥoro, malkiel plenkreskaj viroj (en ĥoro kutime tenoro kaj baso), ofte en lokoj kie virinvoĉoj estis taksite maltaŭgaj, kiel en preĝeja aŭ teatra muziko. Eĉ aperis praktikoj kirurgi kontraŭ la voĉoŝanĝon. Dum jarcentoj, kastritoj kiu havis plenkreskajn forton kaj sperton kun knabsoprana voĉregistron kiel kontratenoro ofte aperis en muzikteatraĵoj, ĉefe opero.

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverboj pri knabo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
    « Knaba gusto kun forto daŭras ĝis la morto. »
  • Citaĵo
    « Knabon senfortan ĉiuj batoj atingas. »

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu