Knau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Knau
Blazono
Knau (Germanio)
Knau (Germanio)
DEC

Map

komunumo en Germanio • komunumoparto en Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Saale-Orla
Komunumo Neustadt an der Orla
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 036484
Poŝtkodo 07389
Aŭtomobila kodo SOK
Oficiala Municipokodo 16075049
Politiko
Adreso de la administrejo Markt 1, 07806 Neustadt an der Orla
Demografio
Geografio
Geografia situo 50° 39′ N, 11° 43′ O (mapo)50.65223611.719494Koordinatoj: 50° 39′ N, 11° 43′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 450 m
Areo 12,71 km²
Oficiala retejo
vdr

Knau ĝis la 1-a de januaro 2020 estis komunumo en Germanio kaj nun estas kvartalo de la urba komunumo Neustadt an der Orla. Ĝi troviĝas en la distrikto Saale-Orla de la federacia lando Turingio, kaj krome ĝis la fino de 2019 estis parto de komunumaro, do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Seenplatte. Fine de 2017 en la loĝloko vivis 625 loĝantoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Akvomuelejo kun kamparana muzeo[redakti | redakti fonton]

La en la Dreba-valo idiliece situanta muelejo eksa tuj rimarkatas, kun loĝejoj kaj garbejo, urborande de Knau danke al sia impona komplekso arkitektura. Ĝia unua mencio estis en 1682 kiel multfunkcia servostacio. Lignaĵoj tranĉatis, frumento au muelatis aŭ almenaŭ pistatis je ŝroto. La tuto apartenis ĝis 1740 al la kavalirbieno Knau, kiam la posedanto Grafo de Einsiedel vendis ĉion al la malnobela ĉefmuelisto Johann Christian Reichmann. Posteulis la sinjoroj Hitzig, Gabler, Horn, Broemel kaj Jahn.

La malfrua komplekso havis du instalaĵojn por muelado kaj unu por dispecitigo ŝrota; movis ĝin akvorado supere antaŭigata kaj poste pluse turbino kiu uzitis ankaŭ por propra farado de elektra kurento. Ĝis 1904 sufiĉis la rojo Drebabach, poste aranĝitis lageto kiu daŭre rezervis - kaj por la grenpritraktado kaj por la lignosegado. Haltis la laboroj en 1966 en la ejaro estanta la ununura ankoraŭ ekzistanta muelejo en la Dreba-valo. En 2007 la agrikulturentrepreno Agrofarm Knau transprenis la tuton por restaŭri kaj konservi tiun ĉi belaĵon plibeligonte la tutan komunumon kaj kreonte teknikan monumenton. Ekde 2007 faritis laŭpaŝe muzeo kamparana ene kaj en 2010 oni jam fiere partoprenis la tutgermanan Tagon de la muelejoj.

Ne konfuziĝu tiu ĉi muelejo kun Posenmühle en la kvartalo Posen, kiu estas porinfana hejmo ĉi-tage.

Kastelo Knau[redakti | redakti fonton]

Kastelo Knau estis poste bieno kaj faklernejo. En 1992 fajrego detruis multon de ĝi.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]